La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Profiloj de Suno kaj Luno

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Frandaĵo de poezio


decembro 2012
Mi ricevis la poemaron Profiloj de suno kaj luno kun tiu aparta emocio, kun kiu mi ĉiam ricevas infanlibrojn en Esperanto. Ne temas nur pri la samaj scivolo kaj ekscito, kiujn mi spertis en mia infanaĝo kaj daŭre spertas, prenante ajnan infanlibron enmane. Aldone al tio, infanlibroj en Esperanto ĝojigas min, ĉar ilia relativa abundo igas min pensi optimisme pri la estonteco de la Esperanta kulturo.
Do, tia estis mia ĝenerala humoro, kiam mi elprenis el la poŝtkesto la 24-paĝan libreton en formo de albumo, kiu en la libroserva katalogo de UEA estas listigita en la kategorion “Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj”. Mi unue admiris senhaste la antaŭan kaj malantaŭan kovrilojn, samkiel la 12 paĝojn de ilustraĵoj, kiuj akompanas la apudajn 12 paĝojn de versoj. La desegnoj (enhavantaj homvizaĝajn lunon, sunon, stelon kaj ankaŭ homvizaĝajn abelojn) enigis min en la bonekonatan agrablan etoson de porinfanaj ilustraĵoj. Sur ĉiuj tiuj desegnoj de Danny Daniel Perera Gutiérrez aperas ree kaj ree simpatia eta aliplanedano, vojaĝanta trakosme kaj ankaŭ surtere. Mi supozis, ke ĝi estas la protagonisto de la libro, kaj antaŭĝojis ekkoni ĝin pere de la versoj…
Poste, mi eklegis la unuan poemon, kiu nomiĝas Tra la aero. Jen ĝi: “Per prujno de la luno/ plenigas vi vian borson de revoj/ se vi longan flugon entreprenas/ kaj navigas tra stelaroj/ kiel ŝipo ligita al la vento/ sen timi la silenton/ kiam vi alfrontas la marnebulon/ per prujno de la luno/ plenigas vi vian borson de revoj”.
Nun mi proponas al la legantoj de tiu ĉi recenzo unu simplan eksperimenton. Bonvolu forgesi por kelkaj minutoj mian enkondukon pri la ĝenerala aspekto de la libro, miajn personajn unuajn reagojn ktp. Bonvolu imagi, ke vi havas enmane neilustritan poemaron, kiu troveblas en la kategorio “Poezio tradukita” de la libroserva retejo, kaj la supre menciita poemo troviĝas sur la unua paĝo de tiu poemaro. Kaj nun, bonvolu relegi la poemon, laŭ tiaj imagitaj cirkonstancoj.
Dankon.
Se vi ŝatis la eksperimenton, vi povas daŭrigi ĝin dum la legado de la tuta libreto. Aliplanedanon vi nenie trovos menciita en la poemoj, sed plej verŝajne vi havos la senton, ke vi mem fariĝas nevidebla fluganta aliplanedano, kiu silente kaj scivole esploras la miraklojn de la universo… Mi sugestis la eksperimenton i.a. pro tio, ke mi volis eviti la eventualan rabaton de postuloj rilate kvaliton, per kiu multaj homoj taksas porinfanan poezion. Sed per la proponita eksperimento mi neniel intencis malpliigi la meritojn de la ĉarmaj bildoj akompanantaj la libron; mi nur volis instigi al ankaŭ aliaj eblecoj de mensa kontemplado dum la legado. Tiu eta poemaro estas ege pentreca aŭ pentrebla, tiel ke la legantoj de la libro verŝajne emos mense “pentri” la pejzaĝojn, per la formoj kaj koloroj de siaj propraj revoj. Jen ekzemplo de metaforo, aparte ekscitanta mensan “pentradon”: “flugas la kiso de la floroj/ kiel flugas la koloroj/ de la paletro al peniko.” [el la poemo Okversaĵo].
La versoj fluas per artecaj lingvaj ondoj, agrablaj kaj fascinaj, kun kelkaj ritmaj ripetoj. Jen kaj jen surprizas nin kelkaj demandosignoj, altigantaj kaj malaltigantaj la melodion de la prononco. Jen ekzemplo ĉerpita el la poemo Fantazio: “Kio ĝermas en la soleca duno?/ La luno.// Kaj tiuj trembrilantaj floroj, foraj, belaj?/ Steloj.// Kion serĉas la koboldo kun obstino?/ Revon.”
La esprimo estas samtempe ege arteca kaj tute simpla, facile komprenebla eĉ por infanoj. La vortradikoj estas ĉiutagaj, tamen la vortprovizo uzata estas riĉa kaj surpriza, danke al buntaj kunmetaĵoj. Nur du malkutimajn vortojn mi renkontis, sed… paradokse, tiuj estas pli taŭgaj en tiu ĉi libro ol estus iliaj pli konataj ekvivalentoj. Unu el tiuj vortoj estas “flugdrako” anstataŭ “kajto”. Kvankam temas pri paŭsaĵo laŭ la germana, en la ĉirkaŭteksto la vorto fariĝas belega neatendita metaforo. Oni facile komprenas la titolon Flugdrakoj, danke al la jena priskribo: “Ili laŭŝnuras ĝis la nuboj/ la plej grizan tagon de januaro.// Glacia aero gvidas ilin/ kaj la mesaĝo iras ĉielen”.
La alia vorto estas “muŝbirdo” (malkutima paŭsaĵo laŭ la franca) anstataŭ la pli kutima “kolibro”. Ankaŭ tiu ĉi vorto ŝajnas al mi agrabla metaforo en la ĉirkaŭteksto. Ni aldonu ankoraŭ unu avantaĝon: infanoj eventuale nekonantaj kolibrojn tamen tuj komprenus, ke “muŝbirdo” estas tre eta birdo. Jen la koncerna memorinda birdportreto: “Oraj muŝbirdoj/ kvazaŭ lumaj gutoj/ ŝtelistoj de mielo./ Ĉu vi konas ilin?” [el Voĉoj kaj flugiloj]
En ambaŭ kazoj, la malpli kutimajn vortojn oni prezentas ankaŭ pere de la apudaj desegnoj, do malkompreno estas preskaŭ neebla.
Ĉiu traduko de beletraĵo estas arteca reverkado de la koncerna teksto, des pli kiam temas pri poezio. Rilate tiun ĉi poemaron, mi rimarkis, ke sur la frontpaĝo oni anoncas, ke ĝi estas “elhispanigita” de Pacheco, dum sur la kovrilo oni anoncas, ke temas pri “teksto laŭ” Pacheco. La anonco sur la kovrilo igas min supozi ke, elhispanigante la tekston, Pacheco permesis al si eĉ pli multan liberecon ol oni kutime atendas de poezitradukanto. Mi ne scipovas la hispanan, do ne kapablas kompari la originalon kun la Esperanta versio. Mi nur povas diri, ke la fina rezulto de la kunlaboro inter la aŭtoro kaj la tradukinto (adaptinto) de la teksto ŝajnas al mi belega frandaĵo de rava poezio. La legado donis al mi la senton, ke mi spiras tre puran aeron, ke mi flugas alte super la ĉiutagaj ĉikanoj de la vivo, ke miaj okuloj malkovras pli multajn miraklojn ĉirkaŭe…
Ĉar poezia tradukado kapablas multe aliformi la originalon, ofte altigante aŭ malaltigante ĝian valoron, oni opinias ke, ideale, bona poezia tradukaĵo (aŭ adaptaĵo) meritas minimume duopon da recenzantoj: unu kiu bone scipovas ambaŭ lingvojn kaj kompetentas kompari la du versiojn, plus ankoraŭ unu kiu, nescipovante la lingvon de la originalo, kapablas tute sendepende prijuĝi nur la finan rezulton. Mi povas agi nur kiel duono el tia ideala teamo, do mia tasko finiĝas ĉi tie.
Mi tutkore rekomendas tiun libron al ĉiuj poeziamantoj, sen ajna aĝlimo.

Luiza Carol

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.