La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ne forgesu mian voĉon
2 noveloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malsamaj etosoj

En la jena volumo de Julian Modest aperas du noveloj relative longaj. En la unua, Aŭtuna ferio, ni renkontas la verkiston Martin, mezaĝulo divorcinta, kiu iras al la bordo de la Nigra Maro por trovi trankvilon kaj inspiron plu verki sian romanon. Tie li hazarde ekvidas malnovan amikon el la junaĝo, Stojko, kiu tamen ŝajnigas ne koni lin kaj evitas kontakton. Plue li renkontas junan virinon, Nina, kun kiu li pasigas kelkajn tagojn kun interparoloj sed sen pli profunda rilato.

Jen ĉio. Praktike nenio okazas. Anstataŭe la novelo rakontas paralele pri la vivo de tiuj tri personoj. Pri la malfeliĉa iama edzeco de Martin, pri lia verkado. Li klopodas klarigi al Nina la sencon de literaturo, pli-malpli vane, ĉar al ŝi “elpensaĵoj” ŝajnas sensencaj. Pri Stojko ni ekscias ke li fariĝis spiono sed nun ne laboras, atendante novan taskon. Kaj pri Nina la novelo rakontas al ni ke ŝi estas agento de ŝtata sekureca servo. Sed Martin nenion ekscias. Temas simple pri tri paralelaj vivoj, kiuj neniam renkontiĝos.

La motivo por apudmeti al ni tiujn tri vivojn ne estas tre klara, nek estas evidente, kial la aŭtoro elektis personojn kun tiel ekstremaj profesioj. La etoso de la novelo estas melankolia. Post bona komenco sekvas iom tro da detaloj sen vera fokuso, sed plejparte mi trovas la etoson sukcesa. Veran finon la novelo apenaŭ havas; la personoj disiĝas kaj la rakonto simple ĉesas.

La dua novelo, Ne forgesu mian voĉon, estas tute alia. Tie ja okazas aferoj senĉese. La mezaĝa pentristo Veselin vivas en malfeliĉa edzeco sed ne divorcas. Li renkontas la junan ĵurnalistinon Milena kaj havas kun ŝi amaferon. Ŝi tre entuziasme esploras kaj verkas artikolojn pri koruptaj politikistoj, kapitalistoj kaj sendube aliaj funkciuloj de la urbo “Belamonto” ĉe Danubo. La ĉeftemo do estas tia korupto, sed krome la minacoj kontraŭ ĵurnalistoj, kiuj malkaŝas la veron.

Ĉi-novele la etoso jam frue estas maltrankviliga, iufoje eĉ angora. Bedaŭrinde, kiel ofte en la verkoj de Modest, la priskribo pri la koruptado estas relative nebula. Temas pri “neleĝaj financaj operacioj”, sed pli konkrete ol tiom ni ne penetras en la koruptan mondon. Ankaŭ pri la ĵurnalisma laboro ni ekscias preskaŭ neniom. Tio estas “ĵurnalista sekreto”, diras Milena, kio kompreneble estas oportuna por la aŭtoro.

La stilo de ambaŭ noveloj estas Modeste simpla, iom naiva. Mi notis ke Nina havas mamojn kiel “maturaj persikoj”, dum tiuj de Milena similas al “du maturaj aromaj pomoj”. Nu, frukto ja estas bongusta kaj saniga. La talento de Julian Modest tamen pli fortas ĉe alispecaj naturpriskriboj, precipe tiuj ĉe la Nigra Maro, kvankam fojfoje ankaŭ ili povas tanĝi la banalon. “Iom malrapide kaj silente venas la aŭtuno. Ĝi proksimiĝas kiel junulino, kiu paŝas senbrue kaj nur la susuro de la flavaj arbaj folioj aludas, ke ĝi venas. La aŭtuno paŝas tra herbejoj, tra arbaroj, tra montoj kaj post ĝi aperas flortapiŝoj.”

Sten Johansson

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.