La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Metamorfozo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Epokfara metamorfozo

Se necesus mencii nur unu novelon el la eŭropa literaturo de nia jarcento, La metamorfozo (Die Verwandlung) de Franz Kafka estus natura elekto. Ĝi estas lia plej konata verko, kreita en 1912, aperinta en 1915, kaj apartenas al tiu limigita aro da tekstoj, pri kiuj la aŭtoro estis tiel kontenta, ke li aprobis ĝian publikigon.

Per La metamorfozo Kafka - post fruaj verkoj pli ekspresionismaj - plene eniĝis en tiun parton de sia verkado, kiun ni rekonas kiel "tipe kafkecan". Tial eblas uzi pri ĝi la eluzitan vorton epokfara. En ĝi prezentiĝas fremdiĝo de individuo disde ties medio kaj proksimuloj en formo plej absurde konsekvenca. Eblas legi en ĝi konkretajn signifojn, kiel priskribon de la situacio de germanlingva judo en Prago aŭ kiel esprimon de la rilato inter filo kaj patro Kafka kaj tiel plu. Plej esence, tiaj interpretoj ne estas necesaj; la metamorfozo de Gregor Samsa en grandan insekton sendube estas rekonebla al ĉiu homo, se ni nur kuraĝas sondi la profundon de nia vivangoro.

Per admirinda laboro de Mauro Nervi kaj Edistudio ni nun posedas tiun ĉi verkon en Esperanto. Temas pri bela eldono, provizita per tre legindaj prezentoj de la verko kaj aŭtoro (anonimaj, sed supozeble fare de la tradukinto). Krome enestas ampleksa bibliografio.

La lingvaĵo de la traduko estas plaĉa kaj konforma al la enhavo. Nervi ĝenerale konservas la longajn frazojn de Kafka. Li tamen strebas restrukturi ilin, kie sklava sekvado de la originala frazeologio donus en Esperanto tro pezan germaneskan stilon. Plej ofte lia klopodo sukcesas, kvankam iufoje li havas problemojn, kiujn li, eble, pli facile evitus dividante la frazon.

Esceptokaze eblas iomete miri pri la vortelekto de Nervi. Ekzemple, nur per granda engaĝiĝo (Mühe) povus prefere esti klopodo, en surmomente (augenblicklich) superfluas la sur-, en ĉambro estas ne pavimo (Fussboden) sed planko, kaj anstataŭ dividita (abgeschlossen) disde la patrino pli konvenus disigita.

Kiam Gregor elpeliĝis (ist ausgebrochen), mi preferus elrompiĝis aŭ simple eskapis. En kelkaj lokoj, kie Kafka uzas pasivajn verbojn, Nervi elektas aktivan formon kun oni. Ekzemple, oni apenaŭ gustumis aŭ (...) oni tute ne tuŝis. Tiu elekto tamen sonas strange, kiam la sola aganto logike ebla estas Gregor, la subjekto de preskaŭ la tuta novelo. Pli bone estus konservi la pasivon aŭ elekti la pronomon li kiel subjekton.

La libreto aperas kiel volumo 31 en la serio Oriento-Okcidento de UEA, kaj tiun distingon ĝi pli ol meritas.

Sten Johansson

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.