La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sekreto de la patrino

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Teda naivaĵo


majo 2013
Sekreto de la patrino de Valerij Sipoviĉ estas 110-paĝa rakonto kun kelkdek aperantaj personoj, okazanta en Rusio inter 1917 kaj 1954. Ial la eldonejo nomas ĝin “lirika novelo”. Oni prezentas ĝin kiel originalan prozaĵon, sed eble temas pli vere pri traduko el la rusa.
La baza intrigo de la verko estas relative bona. Temas pri sortoturniĝoj en la vivo de virino kaj de la homoj ĉirkaŭ ŝi. Pro kialoj, kiujn ŝi ne povas eviti, ŝia vivo iĝas plena de malgraŭvolaj elektoj, kaj de sekretoj, el kiuj kelkaj malkaŝiĝas nur en la fino de la libro.
Bedaŭrinde la aŭtoro ne sukcesis bone transformi tiun bazan intrigon en literaturon. Tri kvaronoj de la verko okazas en orienta Siberio dum 1917-1921. Tiu parto estas edife naiva rakonto en pedanta, teda rakontostilo kaj peza, tre ruseca lingvaĵo. Post tiu ĉefa parto sekvas dek kvin paĝoj da militaj eventoj dum 1941-1945, tre malforte ligitaj al la ĉefa rakonto. Kaj fine la aŭtoro en deko da paĝoj malkaŝas la sekretojn. Tie la rakonto jam pli rapidas, kvazaŭ urĝus solvi ĉion antaŭ la fino, kaj sekve ĝi ne same tedas. La rakonta tekniko tamen ankaŭ tie estas primitiva.
La socia fono de la rakonto estas la rusaj revolucio kaj enlanda milito, kaj fine la dua mondmilito. Tamen tiuj eventoj rolas nur kiel ne tre realismaj kulisoj. Mankas al la aŭtoro talento por krei vere vivajn scenojn. Mankas ankaŭ psikologia kapablo vivigi la ĉefajn personojn.

Sten Johansson

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.