La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Transe

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Publikigita ĉe
Vereco, distro, stilo. 1981.
[...] temas pri virino en usono kaj viro en Francujo, kiuj sonĝas ĉiunokte, ke ĉiu el ili estas la alia (je tiu epoko ili ne konas unu la alian). Ili tiel intermiksiĝas, ke stariĝas la demando: kiu estas la reala persono kaj kiu estas la sonĝo? Tiu stranga situacio jam daŭris al ili la tutan vivon, kaj psikoanalizo ne povas solvi la dilemon. La situacio pelas ilin ĝis tio, ke ili peresplore konfirmas la ekziston unu de la alia, kaj fine ili decidiĝas al renkontiĝo. Kiu el ili vere ekzistas – aŭ ĉu ambaŭ, aŭ ĉu neniu el ambaŭ? Ilia ekiro unu al la alia ŝaltas la kulminon de la intrigo...

Tion mi ne volas riveli. Sed tia "neklarigebla", ŝajne preternatura mistero aŭ enigmo estas alia vigla speco de distra romano, kaj povas tre kateni la atenton de la legantoj.

William Auld

Ĝue kapturna fluo

Ĉi tiu dua verko de Lorjak havas intrigon, kiun eblus nomi la plej "lorjaka" el ĉiuj liaj verkoj. Pariza skulptisto ĉiufoje dormante sonĝas, ke li estas benzinvendistino en San-Francisko. Kaj tiu virino reciproke sonĝas lin. Ambaŭ vekite memoras ĉion el siaj sonĝoj, do ekdormante kaj vekiĝante ili interŝanĝas personecon. Eble pli ĝuste estus diri, ke unu homa animo dividas sian vivon inter du personecoj. Ĉiufoje, kiam unu vekiĝas, la alia nepre endormiĝas.

Sed tio estas nur la framo! Ambaŭ personoj, la franca Serafen kaj la usona Barbara, en siaj vivoj implikiĝas en kirlaĵojn el dramaj kaj implikaj eventoj. Ili iĝas ostaĝoj de krimuloj diversspecaj, sed feliĉe saviĝas. Ili enamiĝas, sed suferas pro amimplikoj, ĵaluzo, rivaloj, trompoj el la plej fantaziaj specoj. Krome ili cerbumas pri la eventuala realeco de sia dua personeco dumdorma, kaj eĉ klopodas por esplori, ĉu tiu alia memo vere ekzistas trans la terglobo. Ili eĉ hezitas, ĉu ili mem reale ekzistas.

Kompreneble oni povus interŝovi ĝenajn demandojn pri kelkaj logikaj sekvoj de tiu intrigo. Ekzemple la aranĝo ja signifas, ke la duopo devas dormi averaĝe dek du horojn en ĉiu tagnokto, kio devus malfaciligi ilian socian (kaj aman) vivon.

Tamen, oni prefere rezignu tiajn pedantajn protestojn, ĉar en ĉi verko Lorjak aperas en sia plej bona humoro. La intrigo, kvankam teorie komplikega, fluas antaŭen ŝajne tute senĝene, kaj oni simple lasu la fikstenon kaj akceptu drivi kun ĝi, ĝuante la rapidecon kaj la kapturnajn ĝirojn. Farante tion, oni renkontas dentiston kun tre inĝenia metodo por atingi aminduman rendevuon, ŝajne - sed nur ŝajne - virtan studentinon pri seksologio, artistojn, vojaĝemajn nudmodelinojn, mallertajn rabistojn, pseŭdoedzinon kaj pseŭdovirinon, bizarajn psikoterapiistojn kaj tiel plu senfine. Ĉiu nova turniĝo estas neatendita, tamen ŝajnas logika, kvankam oni eble aldonu: lorjake logika.

Efektive oni retrovas ankaŭ en unu loko mildan sed trafan (mem)ironion pri la Esperantomovado, kie "dancisto deĵoras, kie necesus kalkulisto. La pedagogia servo estas regata de filmisto. Kaj inverse." (p. 118)

La intrigo ĉi tie do atingas kulminon en la speco aparta de Lorjak, kaj ankaŭ lian stilon oni facile rekonas.

Lia emocio estis despli danĝera por la geoficistoj kiujn li celis, fingre ĉe la pafrisorto, frontajn al li trans la giĉetoj. Kun la manoj super la kapo, ili povis ĉion timi, notinde ke ili mallevu ilin pro laceco, kaj elklikigu katastrofon. Regis silento. Prema. (p. 34)

Do, ĝuantoj de la Lorjaka lingva sprito ne bedaŭros legadon de Transe. Tamen ŝajnas al mi, ke ĉi-libre li ankoraŭ ne disvolvis maksimuman artilerion el siaj konataj kaj famaj lingvaj spritaĵoj, kiujn oni trovas en sekvaj libroj. Aliflanke, kvankam ja troveblas sufiĉe klara franca nuanco ĉe la stilo kaj lingvaĵo, veraj francismoj ne oftas. Ankaŭ veraj neologismoj estas malmultaj. Eblus mencii atorneo (= jura reprezentanto, p. 32) kaj holdupo (= armita rabo, p. 144).

Sten Johansson

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.