La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sferoj 10

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bunta abundo

Kiam mi ricevis por recenzo la dekan volumon el la serio Sferoj, mi malpakis ĝin kun eta timo. Neniam antaŭe mi legis libroforman kolekton de sciencfikciaj noveloj originale verkitaj en Esperanto de pluraj aŭtoroj. Aliflanke, mi legis sufiĉe multajn altnivelajn librojn de tiu speco en aliaj lingvoj, ankaŭ bonajn tradukojn al Esperanto. Do mi timis, ke la libro elrevigos min, se mi ­ neeviteble ­ komparados dum la legado.

Bonŝance por mi, por la eldonantoj kaj memkompreneble por la esperantaj ŝatantoj de sciencfikcio kaj fantasto, mia timo estis vana. Inter la kovrilpaĝoj de Sferoj-10: Kosma polico kaŝiĝas libro, kiu ornamus ĉies librobreton ne nur per sia bonstila fasono, sed ankaŭ per sia atentokapta tekstaro. Laŭ mi, la kolekto superas la mezan nivelon. Tio estas vere ĝojiga, se oni konsideras, ke la kompilanto Miguel Gutiérrez Adúriz, kompare kun kompilantoj de nacilingvaj novelkolektoj, disponis pri dekoble, eĉ centoble malpli da aŭtoroj kaj eble miloble malpli da verkoj.

La kolekto enhavas 21 rakontojn de 15 aŭtoroj el diversaj landoj. Ĉiun rakonton akompanas bildo speciale desegnita por ĝi.

La temaro varias. Ne mankas provoj respondi al „eternaj” demandoj: pri la deveno de la homaro (en Genobanko de Kovács Béla); pri la rilatoj inter ambaŭ seksoj (en Meti limon de Sten Johanson); pri la ekzistorajto de homaro, kiu naskis ŝtatestrojn kiel Hitler (en Ondoj de Claus Günkel).

Traktataj estas ankaŭ temoj tipaj por sciencfikciaj verkoj. István Nemere igas lotemulon veturi per tempomaŝino en Lotema, kaj en Morto en la kosmo li igas la leganton dubi, ĉu reprezentantoj de diversaj mondoj povus senprobleme rekoni unu la alian. En Nenuligebla decido Arnoldo Aguila prezentas interesan interpreton de la rilatoj inter homo kaj roboto.

Estas nek hazarde, nek mirige, ke relative multaj aŭtoroj traktas temojn, kiuj rilatas al lingvoj kaj interkomunikiĝo ­ male, mi mirus, se tiu problemaro mankus en verkoj de esperantistoj. Inter tiuj rakontoj (iuj el ili ŝajnas al mi iom eseecaj kaj deklaraciecaj) menciindas La mesio de Jorge Camacho.

Tre interesaj estas la sciencfikciaj interpretoj de movadaj problemoj. Al tiu grupo da rakontoj apartenas du el la plej atentokaptaj kaj amuzaj verkoj en la kolekto: Kosma civitaneco de Abel Montagut kaj Jara kongreso de BEAB 2025 de Will Green.

En Sferoj-10: Kosma polico aperas iuj interesaj ideoj, kiuj miaopinie meritas pluan traktadon kaj evoluigon, en eventualaj novaj verkoj. Ekzemple, en La sekreto de Irena Giulio Cappa inventis Telepolicon, kunigante policon kaj televidan ĵurnalismon. Cetere, ne la Telepolico estas la sekreto de Irena ­ sed kio ĝi estas, mi nun ne malkaŝu.

Se la temaro jam vekis vian intereson, karaj legontoj de Sferoj-10: Kosma polico, vi sciu, ke vi ĝuos ankaŭ la stilon de la aŭtoroj ­ la verkistan rutinon de István Nemere, la rakontistan lertecon de Liven Dek, la eruditecon de István Ertl, la humursenton de Will Green, ktp.

Resume: Kiel sciate, pri gustoj oni ne disputu. Do, se vi decidos sendispute fidi mian guston pri libroj, kaj se vi bezonas donacon por legema Esperanto-amiko aŭ por vi mem, Sferoj-10: Kosma polico estus trafa elekto.

Mariana Evlogieva

Sciencfikcia bankedo

Tiuj ĉi 21 noveloj aspektas al mi kiel pladoj en sudbarata nuptobankedo – riĉaj, bunte prezentitaj frandaĵoj! La foliega telero de la kovrilo – en Barato oni kutime prezentas tiajn bankedojn sur bananaj folioj – estas sufiĉe bona: mistere nigra fono kun altreliefigita Sferoj, kaj sub ĝi, same bluarĝente bareliefigita ŝildo kun la enigma deklaro en flavaj literoj, “Kosma Polico 98”. Plue, pliriĉigante la legoguston, ĉiun novelon ornamas aparta bildo. Cetere, ĉu mi nomis ilin noveloj? En pluraj kazoj efektive temas pri noveletoj – jen fadeno kiun ni alprenos poste.

Sur la telero, en malpli ol 200 paĝoj, estas frandaĵoj de diversaj manoj – jen la ordo en kiu ili estas prezentitaj: Jorge Camacho, István Nemere, Liven Dek, Giulio Cappa, Claus J. Günkel, Leo Luna, István Ertl, William Auld, Ĝiz el Lamark, Abel Montagut, Will Green, Arnoldo Águila, Béla Apáti Kovács, Sten Johansson, kaj Pekka Virtanen. Konataj kuiristoj, ĉu ne? Vi eble jam salivumas, ĉu?

Kaj salivumi vi ja rajtas, ĉar jen pladoj por ĉiuj gustoj. En tiuj paĝoj, vi trovos la bone konatan spicaĵon de “glimantaj armiloj kaj belaj eksplodoj” (kiel priskribis tiun ĝenron Arthur C. Clarke). La novelaro efektive komenciĝas per tia rakonto, Se barbaroj iam de Jorge Camacho: “Li ne scias kio estas rinocero, sed la rinocera kuglo orificas veŝton de Yamamoto, lian kaŭĉukan veŝton kaj la karnon de lia brusto, en kies profundo ĝi diskrevas kun seka krako. ‘Eks pri vi’, li mienas triumfe...” Tian korrapidigon aliaj noveloj atingas alimaniere. La bleko de l’ ŝarĝu’ de Liven Dek plialtigas la streĉitecon uzante la blekon de la titolo, kulminante en fatalisma, hanta saĝeco, “Se vi ne povas havi kion vi amas, amu kion vi havas.” Sed la amo ja estas rara suko en tiu ĉi pladaro. Fakte, ne la amo, sed tute malĝoja seksumado ja troveblas en la du plej longaj noveloj de la aro, Liza de Liven Dek, kaj La sekreto de Irena de Giulio Cappa. La unua klimaksas en dolora perforto; la dua lasas naŭzan postguston, se reveni momente al nia bankeda metaforo.

Sciencfikcia novelaro preskaŭ devas havi tempoveturantojn, ĉu ne? Lotema de István Nemere donas amuzan (kaj deziroplenumantan) ekzemplon. Leonardo de Leo Luna traktas la klasikan paradokson de la “Eterno cirkla” de tempoveturado. Sed jam la kvara rakonto de la kolekto, Ludwig de Camacho, konturas tiun temon bonege. Per delikataj, eskvizitaj “penikflustroj” pentristino klopodas ekkoni tiun misteran viron Ludwig Von Eschenbach (“ĉar maleblas portreti nekonaton”), kaj fine sukcese sentas, ke “naskiĝas fidela portreto ne nur de la hodiaŭa Ludwig, sed ankaŭ de tiu Ludwig, kiu, laŭ liaj propraj vortoj, de 1865 ĝis 1870 batalis en Paragvajo ŝultro ĉe ŝultro kun marŝalo Solano López; aŭ kiu, en 1204, semajnojn antaŭ la metamorfozo, sub blazono kaj maŝkiraso de krucistoj diligente kunraziis la urbon de Konstanteno.”

Same, sciencfikcia novelaro preskaŭ devas enhavi eksterteranojn kaj trakti la temon de kontakto inter fremdaj kulturoj, kaj tiu ĉi bankedo plenumas ankaŭ tiun promeson. Nemere, en Morto en la kosmo, prezentas rakonton tiukampan kun bona “skalsurprizo”, kiu levas demandon pri ebla limo de interspecia kontakto – demando kiun tuŝos ankaŭ William Auld aliloke en tiu ĉi volumo. Ankaŭ surprizas nin la elektoj de la “ni” kaj la “ne-ni” en Meti limon de Sten Johansson (cetere, rakonto kun aparte bona, aperitiva bildo). La plej potenca rakonto tiutema – Atesto de Camacho – pri la “nianoj” kaj la “ilianoj” estas efektive rakontata de la vidpunkto de hibrido. Tiu iliniano, se tiel diri, nomiĝas Esimene, “unutrione surma, dutrione homa”. Sed malsame al la rakontoj de, ekzemple, la usona verkistino Octavia Butler, en la rakonto de Camacho el tia hibrideco ne rezultas la lernado de malfacilaj lecionoj pri la ebla frateca kunvivado inter homoj kaj nehomoj. Camacho pentras ĉi tie sufiĉe senesperigan bildon.

Dirindas, ke la mondbildoj en tiuj ĉi noveloj plejparte ja estas senesperaj. Nur en la kvazaŭmita Genobanko de Béla Apáti Kovács, ni vidas esperon, tamen ambiguan. La ceteraj ne donas al ni eĉ tian ĉi espereton. Ondoj de Claus Günkel fulme kondamnas la homaron pro Hitlero; kaj lunanoj en Arĥaja kaj akra de Leo Luna volas invadi la Teron “ĉar ni, lunanoj, pli fortas ol ili!” Kaj la hororon de Nenuligebla decido de Arnoldo Águila oni legu por ĝui amaran spicaĵon. Ĉu la sciencfikcio en la propraj lingvoj de tiuj verkistoj estas same malespera? Notindas, ĉi-kadre, ke tiu ĉi nia bankedo estis arigita en la jaro 2000, kaj do sendube dividas la jarcentfinan etoson de tiuj jaroj.

Ĉar temas pri novelaro en Esperanto, kompreneble grave rolas la Lingvo Internacia. Jam frue en la kolekto ni renkontas specon de “Fina Venko” en Mesio de Camacho. (Jes: kvar riĉajn, vortaren-kurigantajn pladojn li kuiris por tiu ĉi bankedo.) La ironio en Mesio tamen estas, ke neniu efektive povas rekoni la lingvon de la Fina Venko! (Parenteze, same kiel multaj aliaj kontribuaĵoj en tiu ĉi kolekto, ankaŭ tiu ĉi ŝajnas al mi skizo promesoplena; espereble, niaj lertaj kuiristoj baldaŭ kuiros pli ampleksajn pladojn por niaj jam akrigitaj apetitoj!)

Ankaŭ aliaj kontribuantoj revenas al la lingva temo. Lingva problemo de William Auld estas titole memevidenta kaj, same kiel la fabeloj de Stanislaw Lem, leĝere instruetas epistemologian humilon. Lingvaj paralelismoj de Ĝiz el Lamark trovas paraleluniversajn (“alirealajn!”) solvojn al unu el niaj plej urĝaj lingvaj problemoj, nome “la prefiksoidon vir-”. En Kosma civitaneco, Abel Montagut brile (kaj rapide) esploras la plursignifecon de la Fina Venko, kaj plue, efike fremdigas la rakonton per tre simpla modifo de nia ortografio.

Fine, la satiraĵoj, tiuj kompleksaj dolĉaĵoj en nia bankedo. Jen la “movadeska” satiraĵo Jara kongreso de BEAB 2025 de Will Green: “Tamen ni havas kvorumon, ĉar en la pasinta jaro ni malaltigis la kvorumon de 10 ĝis 8... Nia financa stato estas bona kun kapitalo el 43 milionoj da GBP, kiun ni bone investis por la estonteco... Kiu ronkas? Kubutu ŝin, mi petas!... Do mi fermas la kunsidon. Kiu puŝos mian rulseĝon hodiaŭ?” István Ertl plurlingve tradukludas kun la Majstro. Lia Samenosios en la “arida siria dezerto” havas jenan vizion: “barba profeto kun vitrecaj okuloj descendas al li el brila ĉielo de verdaj steloj kaj parolas al li”. Elĉielaĵon vidas ankaŭ la bieramanta kaj saŭnema rakontanto en Tra la somernokto de Pekka Virtanen: “Diable, mi pensis, la saŭno estos baldaŭ banpreta. Mi varmigis ĝin dum horoj. Ĉu vane? Kiel iri enen, se stranga ŝipo rondas supre?” Oni ĝuas liajn memorojn kortuŝajn kaj iom misterajn pri la patro, malgraŭ la egale misteraj abundaj tajperaroj en tiu novelo – aliloke en la volumo, ili ne tiom entrudiĝas, krom la frapa “fantansto” de la titolpaĝo! Vere, eĉ en la plej bona bankedo oni trovas gruzeton en la rizo!

Resume, jen bonega bankedo (malgraŭ la foja gruzeto): ĝuu ĝin, kaj esperu, ke la kompilanto Miguel Gutiérrez Adúriz kaj la Grupo Nifo invitos nin baldaŭ al la venonta bankedo!

A. Giridhar Rao

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.