En anekdoteca prezentado de la historio de la skota lingvo, ilustrita per prozaj kaj poeziaj citaĵoj, William Auld
marteladas du punktojn: unue, la
skota lingvo estas ĝermana lingvo
same kiel la angla kaj esence diferencas de la gaela lingvo de Skotlando,
kiu apartenas al la kelta branĉo; due,
la skota estas memstara lingvo, ne
variaĵo aŭ dialekto de la angla normlingvo. Tamen, manke de kompara lingvistika studo, la argumentado de
Auld ne estas tro konvinka. Li emfazas
plejparte leksikajn apartaĵojn de tiu
idiomo, kiu ne estas universale parolata en Skotlando, kaj preteratentas
aliajn gravajn trajtojn, kiuj devas servi
por profunda lingva analizo. Ekzemple, tute mankas pritrakto de la skota
kartavado, kiu donas ankaŭ al la angla
normlingvo parolata de skotoj tre
karakterizan prononcon kaj intonacion. Estus interese scii, de kie originis
la kartavado de la skotoj; ĉu ĝi estis
heredita de la gaela lingvo de Skotlando aŭ ĉu ĝi estas propraĵo mem de
la ĝermana skota lingvo?
Eĉ lingvistoj malfacile povas starigi
precizajn kriteriojn por diferencigi lingvojn disde dialektojn. En tiu ĉi kunteksto, eble la plej trafa difino estas tiu
de Max Weinreich [Maks Vajnrajĥ],
fakulo pri la jida lingvo: „Lingvo estas
dialekto kun armeo.” Ĉar la
Sassanach-oj en Britio posedas la potencon,
ilia lingvo, la angla, estas la normo,
kies influo senĉese penetras en la skotan, tiel farante ĝin ankoraŭ unu
variaĵo de la angla.
Inter la entuziasmaj probatalantoj de
la skota lingvo estas sentimentalaj poetoj kaj doktaj akademiuloj, sed ili
mem ne kapablas inversigi la procezon de dekadenco. Estas evidente, ke
la skota lingvo ne havas estontecon;
en la titolo de la broŝuro, apud la vortoj
„hodiaŭ” kaj „hieraŭ” mankas „morgaŭ”! Sekve, fanfaronado pri literatura
renesanco estas sensencaĵo, ĉar se la
popolo ne plu bezonas apartan skotan
lingvon, kial provi krei literaturon per
ĝi?