La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Simboloj de Rusio

  • Auteur: Vladimir Opletajev
  • Type: autre livre
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €12.00
  • Année de publication: 2015
  • Forme: libro
  • Description: Kion vi scias pri la ŝtataj blazono, himno kaj flago de Rusio? Kion pro Bajkalo kaj Kalaŝnikov, aŭ pri balalajko kaj samovaro? 25 tiaj "simboloj" riveliĝas ĉi-libre al la scivola legantaro.
  • Pages: 100
  • Largeur: 130 mm
  • Hauteur: 200 mm
  • Poids: 166 g
  • ISBN: 978-5-7161-0271-2
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Simboloj de Rusio


Majo 2017
Vojaĝi en akompano de 'simboloj de Rusio' ofertas multajn plezurojn dank' al variaj temoj vertkitaj en vigla stilo. Ĝi enhavas tiel naciajn simbolojn kiel popolaj bildoj. Inter la 25 ĉapitretoj 2 kaptis mian atenton :
1. Rusa betulo. Fono de nord-eŭropaj pejzaĝoj prenas en Rusio unikan amplekson. 45 specioj de betulo kreskas en Rusio. Iam ritmis la kalendaron, kiam ekis en marto la burĝonoj. Abundaj kantoj kaj fabeloj elvokas la noblecon de tiu arbo, kiu ofertas ĉion ekde la folioj, branĉoj, radikoj ĝis la sekon, ankaŭ la fungoj, kiuj kreskas en betularbaro. Estas ankaŭ ekrano super homoj kaj sub ĉielo, ĝi asignas al betulon aliajn patriotajn elementojn preskaŭ spiritaj.
2. La balalajka estas rusa muzikinstrumento kun kordoj, el abia kaj acera lignoj. Eble pruntita dum la mongola invado, ĝi tra jarcentoj plurfoje preskaŭ malaperis. Ne permesita, bruligita kaj forgesita, tiel la fenikso, la balalajka renaskis el cindroj. La deveno de la vorto mem, simileco al balbuti en la rusa ne preparis al sukceso. Kiel ne kompari kun la destino de la senespero kaj senrajta rusa popolo. Je la 19-a jarcento gitaroj kaj mandolino koncertis en Eŭropo sed nenio en Rusio. Rusa nobelo Andrejev kortuŝiĝis pri tiu manko, perfektis la muzikilon kaj redonis al la popolo.
La 23-an de junio, oni festas la tagon de la balalajko.

Ŝanjo

Simboloj de Rusio de Vladimir Opletajev


Septembro 2019

Kio estas simbolo de Rusio, kion homoj tuj imagas al si, aŭdinte la vorton "Rusio"? Ĉiu homo, ĉu en Rusio aŭ eksterlande, nomos diversajn simbolojn de Rusio. Por iu ĝi estas urso, por alia - balalajko, por tria - kremlo ktp. La aŭtoro de la libro nomas 25 simbolojn. Nu certe, kiom da homoj - tiom da opinioj! En ĉiu kranio regas aparta opinio (Zamenhof). Ekzemple, mi aldonus en la liston la rusan literaturon, faman en la tuta mondo, la rusan banejon, ekzotikan por eksterlandanoj, la mirindan turistan itineron "la Ora Ringo de Rusio".
En la libro estas entute 25 eseojn pri la sekvaj simboloj: la Ŝtataj blazono, flago, himno de Rusia Federacio, la Georga rubando, la kremloj, la rusia rublo, patrino-Volgo, la lago Bajkalo, rusa betulo, ikonoj de Rubljov, Kiĵi, unua sputniko de la teranoj, mitraleto de Kalaŝnikov, rusaj feltobotoj, balalajko, samovaro, matrjoŝko, rusa ĉevaltrio, rusa baleto, Avo Frosto kaj Neĝulino, Ĉeburaŝko, rusa vodko, rusaj blinoj, salato Olivje, urso.
Legantoj de la libro virtuale vojaĝas laŭ Rusio, eksciante pli bone historion kaj kulturon de la lando. En ĉiu eseo oni povas trovi ion interesan kaj atentokaptan. La libro estas bone ilustrita kaj enhavas multe da historiaj faktoj, legendoj, versaĵoj. La leganto ĝuos legadon kaj aldone riĉigos sian vortprovizon. Ĉar en la libro estas specialaj terminoj, nomoj de plantoj, fiŝoj ktp.
La libro estas bonkvalite eldonita kaj majstre verkita. La aŭtoro lerte kaj flue uzas la lingvon. Lia lingvaĵo estas klara, preciza kaj esprimpova.
Mi rekomendas la libron al ĉiuj homoj, interesiĝantaj pri historio kaj kulturo de Rusio, precipe al eksterlandanoj.

Fortegulo (Rusio)

Simboloj de Rusio de Vladimir Opletajev


Septembro 2019
En la eldonejo Espero mi aĉetis la libron Simboloj de Rusio. Dum la 59a Internacia Esperanto-Sumoo mi tralegis ĝin. Pro tio, ke la libro estas tre interesa, mi alportas etan recenzon.
La libron verkis rusa esperantisto Vladimir Opletajev (1954), esperanta instruisto, organizanto, redaktoro kaj verkisto. Li loĝas en la siberia urbo Surguto. Profesie li estas filologo kaj esperantiĝis en la jaro 1972. La libron eldonis en la jaro 2015 konata rusa eldonejo Impeto kaj libro havas 100 paĝojn.
La libro konsistas krom Antaŭparolo el 25 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro estas unu simbolo de Rusio. Ĉiu homo, kiu havas intereson pri la plej granda eŭroazia lando certe renkontiĝis kun iu simbolo de Rusio. Mi mem sciis pri kelkaj, sed ankaŭ por mi estis surprizo, ke iliaj estis 25. Oni povas dividi ilin je ok grupetoj. La plej oficiala estas grupeto de ŝtataj simboloj - blazono, himno, flago kaj honorsigno Georga rubando. El geografiaj estas mondkonata lago Bajkal kaj la plej longa eŭropa rivero Volgo. Multaj homoj el okcidentaj landoj konsideras al la plej tipa rusa simbolo urson kaj al naturaj apartenas ankaŭ betulo. Loĝantoj de Rusio estas kun naturo ligitaj forte kaj kompreneble, ke en simboloj de Rusio estas envicigitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj - rusa vodko (alkoholaĵo), blinoj (manĝaĵo) kaj salato Olivje. Rusa ĉevaltrio jam malaperas, sed kun feltobotoj kaj samovaro estas praktikaj simboloj de Rusio.
En Ruslando vivis kaj vivas multaj kapablaj homoj. Tio estas videbla en pluaj simboloj, ekz. konstruaj - kremloj kaj Kiĵi, teknikaj - sputniko kaj mitraleto Kalaŝnikov, kulturaj - ikonoj, balalajko, baleto, matrjoško kaj fabela Avo Frosto kun Neĝulino.
La aŭtoro kun profundaj scioj alportas historiajn kaj lingvajn evoluojn de unuopaj simboloj, li detale klarigas kian signifon havas unuopaj simboloj. Por homoj, kiuj en nuntempa kontraŭ rusa propagando havas sian propran opinion, la libro estas juvelo de historia kaj faktografia literaturo. La libro estas skribita en legebla stilo, kun multaj novaj vortoj kaj estas ilustrita per bontrafaj nigroblankaj ilustraĵoj. Mi rekomendas la libron tralegi.

Montarano (Slovakio)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.