La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ŝvejk
Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito

  • Auteur: Jaroslav Hašek
  • Traducteur: V. Váňa
  • Langue originale: Ĉeĥa
  • Collaborateur: Ilustraĵoj: Josef Lada
  • Type: romans
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €39.90
  • Année de publication: 2004
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: "Tiu ĉi silentema, modesta ĉifonulo vere estas tiu malnova, heroa, kuraĝa kaj brava soldato Ŝvejk, kiu en la iama Aŭstri-Hungario estis en la buŝo de ĉiuj civitanoj de la reĝlando Bohemio kaj kies gloro ne estingiĝos eĉ en la respubliko".
  • Pages: 711
  • Hauteur: 210 mm
  • ISBN: 8085853760
  • Notes: Serio Oriento-Okcidento n-ro 38.
  • Critique:
    • De Stefan MacGill: Ruzo en rifuzo
    • De Sten Johansson: La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco
    • De Rob (Nederlando): Spirita Revolucio en la Koro de Eŭropo de P. Pitter - La aventuroj de la brava soldato Svejk dum la mondmilito de J. Haŝek
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ruzo en rifuzo


2006/02, p. 24

Al la serio Oriento-Okcidento de UEA aldoniĝas ĉi tiu bele bindita kaj eldonita libro. La jam abunde tradukita verko aperas nun komplete en Esperanto. Hašek mem travivis la unuan mondmiliton, en kiu mortis 15 milionoj da personoj, inkluzive de miliono da soldatoj el la aŭstra-hungara armeo. Lia reago estis ĉi tiu libro, verkita en 1921-1922, sed li mortis en 1923, fininte nur kvar el la ses planitaj partoj.

La heroo, kvankam laŭte proklaminta deziron lojale batali por la imperiestro, renkontas serion da malliberejoj, malsanulejoj kaj internigejoj, vidas homojn, kiuj ne povas aŭ ne volas batali, kaj diversajn absurdajn vizaĝojn de la milita maŝinaro kaj devas iel defendi sian identecon. La verko tiom penetris en la ĉeĥan konscion, ke ekzistas la verbo švejkovat kun la signifo „per ruzo travivi”. Kvankam plejparte rakonta kaj intim-scena, fojfoje la verko levas sin al pli alta rigardo, kiel fine de unu el la komencaj ĉapitroj: „Kaj ie en la foraj malproksimoj de la historio, ŝvebas al Eŭropo la fakto, ke la morgaŭo detruos ankaŭ la planojn de la nuntempo.”

Hašek pioniris novan verkstilon, analogan al tiu de la tiutempaj dadaismaj pentristoj. Iuj opinias, ke tiu rekta, senornama stilo estis komenco de tradicio, sekvata poste de Hemingway, Fitzgerald, Faulkner kaj aliaj. Aserteblas, ke ĉi tiu estas pionira kontraŭ-milita romano. La aŭtoro de la difina tiuspeca romano pri la dua mondmilito Joseph [jozef] Heller mem legis la libron Švejk kaj konfesis, ke sen tiu sperto lia romano Kaptilo 22 neniam estus verkita.

Mi ne povas kompari la tradukon kun la ĉeĥa originalo, sed ĝi bone legiĝas kaj klare transdonas sentojn de ironio kaj satiro. Ĝi rajtas teni sian kapon alte, kompare kun fragmentoj el diversaj tradukoj al la angla. Gratas nur la kelkfoje ripetita „ke mi igos vin malliberigi” – ĉu eraro, ĉu klopodo redoni ĉeĥan misparolturnon?

La reagoj de Švejk ridigas pro la ŝajna manko de logika ligo inter burokrataj demandoj kaj liaj respondoj. Mezurilo de traduk-kvalito estas, kiom traduko lasas al vi konkludi, ke Švejk estas efektive stulta aŭ ke li ruze ŝajnigas/uzas tiun stultecon kiel traviv-teknikon. La esperanta traduko konvene starigas la demandon, sed lasas ĝin malferma. Ankoraŭ plia literatura klasikaĵo nun havebla nialingve.

Stefan MacGill

La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco


2005
Jam kiel adoleskulo mi konatiĝis kun Ŝvejk, kaj dum la paso de jardekoj mi plurfoje relegis la romanon de Hašek. Ĝi estas verko per kiu eblas konsoli sin, se la mondo ŝajnas eĉ pli freneza ol kutime. Laŭ mi, ĉi tiu romano estas funde tre optimisma verko. Tio eble povas ŝajni memkontraŭdiro. Kiel povas esprimi optimismon verko pri la senlima idioteco kaj senhomeco de milito, burokratio, hierarkio, socia aroganteco kaj prestiĝo?

La klarigo sendube troviĝas en tio, ke la persono Ŝvejk restas homo netuŝita de ĉiuj frenezaĵoj ĉirkaŭ li. Li kvazaŭ turnas al ili la postaĵon kaj restas homo. Ne pli bona ol aliaj, nur pli homa.

Ofte en romanoj kun unu protagonisto oni ekkonas la pensojn, sentojn, motivojn kaj intencojn de tiu. Ĉe Ŝvejk ne estas tiel. Male, jen kaj jen ni ekscias la pensojn kaj intencojn de flankaj figuroj. Sed Ŝvejkon ni konas nur de ekstere, per liaj agoj kaj diroj, per la situacioj en kiujn li senĉese faladas, per liaj senfinaj kaj sennombraj anekdotoj. Ĝuste en tio kaŝiĝas la sekreto de Hašek. Se li donus al ni ankaŭ la internon, la animon de sia figuro, tiu ne iĝus same fascina kaj senmorta. Nun ni, la legantoj, devas mem interpreti kaj diveni, koncepti la personecon de Ŝvejk. Ĉu li estas – laŭ siaj propraj vortoj – oficiala idioto? Ĉu li estas ruzulo, kiu nur ŝajnigas naivon? Ne eblas scii. Ĝuste pro tio li vivos plu.

Mi iam vizitis lian bierejon ”Ĉe la kaliko” en Prago kaj konstatis, ke eblas aĉeti Ŝvejkon en formo de bierkruĉo, ŝlosilingo ktp. Sed eĉ tiaj atencoj ne influas lin. Eĉ male ili iĝas kvazaŭ nova ĉapitro pri idiotaĵoj de nia epoko.

La romano de Hašek estas
satiro pri la militarismo de la kaduka Aŭstri-Hungaria monarkio en la unua mondmilito. Sed ĝia grandeco troviĝas en la fakto, ke ĝi senmaskigas ĉiun militarismon, ĉiun naciismon, ĉiun ideologion kiu volas fari el la homoj rimedon por io. La naiveco aŭ ruzeco de Ŝvejk ĉefe rolas por montri socion, kiu idiotigas normalajn kondutojn kaj normaligas idiotecon.

La romano komenciĝas en Prago je la militkomenco, kaj ni sekvas la ege kurban vojon de Ŝvejk en soldatservon, dum epizodoj ”en la ariero”, survoje al la fronto en Galicio, kaj en la tuja proksimo de tiu fronto. La aŭtoro mortis apenaŭ kvardekjara en 1923, antaŭ ol fini sian verkon, sed lia intenco estis, ke Ŝvejk travivu la militon kaj revenu al sia hejmurbo kaj ĝiaj bierejoj. Laŭ sia vojo Ŝvejk spertas amason da incidentoj, ĉar ”jam de mia naskiĝo mi havas tian misŝancon. Ĉiam mi volas ion korekti, fari bone, kaj neniam rezultas el tio io alia ol malagrablaĵo por mi kaj la ĉirkaŭuloj.” (p. 166)  Tiel li klarigas al sia estro, ĉefleŭtenanto Lukaš, ke ties kato mortigis kanarion, kiam Ŝvejk volis konatigi la du bestojn.

Efektive ne nur Ŝvejk mem eterniĝas per la rakonto. Gravuriĝas en la memoron ankaŭ pluraj el la personoj ĉirkaŭ li. Kelkaj el ili estas unudimensiaj ŝablonfiguroj, sed pluraj – kiel la menciita Lukaš – estas homoj kun individueco kaj nuancoj, kvankam la stilo ja estas burleska, ne realisma.

Esperantistoj ofte asertas,
ke tradukoj en Esperanton estas pli bonaj ol nacilingvaj tradukoj, ĉar oni tradukas el sia gepatra lingvo. Estas vero, ke per tio rezultas malpli da stultaj miskomprenoj pri aferoj en la originalo. Sed tre grava postulo al tradukanto – eble la plej grava – estas mastri la cellingvon kaj krei en tiu tekston naturan, altkvalitan, kiu peras tion, kion la aŭtoro esprimis en la originalo. Tro multaj Esperantaj tradukoj ne plenumas tiun postulon.

Troviĝas tri ĉefaj kaŭzoj de tiu manko. Unue: la Esperantaj tradukistoj tradukas al fremda lingvo, kiun kelkaj el ili regas nur meze bone. Due: kelkaj el ili tradukas ne en la lingvon de la legantoj, sed en sian favoratan variaĵon de Esperanto. Trie: ili estas amatoroj, kaj kelkaj el ili suferas de granda miskompreno pri la naturo de beletra tradukado. Tiu miskompreno konsistas el tradukado de vortoj. Tro multaj Esperantaj tradukoj averias pro tio, ke oni klopodis ”fidele” traduki vortojn anstataŭ ideojn, des pli ĉar tiuj vortoj en la gepatra lingvo katenas la Esperantan pensadon de la tradukanto.

Jam en 1934 aperis la dek unuaj ĉapitroj de Ŝvejk en Esperanta traduko de Jozefo Ŝtadler. Ties stilo nature estas iom malpli moderna ol tiu de Váňa, eventuale iomete pli nacilingve influita, ekzemple koncerne vortordon. Ĝi tamen flue legeblas, almenaŭ se juĝi laŭ tiu deko da paĝoj, kiujn mi komparis.

Vladimír Váňa vere faris admirindan laboron tradukante komplete la ampleksan verkon de Hašek. Mi tamen sentas certan ambiguon je la legado. Pliparte la stilo estas plaĉa, la lingvaĵo natura kaj la teksto legiĝas flue kaj senĝene. Sed troviĝas multaj detaloj, kiuj ŝajnas strangetaj kaj iom stumbligas min dum la legado. Kredeble pluraj el ili estas kaŭzitaj de tro forta influo de la ĉeĥa originala lingvaĵo.

Komparante la version de Váňa kun la sveda traduko, mi trovis grandajn diferencojn. Unue, la sveda traduko baziĝas sur versio, kie mankas multaj epizodoj kun ampleksoj de unu-du alineoj ĝis pluraj paĝoj. Ankaŭ kelkaj diferencoj ne povas esti kaŭzitaj de tradukaj misoj, sed de problemoj interpreti la manuskripton. Ekz. Esperante ”regiono apud Sázava” (p. 128) estas svede ”pejzaĝo en Saharo”, ”fritbulkoj” (p. 194) estas ”ĉevalinoj” kaj ”mamoj de diboĉkaduka ĉiesulino” (p. 310) estas ”lacegaj pleŭronektoj”! En aliaj kazoj tamen ŝajnas, ke kie Váňa volis traduki detale kaj laŭvorte, la sveda versio pli emas eviti malfacilaĵojn per ia ĝenerala kaj flue legebla solvo.

Krom kie temas pri evidentaj miskomprenoj, mi persone preferas la stilon de la sveda traduko. Ekz. kie ĉe Váňa oni legas ”feldkurato” la sveda vorto respondas al Esperanta ”militpastro”, ĉe ”sabeliko” (p. 96) oni trovas svede simple ”brasiko”, ĉe ”ondatro” (p. 313) aperas ”rato” kaj ĉe ”kanimuro” (p. 650) proksimume ”etulino”. La esprimo ”Malgranda, mava, banko hejmen” (p. 152), preskaŭ nekomprenebla al mi, en la sveda traduko estas ”prenu malaltvaloran karton”. Ĉe Váňa oni pafas per ”haregoj” (p. 259), dum svede temas pri normalaj ”plumberoj”. En multaj lokoj, kie la frazoj de Váňa ŝajnis al mi enigmaj, mi trovis glatan esprimon en la sveda. Ofte tiun glatecon oni pagas per malplia precizeco, sed tion mi emas akcepti, almenaŭ en multaj okazoj.

Legante la tradukon de Váňa mi notis nur jen kaj jen, kiam io ĝenis mian fluan legadon, tamen fininte la romanon mi havis jam pli ol centon da notoj. Mi ne prezentos tedan listegon, sed mencios ekzemplojn pri tipaj aferoj, kiuj ripetiĝas.

1. La parola lingvaĵo de Ŝvejk kaj aliaj plenas de aldonaj tia, tio, tiu ktp. Ili ja donas parolan karakteron al la stilo, tamen mi iom tediĝis. Kaj iufoje ŝajnas, kvazaŭ Váňa forgesis, ke Esperanto posedas ankaŭ la vorteton ”la”. Ni faris tion nian kaj pri tio cetera ni havis nenian zorgon. Tie estis tio tute facila. (p. 364). Kaj mi ricevis pro tio tian katenpunon, ĝojo tion vidi. (p. 402). Vi konas min eble de tiu bona flanko, sed kiam vi ekkonos min de tiu malbona flanko! (p. 490).

2. Anstataŭ kutima, normale uzata Esperanta vorto, Váňa trovis, konstruis aŭ inventis ion nekutiman aŭ strangan, supozeble por esti ”fidela” al iu ĉeĥa vorto. Jen kelkaj ekzemploj: ”opodeldoko” (p. 11, = io simila al linimento), ”perkelto” (p. 30, = gulaŝo), ofte aperanta ”feldkurato” (= militpastro), aro da aliaj vortoj kun ”feld-” (= milit-), ”apuntato” (p. 243, 278, = proksimume subkaporalo), ”malvirtigaĉi” (p. 568, = delogi), ”alkreskaĵo” (p, 359, 682, eble = superfluo, aldonaĵo), ”ultrakolego” (p. 673).

3. Li uzas vortojn kaj esprimojn erare aŭ nekutime. ”Viraro” (= simplaj soldatoj), ”estis ĉemane al” (p. 93, = estis helpanto de), ”alfalas” (p. 119, = okazas), ”la vojo [...] ne orfiĝis” (p. 253, = ne iĝis senhoma), ”fari lian akompananton” (p. 268, = akompani lin), ”inĝenierino” (p. 287, = inĝenieredzino), ”fine vi iras” (p. 334, = venas), ”abundas” (p. 335, = troas), ”konfiski” (p. 351, = cenzuri), ”plena da” (p. 358, = plena je), ”bontrovo” (p. 406, 607, = prijuĝo), ”lerni sin” (p. 443, = lerni), ”malodori” (p. 465, = fetori), ”kumino” (p. 555, = karvio), ”kaŭcio” (p. 609, = doto), ”staturo” (p. 625, = figuro),  ”kontinue” (p. 680, = kohere), ”mieno” (p. 681, = aspekto).

4. Kiel aliaj ĉeĥaj verkistoj li iom strange uzas infinitivojn: ”Havi ĉi tie...” (p. 323, = se ni havus ĉi tie...). ”Tiu – kaj scii, kio estas ’kepo’?” (p. 533). ”Malgranda aŭ mava ne kaj ne veni” (p. 152).

5. Kie aperas bibliaj citaĵoj kaj aludoj, Váňa ne elserĉis ilin en la Esperanta Biblio, sed tradukis la ĉeĥan version (p. 529 k.a.). Same, kie aperas proverboj, li ofte ne uzis Zamenhofan proverbon aŭ alian konatan esprimon, sed simple tradukis la ĉeĥan: ”teni la langon malantaŭ la dentoj” (p. 70, = teni sian langon en la buŝo), ”kiun atendas pendumilo, tiu ne dronos” (p. 340, = pendonto ne dronos), ”hom’ ion aranĝas, Dio tion ŝanĝas” (p. 340, = homo proponas, Dio disponas).

6. Aliajn idiomaĵojn ĉeĥajn li ŝajne tradukis laŭvorte, ne zorgante ĉu eblas kompreni ilin: ”ne lasu pendigi ion de iu al sia nazo” (p. 616, = ne lasu trompi sin), ”kuŝis en la stomako de la majoro” (p. 661, eble = ĝenis, tedis, staris al li en la gorĝo), ”vi suĉas mian sangon” (p. 668, eble = vi incitas min).

7. Diversaj alispecaj fuŝoj:
akuzativo post ”al” (p. 67, 553), ”kio signifas” (p. 138, = kion signifas), ”subskribita” (p. 198, = subskribinta), ”komencas neĝoblovado” (p. 260, = komenciĝas...), ”neniu neniam” (p. 527, = neniu iam), ”ĉirkaŭigita” (p. 552, 553, = ĉirkaŭata).

Nu, mi petas pardonon, ĉar pro la diverseco de malglataĵoj mi tamen produktis listegon...  Malgraŭ tiuj plendoj, mi do ripetu, ke pliparte la lingvo tamen fluas nature kaj ebligas ĝuan legadon de la sepcent paĝoj. La dialogoj, el kio konsistas granda parto de la verko, plej ofte estas viglaj kaj naturaj. La nerezistebla ĉarmo de la plumpa, ŝajne naiva soldato Ŝvejk aperas tre klare ankaŭ en la Esperanta versio de Váňa, kaj same elstaras la idioteco de socia sistemo, kiu idiotigas siajn civitanojn. Al nekonantoj de Ŝvejk mi proponas uzi la jenan okazon por konatiĝi kun li en ĉi tiu internacia vesto. Liaj konantoj jam scias, kiel ĉefleŭtenanto Lukaš, ke ne facilas disiĝi de li...

Sten Johansson

Spirita Revolucio en la Koro de Eŭropo de P. Pitter - La aventuroj de la brava soldato Svejk dum la mondmilito de J. Haŝek


Januaro 2019
Precipe en la unua libro imponas la heroa agado kaj nobla pensado de la 8 ĉapitre titolitaj ĉefroluloj de la kultura, reformacia historio de Ĉeĥio. Tamen en la ĉapitroj ni legas ankaŭ pri aliaj gravuloj, kiel ekz. Adalberto. Mi ja konis Jan Hus kaj Komenion, sed ne memoris Petr Chelĉicki (fakte kun fina ipsilono). Jam la unua Princo Vaclav elstaris pro religia nemilitemo, sed lin murdis la frato Boleslav. Ankaŭ aliaj pereis: Jan Hus, Hieronimo la Praga (ambaŭ brulŝtipare), sed la talenta predikisto-sociaktiva Miliĉ, samkiel Komenio, spertis naturan morton. Kiom da malfeliĉoj ili spertis, apenaŭ eblas imagi: Komenio eĉ plurfoje perdis ĉion, inkluzive de la familio kaj verkoj. Ni ja konas liajn "Via Lucis" kaj "Orbis Pictus". Nun mi legis pri la helpo de la komercisto de Geer kaj poste lia filo en Amsterdamo.
Sed interesas ankaŭ la aldono de la eldonisto Petr Chrdle pri la vivo de la aŭtoro Pitter, kiu fondis hejmon por orfoj judaj kaj germanaj kaj nomis ĝin laŭ Miliĉ.
Pri la lingvaĵo: Apenaŭ preseraroj, sed utilus, ke neslavlingvanoj korektu tiajn gravajn verkojn, se nur pro la malfacilaĵoj uzi la artikolon. Ĉiel ajn, mi vere ĝuis la legadon kaj forte rekomendas la verkojn.

Rob (Nederlando)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.