|
Rev-ene
|
|
"Rev-ene" - ne nur vortludo | septembro 2018 |
Okaze de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono, unu el la plej interesaj programeroj, almenaŭ por amantoj de literaturo, estis la "aŭtoraj duonhoroj". Ili estis pli ol dek, kaj ĉiam okazis en la mezo de la tago. Dum tridek minutoj, Esperantaj verkistoj prezentis al eta ĉeestantaro, en la interetaĝo apud la libroservo (strategia loko!), siajn verkojn kaj ĝeneralajn ideojn pri literaturo. Kelkaj eĉ kantis, aliaj disdonis dolĉaĵojn. Ĉeestantoj havis la okazon senĝene, neformale fari demandojn kaj ricevi vivecan impreson pri la personeco de admirataj verkistoj.
Mi ĉeestis plurajn aŭtorajn duonhorojn. Unu el la plej impresaj estis tiu de la hispana paro Miguel Fernandez kaj Miguel Gutiérrez Adúriz - ambaŭ membroj de la tiel nomata Ibera Skolo.
Mi estis ravita de la entuziasmo kaj komunikemo de tiuj intelektuloj. Ilia varmkora maniero travivi literaturon kaj transdoni ĝin al sia publiko estis mirinda. Unu el la libroj tiam prezentitaj estis "Rev-ene", poemaro de la unua el ili. Post la kunsido mi rapidis al la libroservo por aĉeti mian ekzempleron.
La nedikan volumon eldonis Eldona Fako Kooperativa de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 2018. Bela kovrilo, klara preso, kaj mi ne trovis misskribaĵojn. Leginte la tutan libron, oni ne povas eviti la demandon: kion fakte celas Poezio?
Tiu nedika volumo malfermiĝas per enkonduko de la grava poeto Suso Moinhos kaj tuj poste prezentiĝas "Prelude", en kiu oni legas absolute fascinan poemon sub la titolo "Vilaĝo en kalko". En ĝi la poeto versumas kvazaŭ li penikus akvarelon por bildigi la diversajn momentojn de bela tago. Ĝi finiĝas per ĉi tiuj perlaj versoj:
Ĉio scintilas kaj disfalas poste
kaj sin kroĉas kaj ligas kaj almetas
al faktoj alitempaj,
al sonĝoj aliesaj kaj sensencaj.
Formiĝas tiel vivo-historio.
Sekvas pluraj sekcioj en la libro: Soci-kritikaj kantoj (en kiuj la poeto verŝas siajn plej indignajn kriojn kontraŭ malhomeco en la mondo); pluraj poemoj diversintencaj kun inspiro en movimentoj de muziko; Amkantoj (en kiuj la animo de la poeto proponas sian tutan pasion); Omaĝaj muzikpecoj (al pluraj admirataj personoj, inkluzive de la amata nepo Victor); kaj Fina Kanto (omaĝe al Fabienne Berthelot).
Tuta paletro da viglaj sonoj de Poezio. Valoras la penon legi ilin laŭtvoĉe, eĉ se nur al si mem: ili sonas jen susure, jen eksplode, jen lamente, jen ekstaze, ĉiam per forta emocia ŝarĝo. Tia estas la ekzistomotivo de Poezio: ĵeti en la mondon emocion. Konstante "revenigi revojn" al la homoj. Ne temas nur pri vortludo!
Ree veni en revon | 295 okt 2018 |