|
Sonĝodramo
|
|
Malsonĝeca dramo |
Dramteksto de mondfama dramverkisto (August Strindberg: 1849-1912). La dramo premieris en 1907. La traduko estas klara kaj altkvalita, facile utiligebla por surscenigo de la dramo.
Temas pri vizito de filino de la (hinda) ĉefdio Indro al la tero, por trovi kial oni surtere tiom malgajas. Nu, ŝi multon spertas, kaj ekkomprenas. Tre pesimisma, tre absurdismo-stila dramo.
Kvankam la tradukinto komentas, en la postparolo, ke „la dramo ne prezentas sonĝon, sed uzas teknikon inspiritan de sonĝoj”, efektive la dramo estas tre malsonĝeca. Tamen, ja estas vere ke oni, kiel post multaj sonĝoj, traleginte ĝin restas kun sentoj pri ĝia signifo, sed malfacile aŭ tute ne povas efektive klarigi la detalojn. Tio estas tipa pri ĉi tia „absurdismo-stila” dramverkado; la signifo estas en la suma sentimpreso de la tuto, ne en individuaj scenoj, rolantoj, aŭ precizaj temoj. Mi povas imagi ke, rigardinte ĉi tiun dramon en teatro, mi restus kun sento iom simila al tiu restanta post rigardado al Atendante Godoton de Samuel Beckett (dramo kiu plurmaniere similas al la dramo de Strindberg, kaj eble estis iom influita de ĝi). Kaj, same kiel la Godota dramo estas jam klasika, ankaŭ la Sonĝodramo de Strindberg estas plenmerite klasika.
La arto legi dramtekston estas iom malfacila, kaj mi rekomendas la libron pli al surscenejigontoj ol al legantoj — krom se ĉi tiuj havas fortan imagpovon kaj kapablas enmense vidigi al si la scenojn. Majstro de la dramarto verkas por la teatro, kaj Strindberg estis inter manpleno de veraj ĉefmajstroj de la dramarto.