La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Musono

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sutroj kaj saŭdadoj


2000/12, p. 15

Ĝis la jaro 1954, mia hejmo estis en Portugalio. En la jaro antaŭ mia foriro kuris onidiroj, ke Barato intencas aneksi Goaon, la lastan portugalan kolonion sur la hinda duoninsulo. En tiuj tempoj oni konstante aŭdis mencion pri ekzotaj kaj apenaŭ konataj lokoj: Goao, Diu, Damão, Marmagão - kiuj elvokis buntajn imagojn kaj fortajn sentojn: sufokan klimaton, musonan pluvegon, sovaĝajn bestojn, fremdajn lingvojn kaj nekutiman muzikon; odorojn kaj gustojn de kareo kaj mango.

Mi memoras, ke iam mi ĉeestis stratan manifestacion en Lisbono kontraŭ tiu teritoria pretendo de Barato. Kvankam mi neniam volus defendi la imperiismon de eŭropaj ŝtatoj, en tiu okazo mi duonkonscie sentis, ke tio estos la preludo al estingo de unika antikva socio kaj nesenvalora miksita vivmaniero. (La anekso de Goao finfine okazis en 1961.)

Ĉi tiu malgranda kolekto konsistas el 9 noveloj, kies lokoj de agado estas Goao (7), Portugalio (1), kaj Rio de Janeiro (1). Ĉiu novelo estas aparta rakonto, krom la tria (Druva) kaj la sepa (Fideleco ), en kiuj rolas la sama vira protagonisto.

La aŭtorino Vimala Devi (pseŭdonimo de Teresa de Almeida) naskiĝis en Goao, kiam ĝi estis portugala kolonio. Ŝi skribas kun granda amo kaj profunda nostalgio pri sia perdita hejmlando. En tiuj malmultaj paĝoj la leganto spertas la paciencan malesperon de junulinoj sen doto; de senlaboraj edukitoj kiuj, (malkiel siaj fratinoj) ne povas maldignigi sin per manaj taskoj; de malriĉaj mandukaroj (kvazaŭservutuloj); de senmonaj fiŝistoj; de forlasitaj fianĉinoj; de kruele traktitaj vidvinoj; kaj de neakcepteblaj eksterkastaj svatantoj. Tie vi renkontas gastbofilon, kiu oferas sian memrespekton kontraŭ humiliga sekureco; hejmsopiran studenton kaj sukcesan sed malkontentan elmigrinton; kaj amatan maljunan Onklon Salú, kiu konservas sian dignon en la humiliĝo. Ĉiuj estas bildigitaj kun simpatio kaj kompato.

Vimala Devi priskribas kelkajn el la kuriozaj goaaj kutimoj kaj moroj. Antikva hereda tradicio permesas, ke, se iu familio havas nur filinojn, ĝi rajtas "establi" bofilon, kiu perdas sian familinomon favore al tiu de la edzino. Nekongrua ŝajnas la miksaĵo en la goaa komunumo de elementoj el hindua kaj katolika religioj (kasta sistemo kaj kulto de Ganeŝo, kune kun kristanaj himnoj kaj preĝoj en la konkania lingvo, portugalaj nomoj kaj nomoj de hinduaj gedioj uzataj en la sama familio, ktp). Aliaj moroj estas nek hindaj nek portugalaj, sed unike goaaj.

La tuta novelaro pentras en klara kaj bela lingvaĵo riĉe koloran bildon de fascina sed verŝajne malaperinta socio. Originale verkita en la portugala, ĝi estis esperantigita de la edzo de la aŭtorino, la esperanta poeto Manuel de Seabra. Mi ne havis okazon legi la originalon, sed mi ne dubas, ke la tradukinto fidele konservas la tutan belecon de la portugala teksto.

Precipe kortuŝa mi trovis la lastan frazon de la libro: „Eĉ hodiaŭ, ofte, mi fermas la okulojn kaj tuj revidas la malnovan vilaĝon ... kaj mi ripetas mallaŭte ... en preĝo, ke la olda patrujo, la homoj, neniam mortu en mi ...” Trafe skribis Stefan Zweig, alia ekzilito, en sia Buchmendel: „Ĉiu unikaĵo iĝas pli kaj pli valora en nia senespere unuformiĝanta mondo”. Finfine, estis la portugaloj - tiu popolo naviganta - kiu sentis bezonon krei la vorton saudade, nostalgio.

Garbhan MacAoidh

Recenzo: Musono / Review: Monsoon

Kvankam la portugaldevena iama goaanino kiu nomas sin Vimala Devi ne malofte verkas en Esperanto, ĉi tiu libro aperis originale en la portugala lingvo, kaj ŝia edzo tradukis ĝin por ni.

 

Although the erstwhile citizen of Goa, of Portuguese origin, who calls herself Vimala Devi has written in Esperanto fairly often, this book originally appeared in Portuguese, and her husband has translated it for us.

Temas pri naŭ noveloj, kiujn la aŭtorino verkis pri la vivo en la portugala baratregiona kolonio Goao en la epoko antaŭ la sorbiĝo de la eta kolonio en la grandegan baratan ŝtaton. Oni eĉ sugestas, ke ĉi tiuj noveloj estas la sola restanta dokumento, kiu atestas pri la vivo en tiu landeto antaŭ ĝia malapero en Baraton.

  Here are nine short stories that the author has written about life in the Portuguese Indian colony of Goa in the era before that tiny colony's absorption into the huge Indian state. It has even been suggested that these short stories are the only remaining document that bears witness to life in that tiny country before its disappearance into India.

La noveloj estas interesaj pro la roluloj kaj fonoj, sed ne sufiĉe kontentigaj, precipe ĉar kun kelkaj esceptoj la finoj ŝajnas ... nefinaj. La verkanto kreis problemojn, kaj tiam ne solvis ilin. Nu, eble tia estas la vivo, sed por mi la arto devas ne imiti la vivon ĝis tiu ekstremo.

  The stories are interesting for the characters and backgrounds, but not satsifying enough, especially because, with few exceptions, the stories end ... without an end. The author has created problems and then failed to solve them. Well, life may be like that, but for me art should not imitate life to that extreme.

Escepto estas eble la fina novelo ("Rememoro pri Onklo Salu'" tripaĝa), en kiu ankaŭ ne solviĝas la dilemo, sed — ĉar la dilemo estas evidente la kutima problemo pri la hejmsopirado al hejmo kiu ne plu ekzistas — ĝi ĉiuokaze estas nesolvebla. Tamen, oni kontrastu tion kun la antaŭa novelo, la samlonga "La estonto kaj la paseo", kies rolulo frontas la saman problemon sed kies fino estas, laŭ mi, ege tro rapida.

  The last story may be an exception ("Memory of Uncle Salu'", three pages long), which the dilemma is not solved, either, but — because the dilemma is obviously the usual problem of homesickness for a home that no longer exists — it is, in any case, insoluble. But contrast that with the previous story, "The Future and the Past", equally long, whose character faces the same problem but whose ending is, in my opinion, much too quick.

Oni eble esceptu ankaŭ la du novelojn pri Ĉandrakant ("Druva" kaj "Fideleco"), kiuj ŝajnas esti parto de nefinita epopeo pri barata kuraciĝonto, studanta en Eŭropo, kaj lia infanaĝa edzino, kiu kompreneble restis hejme en Goao. Mi skribas "nefinita", ĉar evidente Devi intencis pli verki pri la vivo de tiu geedza paro; kaj fakte oni povas trovi plian novelon pri ili, "Reveno" (originale verkita en Esperanto) en la 2001-a antologio de originalaĵoj Mondoj. Sed ankaŭ ĝi estas, laŭ mia gusto, sen konvena fino.

  We might also except the two stories about Chandrakant ("Druva" and "Fidelity"), which seem to be part of an unfinished epic about an Indian medical student, studying in Europe, and his child bride, who, of course, stayed at home in Goa. I write "unfinished" because Devi obviously intended to write more about the life of that couple; and in fact you can find an additional story about them, "Return" (originally written in Esperanto), in the anthology of original stories, Mondo, from 2001. But it too is, by my taste, without a suitable ending.

Lingvaj problemoj maloftas. De Seabra emas iom tro ofte uzi "neologismojn" (sur la tri paĝoj de "La estonto kaj la paseo" la ĝenerala vorto olda aperas almenaŭ kvar fojojn; kaj kial estonto sed paseo anstataŭ estinto?), sed tio vere ne estas ĝena. Gramtikaj (eventuale kompostaj) eraroj maloftas; mi memoras unusolan elreviĝitan sur p. 57. Utila (eĉ necesa) dupaĝa glosaro klarigas ĉefe konkaniajn terminojn, kiujn oni pruntis (kutime, sed ne ĉiam, en Esperanton) por ĉi tiu novelaro.

  Language problems are rare. De Seabra has a tendency to make too common use of so-called "neologisms" (in the three pages of "The Future and the Past" the general word olda appears at least four times; and why estonto for future but paseo instead of estinto for "past"?), but this is really not annoying. Grammatical (perhaps typographical) errors are rare; I remember a single elreviĝitan on p. 57. A useful (even necessary) two-page glossary explains for the most part Konkani terms that have been borrowed (usually, not always, into Esperanto) for this collection.

Don Harlow

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.