La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

PerVerse
kunbildaj versaĵoj

  • Auteur: Serĝo Sir'
  • Illustrateur: Serĝo Sir'
  • Type: B.D., erotisme, œuvre originale, romans
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €13.55
  • Année de publication: 2015
  • Forme: libro glubindita
  • Description: Pentristo, ilustristo, tradukisto, adaptisto ... kaj poemverkisto! ... Kara leganto, eble vi opinias, ke vi ja konas Serĝon Sir’, tiun multdimensian talentulon ... Ĉu vere ? En tiu nova libro, vi ja trovos bildigitajn tradukojn de poemoj, teatraĵoj, kanzonoj, kiujn vi kutimas frandi en La KancerKliniko: ilin kunligas tiu humura, inventema, (ĉu mi aŭdacu «sukplena»?), traktado de amoro kaj aliaj diversaj seksaferoj. Inter ili elstaras ekzemple, Fedra, amkonsumiĝanta al sia bofilo (kiu tutsimple fariĝas alloga sandviĉo ...); jen Ĥimeno, kiu senrimene allasas sin al sia amo por «de Paĉjo la murdanto». Sed ni ne paŭtrigardu al karakola Karakalo, kun sia ĉiodetrua impeta amo ... Aparte rimarkinda estas la kreiva adapto de la frenezaj (ĝis nun!) tute netradukeblaj spritaĵoj, kiujn entenas la teatraĵo de Clarville kaj Dumanoir ! Kiom da famaj verkistoj iam frandis verkadon de obscenaĵoj? Mi ne scias... Sed Serĝo ne maltrafis tri el ili: Rimbaud, Gautier kaj Keats, kiuj aperas iom malpli romantismaj ol ni kutimas ilin rigardi ... Fine ja troviĝas ĉi-libre tiu Serĝo, kiun vi jam ŝatas ... Sed aperas ankaŭ neatendita vizaĝo de la aŭtoro ... Ia «sekreta ĝardeno» senvualiĝas tra la originala poemaro «Maltrafe». Kompreneble pluraj el la poemoj ludas per okulumo al (ĉiamaj) seksaj aferoj ... sed aliaj rivelas iaspecan delikatecon, kiu surprizos multajn el la legantoj. Ili malkovros teneran «Triopan Kvadraturon», retenan paŝon sur la vintra neĝo kaj profundan, senliman haton al ... la arboj ! Pintas emocioj, vundoj el la praaj tempoj, vera homa kaj humana eco. Ĝuu, ĝuadu tiun neordinaran verkon!
    Janine DUMOULIN
  • Pages: 60
  • Largeur: 210 mm
  • Hauteur: 297 mm
  • Poids: 237 g
  • ISBN: 978-2-918053-15-6
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La tuta mondo estas (ob)scenejo ...


2016/07, p. 26

Kiam mi ricevis retmesaĝon, ke MONATO serĉas recenzonton por serio el tri bildrakontaj albumoj, mi volonte kandidatiĝis kaj kun ega senpacienco atendis la librojn. Ja en kelkaj retejoj mi legis laŭdojn pri majstraj plenkoloraj bildoj, bonega lingvaĵo, perfekta poligrafia formo ktp. Kaj mi senantaŭjuĝe pretis kunbedaŭri, ke la bildstrioj de Serĝo Sir' estas malpli konataj en Esperantujo ol ili meritus ...

Evidentiĝis, ke estis nenio malvera en tiuj laŭdoj – la formo de la albumoj eĉ superis miajn esperojn. Bedaŭrinde, ĉiuj laŭdantoj iel forgesis mencii la veron pri la enhavo. Nome, ke temas pri pornografio!

Pornografio estas: Senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj aŭ per teksto (laŭ Reta Vortaro) aŭ Reprezentado de homa seksumado kun la celo estigi seksajn stimulojn (laŭ Vikipedio).

Rimarku, ke nun mi tute ne celas polemiki, ĉu pornografio estas io bona, utila, valora, laŭleĝa ktp. Mi nur postulas, ke oni vendu pornografiaĵojn kun la ĝusta varŝildo!

Miaopinie pornografio povus interesi ĉefe tiujn, kiuj ne jam rajtas aŭ ne plu kapablas amori, do ili bezonas ion anstataŭe. Se konsideri la fakton, ke en la Esperanto-movado estas neproporcie multaj junuloj kaj maljunuloj, certe estas sufiĉe da potencialaj klientoj por la pornografiaĵoj de Serĝo Sir'. Sed bonvolu ne erarigi, ke temas pri erotiko! Certe estas multaj manieroj difini la diferencon inter ambaŭ. Mi dirus jene: Erotiko kiel spicaĵo vekas seksan apetiton, pornografio kiel ĉefa plado iomete vomigas.

Fine mi provu klarigi kiel la Siroza literaturo diferencas de la serioza literaturo, nu, ekzemple kial Serĝo Sir' ne estas Ŝekspir':

Ĉe Ŝekspir' la tuta mondo estas scenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj ludantoj, dum por Serĝo Sir' la tuta mondo estas obscenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj amorantoj. La arto de Ŝekspir' ekscitas la cerbon kaj koron, kaj la arto de Serĝo Sir' ekscitas korpopartojn, kiuj troviĝas en pli malsupraj etaĝoj de la homo.

La verkaro de Ŝekspir' malfermas horizontojn, kaj la verkaro de Serĝo Sir' povas malkaŝi maksimume punkton, G-punkton aŭ ruĝan punkton kun la ciferoj 18 sur televida ekrano.

Tial Ŝekspir' estas literatura reĝo, kaj Serĝo Sir' – simpla porno-grafo.

Mariana Evlogieva

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.