La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lingvaj aspektoj de Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Prilingvaj eseoj

Tiel aŭ simile devus teksti la titolo de la libreto, en kiu la itala esperantisto, lingvisto kaj interlingvisto Bruno Migliorini kolektis sep eseojn (parte prelegojn) el la jaroj 1924-1963 — ĉar nur tri rekte traktas pri aspektoj de Esperanto. Komparante Esperanton kun Interlingua de Peano, li reliefigas la konfliktojn, kiuj malhelpas la fidindecon kaj lerneblecon de tiu pure latinida ‘planlingvo’ (?). Simile estas la afero de la akcentado en Occidental kaj en Esperanto: la naturalisma principo de Occidental kondukas al tio, ke la tri akcentreguloj interobstaklas sin kaj produktas multnombrajn esceptojn.
Gravan temon la aŭtoro traktas en sia Pariza prelego de 1932 (La artefaritaj elementoj en la naciaj lingvoj). Kontraŭ la romantikismon, kiu rigardis la lingvojn kiel produktojn de naciaj spirito kaj kulturo, li starigas la tezon pri efikado de lingvotekniko, t.e. de konscia, intencata influo sur la lingvon. Tiu influo montriĝas en arbitraj vortofaroj (ekzemple utopio, logaritmo, filatelio, aviado), en purismaj klopodoj aŭ en fiksado de vortsignifoj. Pluaj ekzemploj pri konscia lingvoformado prezentiĝas en la listo de komunaj nomoj devenintaj de propraj nomoj (ekzemple baldakeno <- Bagdad; kravato <- Kroatoj) kompilita en la eseo Kontribuaĵoj al Esperanta etimologio. La prelegoj pri La elementoj de la eŭropa vorttrezoro kaj La personaj nomoj proponas interesajn superrigardojn. La unua montras la epokajn tendencojn, movadojn kaj kulturajn evoluojn, kiuj kontribuis al estiĝo de komuna eŭropa vorttrezoro (kiu grandskale retroviĝas en Esperanto), sen forpuŝi la riĉajn hejmaĵojn de la naciaj lingvoj. La dua okupiĝas pri la uzado kaj la signifoj de la personaj nomoj (precipe antaŭnomoj), pri idealoj kaj mondkonceptoj, privataj deziroj kaj epokaj modoj, tradicioj kaj tendencoj, kiuj ĉiuj povas determini elekton de nomoj. Dupaĝa (!) etskizo pri Dante homo kaj poeto finas la eseo-kolekton.

Guido Holz

Nepre havinda por ĉiu Esperanto-biblioteko


2007. №6 (152)
Nepre havinda por ĉiu Esperanto-biblioteko estas la kolekto de esperantologiaj kaj interlingvistikaj eseoj de Bruno Migliorini.

Bruno Migliorini (1896–1975) estas konata itala lingvisto, interalie prezidinto de la Itala Lingva Akademio kaj aŭtoro de la ĝis nun aktuala Historio de la itala lingvo. Estas tre bonŝance por italaj esperantistoj, ke tiagrada renoma lingvisto interesiĝis ankaŭ pri esperantologio kaj postlasis kelkajn verkojn interesajn ankaŭ nun kiel printaĵo de la tiama stato de la scienco. Esperantistiĝinte en 1913, tiam 16-jara, Migliorini tuj fariĝis fervora aktivulo, en la sama jaro li fondis Esperanto-grupon en sia urbo. Li multe envolviĝis en la Esperanto-movado — kaj eble lia elekto de la lingvistika kariero estis fierinda por ni sekvo de lia esperantisteco.

La eseoj kovras vastan temaron, kiu respegulas vastecon de la interesoj de la itala elstarulo kaj lian enorman produktivon. Menciindas ankaŭ la lingvaĵo: la tekstoj facile legeblas kaj foje vekas intereson pli pro la maniero de la aŭtoro, ol pro la elektita temo (ekzemple, en La akcento en Esperanto kaj en Occidental). Krom la kritiko de Occidental, la esearo enhavas ankaŭ kritikan tekston pri interlingvao (Esperanto kaj Interlingua). Aliaj tuŝitaj temoj estas etimologio de Esperanto (Kontribuaĵoj al Esperanta etimologio), pruntoj de vortoj en eŭropaj lingvoj lige kun historiaj eventoj (La elementoj de la eŭropa vorttrezoro). Ekzemploriĉa eseo La artefaritaj elementoj en la naciaj lingvoj donas bazon por la populara esperantista diskursero “ĉiuj lingvoj estas iugrade artefaritaj”. La personaj nomoj rakontas pri diveno kaj uzo de nomoj en diversaj kulturoj. La libro finiĝas per Esperanta traduko de eseo Dante homo kaj poeto, kiun Migliorini verkis itale por la dulingva (Esperanto-itala) eldono de La Dia Komedio (1963).

La preskvalito estas tre bona, la teksto estas facile legebla. Renkonteblas kompost-eraroj, kvazaŭ la tajpinto ne tre bone sciis Esperanton (ekzemple, en pĝ. 35: “ai” anstataŭ “al”, kelkajn liniojn poste “al” anstataŭ “ol”).

La esearo tre bone sentigas al modernuloj, kio estis aktuala en esperantologio de la periodo inter la mondmilitoj (bedaŭrinde post 1938 Migliorini ne plu okupiĝis pri Esperanto, kvankam li plu amikis kun esperantistoj). Ĝi ankaŭ ebligas, per la enkondukaj eseoj, pli proksiman konatiĝon kun historio de Esperanto-movado en Italio.

Vjaĉeslav Ivanov

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.