Kantojn por infanoj karakterizas verŝajne la samaj ecoj ĉie
en la mondo: la melodio estas relative simpla, la ritmo
danc-instiga, kaj koncerne la tekston, ĝia sonkvalito
gravas pli ol la enhavo. Ne mirindas ke ankaŭ la kantoj de
„Ni dancu en la rondo” respondas tiujn ĉi antaŭkondiĉojn.
La temoj estas same universalaj: pri kverelo, puno,
reamikiĝo („Vergon ĵetis mi, Ĉe mi Bitu”'), pri muzikiloj
(„La vendejo de sinjor' André”), amkantoj („Bufo Kururu”';
„Al Tororo”', „Dronis la boato”, Sur ĉi strato„); ankaŭ
militista kanto („Marŝu soldato”) kaj preĝeto („Ho
fratineto”) ne mankas. Konata melodio en Flandrio kaj
Nederlando estas tiu de la kanto „La bela Rozo junulin”,
kvankam la teksto estas tute malsama ĉu eble temas pri
internacia/universala melodio?
Tio pruvas ke ankaŭ la muziko respondas la tipajn
porinfanajn ecojn. Sian propran karakteron la kantoj de tiu
ĉi disko tamen ankaŭ kunportas, fojfoje la muziko estas
vigla, foje iom trena laŭ brazila stilo. Iom ĝena tamen
estas la tro stereotipa aŭtomata akompanado helpe de
modernaj teknikaĵoj, ne muzikiloj sed sonsinteziloj.
La tekstlibreto estas bele prizorgita kun desegnaĵetoj en
la fono de la tekstoj kaj indikoj pri la akompanaj agordoj.
Konklude ni povas prijuĝi la KD-on jene: kompakta disko kun
kantoj por infanoj ĝis, ni diru, sesjaraĝaj. Ĝia nivelo
estas komparebla al tiu de samspecaj nacilingvaj (almenaŭ
flandraj/nederlandaj) kasedoj aŭ diskoj. Ĝi do estas riĉigo
de la stoko de porinfanaj lingvaj amuziloj.