La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Libazar' kaj Tero
Kvarmana sonato dutonala

  • Auteurs: Julia Sigmond, Sen Rodin
  • Type: œuvre originale, romans
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €29.40
  • Année de publication: 2013
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: Sciencfikcia romano, verkita originale en Esperanto, de du el niaj elstaraj verkistoj, Julia Sigmond kaj Sen Rodin: Tero kaj Libazar' dife­rencas unu de la alia i.a. laŭ kutimoj, leĝoj, teknologiaj kaj psikaj kapabloj. La fantazi­plena romano ne nur pentras la vivojn de grupoj da teranoj kaj da libazar­anoj kaj sekvas iliajn aventurojn dum dramecaj eventoj en iliaj viv­cir­kon­stancoj, sed ankaŭ konektas la du planedojn en surpriza maniero ...
  • Pages: 455
  • Largeur: 150 mm
  • Hauteur: 222 mm
  • Poids: 705 g
  • ISBN: 978-1-59569-266-5
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter


2015

Gerrit Berveling

Fabele fantazia, ja fikcie scienca


22, feb 2015

Christian Declerck

Silanverino kun kvoroj kaj homoj


169, 2014

Eugène de Zilah

Utopia sonato... iom tro longa

Geedzoj Júlia Sigmond kaj Sen Rodin (realnome Filippo Franceschi), jam konataj kiel apartaj verkistoj, kreis sciencfikcian romanon “Libazar’ kaj Tero”, kun subtitolo “Kvarmana sonato dutonala”. Unu el libro-protagonistoj diras, kaj tuj senteblas, ke la geaŭtoroj diras tion pri si mem:

‘Kvarmane’ signifas ankaŭ ‘kune’, eĉ pli bela vorto. Kiel bele kunesti, kunvivi, kunĝoji, kunpensi, kunsenti! Ĝenerale kune ekzisti en ĉiuj cirkonstancoj. Tio signifas, ke vi havas veran Amikon, veran vivkunulon, ke vi formas unu ambaŭon forte dezirantan kuneston! Se vi jam trovis tian veran kunulon, atentu, ke vi ne perdu tian trezoron! Ne ĉiuj havas la bonŝancon renkontiĝi dumvive kun sia vera kunulo. Klopodu ĉiam gardi tiun kvarmanecon: vi estos vere feliĉaj nur dum vi ĝin posedos. Perdinte ĝin, vi povos nur memori: iam mi ludis kvarmane, iam mi vivis kaj feliĉis kvarmane...

Tamen, pri la libro.

Detala priskribo de la fikcia planedo Libazar’, kun ties geografio, pluraj gentoj kaj multjarcenta historio tuj pensigas pri la mondo de J.R.R.Tolkien. La romano komenciĝas per rezonado de libazaranoj pri sankteco de kvadrato – kio neeviteble memorigas tre similajn rezonojn de behinoj en neforgesebla “Vojaĝo al Kazohinio” de Sándor Szathmári. Do la geaŭtoroj elmetas sin al la risko de komparo kun agnoskitaj klasikuloj...



Tamen, la epiteto “sciencfikcia” estas malĝusta. Ne serĉu sciencajn klarigojn por fulmrapidaj vojaĝoj inter “ĝemelaj planedoj”, por robotoj perfekte hom-aspektaj kaj mestizoj hom-robotaj, nek por aliaj priskribitaj mirindaĵoj kaj strangaĵoj. Tial eĉ apenaŭ indas mencii evidentajn fuŝojn, kiel “Nenio en la universo povas atingi la lumrapidecon, ĉar ĝia maso nuliĝus.” (reale – male, la maso kreskus senfine) aŭ “neŭtrino, sena je maso, povus superi tiun rapidon” (reale – neŭtrino ĉiam havas precize la lumrapidecon) ks. Logikan eraron en longa filozofia rezonado pri esenca sameco de “io” kaj “nenio” (p. 275) leganto trovu mem.

Do, neniom da scienceco, eĉ se iuj klarigoj aspektas sciencosimile. Ankaŭ Tero estas abstraktigita: ĉio okazas en iu Ora Urbo, sen trajtoj de lando kaj epoko. La romano estas klasiksence utopio (aŭ pli ĝuste – malutopio), celanta trakti moralajn problemojn kaj prezenti vidpunkton de la aŭtoro(j) pri dezirinda sociordo. Do la leganto, kutimiĝinta al reala mondo kaj/aŭ al sciencfikcio kun versimilaj kosmoŝipoj kaj aliaj progres-teknikaĵoj, eble eĉ ne emos finlegi. (Mi mem kelkfoje faris longajn paŭzojn en legado, nur la recenzista devo reinstigis min...) Sed ŝatantoj certe aperos, ĉefe inter virinoj. Ĉiel senteblas – eĉ se malfacile priskribeblas vorte – ke temas pri tipa “virina libro”. Eĉ kuirrecepto aperis inter notoj...



Do, paralele estas priskribataj du socioj. Sur Libazar’ iam estis multaj sangaj militoj, ankaŭ ekologiaj problemoj, bone konataj al teranoj. Oni sukcesis elimini tiujn plagojn, sed kiapreze? Ĉu libazara socio iĝis harmonia kaj feliĉa? Ankaŭ sur Tero, malgraŭ ŝajne harmonia komunumo de “Teksista frataro” (kie regas klasika komunismo) problemoj ne malmultas – kaj ŝajne, ekster tiu komunumo ĉiuj estas korupteblaj fiuloj... Pli proksime al la librofino ni konatiĝas kun alia sociordo en alia kantono de Libazar’, tute ideala kaj do absolute ne versimila. Eĉ ne provu demandi, de kie aperas abundaj manĝaĵoj ktp., kiujn oni ĝuas. “Robotoj liveras”... sed robotoj tie estas kvazaŭ aparta raso, iuj el ili eĉ geedziĝas kun homoj – do, ĉu tio pensigas pri io?...

Libazara socio havas plurajn vere behinecajn trajtojn... Sed komparo kun la fama verko de Szathmári ne favoras por la nuna libro. Tera socio iel memorigas pri fikcia regno Juglando... sed ankaŭ komparon kun la verkoj de John Francis la priskribo ne eltenas. “Magiaj vortoj” reale estas en Volapuko – sed ankaŭ tio ne novas: Higinio García uzis tion en siaj makabraj noveloj antaŭ pluraj jaroj. Plie, la protagonistino konstante aŭgure sonĝas (ŝiaj sonĝoj estas priskribitaj sur pluraj paĝoj) kaj laŭ tio decidas kion fari – nu jes, samkiel psikologino Ĝoja en Ĉu-detektivaĵoj de Valano... Iuj scenoj estas speciale konstruitaj por larmigi sentimentalajn legantinojn – sed ankaŭ tio ne novas, István Nemere kaj Julian Modest plurfoje uzis tiun metodon antaŭ jardekoj. Ankaŭ abundajn priskribojn de bongustaĵoj ni trovis ĉe ili. Do la distinga trajto de la nova libro eble estas nur ĝia grandega amplekso – pli ol “Hura!” de Baghy, tamen malpli ol “Kastelo de Prelongo” de Vallienne.

Iuj personoj estas trodolĉe ideale bonaj kaj pro tio tute ne versimilaj. Aliaj estas rafinitaj kanajloj, same neniom similaj realajn homojn. Pluraj okazoj kaj cirkonstancoj absolute nekredeblas: ekzemple, ĉu iu povas imagi sur domo ŝildon “Cigana informreto”, des pli – skribitan cirillitere en lando, kie oni evidente uzas latinan alfabeton?

Iuj partoj – ekzemple, la tuta ĉapitro 28, aŭ 46, aŭ 50 – havas nenian rilaton al evoluo de eventoj, sed enhavas fakte nuran moralizadon. Plurloke iu rolanto longe monologas, klarigante al apuduloj principojn de homa socio ks. – preskaŭ kiel en antikvaj filozofiaj dialogoj, same bombaste kaj nekonvene por nuna leganto.

Superfluas diri, ke librofine triumfas la bono, la maljusta sociordo estas likvidita per revolucio (tute sensanga), ĉiuj pozitivaj protagonistoj iĝas feliĉaj, ordinaruloj pentas “kiel ni povus esti tiel idiotaj, tiel longe, tiel konvinkite?”, fiuloj ŝajne reedukiĝis (pri tio apenaŭ menciitas)...

Rolantoj multas, sed ĉiuj estas listigitaj librofine kun necesaj klarigoj; en apudaj tabeloj vi povas informiĝi pri gentoj de Libazar’ kaj datoj de ties historio. Dankon, sen tiuj klarigoj oni rapide forgesus, kiu estas kiu...



Mi nepre ne povas konsenti kun Zlatoje Martinov en LF 268, ke tio estas “sendube la plej bona romano aperinta en la esperanta literaturo dum lastaj jardekoj”: lia aserto tiom plumpas kaj senbazas, ke apenaŭ bezonas seriozan kontraŭargumentadon. Amo kaj paco certe estas bonaĵoj, sed nia literaturo devas esti kapabla ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran... La recenzo de Christian Declerck en Beletra Almanako 22 pli sobras kaj seriozas, kaj mi eĉ pli skeptikas ol li rilate la libron...



La lingvaĵo estas normale bona, krom senbezone elpensita sufikso -im- por “ununura ago, plejofte rapida, elfarita per la radiko. Ekz.: vipimo, furzimo, tusimo, pafimo ks.” (tiel tekstas la piednoto). Strange aspektas la vortoj “Dolĉapatro”, “Dolĉapatrino” (tiel: kune kaj majuskle). Gramatikaj eraroj iom pli oftas ol kutime. Fuŝe nekorekta estas uzo de “bileto” en senco “skribita mesaĝo”. Sisteme misas la verbo “boli” – uzata transitive, kun senco de “kuiri”; kelkloke ankaŭ “bruli” kun senco de “bruligi”. Strangas “dulorneto” – kial ne “binoklo”, se fakte estas ĝuste ĝi? “Blankaj noktoj” ial signifas ne (kiel kutime) helajn noktojn de norda somero, sed – noktojn sendormajn.

Bone uzitas vortokreaj eblecoj de Esperanto por nocioj neekzistantaj en nia realo: “sonĝistino”, “eduk-suferejo”. Sukplenaj esprimoj kiel “naftodora smogo guankolora”...

Do, la libro kun siaj plusoj kaj minusoj. En Esperanto ekzistu literaturo por ĉies gustoj...

Valentin Melnikov

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.