|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Kie penso, tie mondo
- Auteur: Hidemaru Deguĉi
- Traducteur: Maeda Ŝigeki
- Type: poésie, religion/philosophie
- Disponibilité: Non en stock
- Prix: ±€2.24
- Année de publication: 1993
- Forme: libro kudre bindita
- Description: Ĉerpaĵoj el kajeroj plenigitaj per la pensoj de Hidemaru
kiam li estis 26-jara. Observoj, pensoj, kaj konsiloj pri la vivo, la
mondo, Dio kaj la homaro. Dulingva paralele, japana kaj Esperanto.
- Specimen: Se ni havas malsanon ie ajn en la korpo, ni sentas
doloron tra la tuta korpo. Se troviĝas eĉ unu malsanulo en familio, la
tutan familion regas maltrankvila atmosfero. Tiel same ankaŭ ĉe
organizo, nacio kaj mondo. Nur estas diferenco, ĉu la influo estas tre
rekta aŭ ne.
Niaj deziroj, vortoj, kaj agoj influas nin reciproke. Kiam ni ĉi tion
serioze priprensas, ni ekscias klare, ke ni ekzistas ne nur por ni mem, sed
por la tuto kaj ĉio.
Koncerne horloĝon, se ni rigardas ĝin nur iomete, ŝajnas ke ĝi moviĝas
per si mem. Sed, se bone pripensi, ni rimarkas, ke ĝia moviĝo ja okazas,
ĉar homo ĝin tiel faras, donas oleon kaj streĉas risorton. Ankaŭ la
ĉielo kaj la tero ŝajne moviĝas per si mem, en hazardaj interrilato kaj
unueco, sed tio estas nur surfaca aspekto. Ĉio estas en bonordo, ĉar
ekzistas la grandioza volo kiu ĉion tiel planis, protektas kaj kreskigas.
Sen la volo neniam povas esti mikskonsistigita kaj longe tenata la mondo
unuecigita en kompleksa kaj delikata interrilato.
- Pages: 64
- Largeur: 148 mm
- Hauteur: 210 mm
- Poids: 101 g
- Évaluation: Ajouter mon évaluation
|
|