La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La tria testamento
Livets Bog 1

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La libro de la vivo


2005/10, p. 22

La tuta Livets Bog [livets bog] (La libro de la vivo) konsistas el sep volumoj kaj traktas multajn diversajn temojn, plurajn en nova lumo. La volumojn verkis inter la jaroj 1932 kaj 1960 la dano Martinus. (Li volis, ke la titolo estu „Livets Bog” en ĉiuj lingvoversioj por povi distingi ĝin de aliaj libroj kun samsignifa titolo.)

Maje aperis la unua volumo de Livets Bog en Esperanto, tradukita de Ib Schleicher. La traduko bone sukcesas konservi la originalan formon de la frazoj, tamen, ĉar ankaŭ la origina stilo (en la dana) estas iom nekutima, oni bezonas iom da tempo por alkutimiĝi al ĝi kaj vere ekĝui la verkon. Ĝi ampleksas ĉirkaŭ 300 paĝojn, inter kiuj 8 estas bildoj, aŭ tiel nomataj simboloj. La originala versio estas eldonita de la eldonejo Borgen en Kopenhago, la Esperanto-versio estas eldonita de la Martinus-Instituto.

La ĉapitro, kiu verŝajne plej interesas, aŭ malplej malinteresas, internaciemajn esperantistojn, estas la kvara, kies titolo estas Internacia mondregno kreiĝanta. En ĝi Martinus analizas, kiel la homaro iom post iom evoluas de milita kaj ĝenerale kaosa stato internacinivele al stato, kie regas longdaŭraj paco kaj harmonio inter la nacioj kaj popoloj. Detale li montras, ke por atingi tion, necesas interalie mondregistaro, kiu gvidas potencohavan mondpolicon, posedas la valorojn kaj kunordigas internacian jursistemon. Krome, li klarigas, ke la monosistemo devas esti anstataŭigita per sistemo, en kiu persone farita laboro estas la sola pagvaloro, escepte por infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj. Martinus ne skribis, kiam ni povus atingi tian internacian mondregnon sur la tero, sed li substrekas, ke temas pri tre longdaŭra procezo: „Nenio povas naskiĝi en plenkreska stato. Kaj tiel grandega realaĵo kiel mondaŭtoritato povas estiĝi nur pere de laŭgrade altiĝanta evoluo.”

Kvankam mi konsentas kun ĉiuj analizoj de Martinus pri la estonta mondregno, al mi iom mankas traktado de lingvaj aferoj en Livets Bog. (Dum prelegoj kaj demandosesioj Martinus fojfoje diris, ke nur Esperanto povus fariĝi la internacia lingvo de la homaro, sed nenie en lia verkaro li mencias tion.)

La tuta Livets Bog interesas homojn, kiuj scivolas pri vivdemandoj kaj sur logiko bazitaj respondoj al ili. Ĝi kombinas ideojn, ĉeestajn en pluraj diversaj filozofioj kaj religioj, en tute unika maniero. Martinus asertas, ke lia verkaro, kiu portas la komunan nomon La tria testamento, estas spirita scienco. Livets Bog kun siaj sep volumoj estas la ĉefverko de La tria testamento, kaj per ĝi Martinus profunde analizas la fundamentajn principojn kaj leĝojn de la vivo.

Laŭ la Nova Testamento Jesuo diris: „Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron ...” Laŭ Martinus, tiu „Spirito de la vero” estas spirita scienco, kiu nun ĝermas sur la tero kaj kiu finfine laŭ ĉiuj detaloj malkovros la leĝojn de la vivo, paralele kun la naturscienca malkovro de la leĝeco en la materio. Ekzistas leĝoj ankaŭ por menso, konscio kaj penso, kaj eblas malkovri kaj formuli tiujn leĝojn.

La verko, kiu asertas esti scienca kaj samtempe portas la superan titolon La tria testamento, neeviteble elvokas protestojn de kaj sciencistoj kaj teologoj. Sed ĉu Jesuo, Koperniko, Darvino kaj aliaj pioniroj ne renkontis similajn protestojn kaj dubojn? Martinus ne volis, ke oni blinde kredu je tio, kion li skribis, sed ke la leganto mem pensu kaj elprovu, ĉu la analizoj de Livets Bog kongruas kun la vera libro de la vivo, nome la vivo mem!

Håkan Lundberg

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.