La libron Perfidulo mi aĉetis (unua eraro) kaj legis (dua eraro). Ĝi ŝajnis interesa – kaj ĝi ja estas interesa, la enhavo estas eĉ atentokapta. Aŭ pli ĝuste: estUS. Mi bedaŭras devi diri ĉi tion: la lingvaĵo de la traduko estas fuŝega, subnivela, plenplena je eraroj. La leganto devas preskaŭ ĉiufraze provi kompreni, kion oni celas, kio kaŝiĝas sub la misoj. Krome, daŭre oni devas divenadi, kiu rolulo diras kion aŭ ĉu entute la koncernaj frazoj estas priskribo, ĉar alineigo kaj helpa interpunkcio estas hazardaj kaj la frazojn oni simple apudmetas sen ajna indiko pri ŝanĝo de rolulo aŭ priskribo. Leginte ĉiun frazon, la leganto devas ĉiufoje decidi, kiu diris kion. Kaj tio tra 160 paĝoj... Legado estas treege pena kaj apenaŭ plezurdona.
Renato Corsetti sendis retmesaĝon al multnombraj aziaj E-forumoj, en kiu li laŭdis la libron kaj priĝojis ĝian publikigon. Krome li verkis la antaŭparolon al la libro, kiun li evidente ne legis: alie li ne aŭdacus ĝoji pri la apero de tia lingva fatraso.
Mi insistas: la libro en si mem estas interesa, kaj nur tio puŝis min al (sufero)legado. "Libro pri la atomenergia spionado fone de la dua mondmilito", priskribas la UEA-katalogo(1). Jes, ĝuste pri tio temas: la projekto Manhattan, atombomb(ad)o, spionado, germanaj sciencistoj en Usono kaj Britio (vere lojalaj al la gastolandoj?), la militoj varma kaj malvarma – ĉiuj ingrediencoj estas tie. Altira temo, tre taŭga por streĉ-romano, eĉ bona fono (kiel ĉiu bona streĉ-romano) por pli signifaj aferoj. Kompreneble ne temas pri mondliteraturo (nu, kaj?), sed ĝi estas agrable distra kaj atentokapta – sendube la originalo estas tia, mi celas. Kiu do estas la perfidulo? Mi ne senvualigos la misteron. Sed tute ne temas pri detektivromano, kiel la aŭtoro mem konfesas preskaŭ tuj ĉe la komenco: la fina celo ne estas lerte malkaŝi la perfidulon (tamen via nescio tiklos vin, se vi sukcesos ne ĵeti rigardon en Vikipedion), aliaj pli profundaj temoj pli gravas. Ekz., kiu do kaj kial rajtis posedi la sekreton pri atombombo? Kaj ĉu perfido kaj transdono de sekretoj al "malamiko" (?) foje estas eble la ĝusta morala elekto? Aŭ ĉu tiuj aspektoj entute ne ludas gravan rolon en la romano? Mi ne scias, la lingva katastrofo lasis tian vaporan ĥaoson en mia kapo, ke mi apenaŭ povas certi, kio gravas kaj kio ne.
Mi volonte bonvenigus la publikigon de tia libro – sed mi ne povas. Por venonta fojo mi forte konsilas ĝisfundan provlegadon fare de kompetentulo antaŭ eldonado. Ne indas publikigi libron apenaŭ legeblan. Kaj certe oni ne laŭdu ĝian mistradukon: nur spertega E-parolanto, kromhardita de retforumoj kaj siaj misoj, kapablos la heroaĵon eniri tiun ĝangalon kaj denove eliri el ĝi. Jes, mi tiel herois – tamen ne sen superhoma fortostreĉo kaj senĉesa maĉetado kaj kompasado. Kaj eĉ se lingva kataklismo pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
Oni unue ellernu la lingvon kaj nur poste verku kaj traduku. Ne inverse.
(1) Intertempe la kataloga priskribo kompletiĝis per la frazo "En subnorma Esperanto".
Francisco Javier Moleón