|
La supeo de la kardinaloj
|
|
Supeo frandinda |
Al nord-eŭropano, nekatoliko, unuaglute efikas fremdige La supeo de la kardinaloj unuaktaĵo de Júlio Dantas tradukita el la portugala de Geraldo Mattos. Vatikano, kardinaloj, sacerdota fraŭleco: ĉio gustas acide, senbaze, nereale. Tri olduloj, eminentuloj de la romkatolika eklezio, kiuj revivas nur per la rememoro (p.20), rivelas unu al la alia etajn amsekretojn kaŝitajn ekde la junaĝo. Kaj kiaj sekretoj: nenio suka, nenio maldeca, nenio skandala spicas la supeon. La amrakontetoj supraĵas, bagatelas: komplezo al fraŭlino, minueto kun ambasadorino, amo al kuzino, kiu poste mortas.
Tamen, tamen ... tiel foje gustas nekonataj, ekzotaj pladoj; necesas tempo por ekfrandi, ekaprezi. Kaj ĝuste tiel efikas La supeo de la kardinaloj. Ĉar, ju pli oni legas, des pli agrable vibriĝas la sensoj. Unue pro la poezio, kiu miele fluas: Tamen la amo, post medito, / Ne estas nur braveco, sed ankaŭ estas spirito, / Ĉi forto, tiu flamo mildega ĝis ekstazo, / Animo de la gesto kaj noblo de la frazo . . . (p.31). Kaj pli kaj pli delikate digestiĝas la sentemo, la kortuŝa rezignacio de tri homoj, kies vivoj sen la mano de Dio povintus evolui laŭ aliaj direktoj. Jen kardinalo Gonzaga, kies amata kuzino mortis: [Dio] ne atentis pri dolorego mia! / Li kredis, ke el amo refloros amo plia, / Kaj murdis ... murdis min (p.39). Kaj tiam li agnoskas: En la fin', /Mortante, ĉi anĝelo kardinaligis min (p.40).
En tiu ĉi momento montriĝas La supeo de la kardinaloj kia ĝi estas; surtabliĝas ne simpla, sensignifa babilado inter tri maljunuloj sed esenco kaj senco de la vivo mem: sorto, hazardo, dia interveno. La kardinaloj nudiĝas; vidiĝas ne eminentuloj en 18-jarcenta Vatikano, sed homoj en kiu ajn jarcento, kies vivoj pasas antaŭ la okuloj; homoj, kiuj solece vivis kaj ĉu ne ĉiu iagrade solece vivas? sed kiuj fine de la tera ekzisto proksimiĝetas unu al la alia. Tiel verŝajne klariĝas la daŭra populareco de tiu ĉi unuaktaĵo verkita laŭ la enkondukaj notoj al la nuna eldono en 1902.
Antaŭ ol mi legis la tradukon de Mattos, la peco estis al mi nekonata. Mi ĝojas, ke pere de Esperanto miaj literaturaj scioj tiamaniere riĉiĝis, kaj kvankam mi konstante pledas por surscenigo de originalaj Esperanto-dramoj tiu ĉi drameto meritas seriozan traktadon de Esperantaj aktoroj. Ĝi kaptos kaj atenton kaj aprobon de Esperanta publiko; samtempe ĝi vastigos nian verdan teatro-repertuaron.