La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ukrainaj kantoj en Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Espero el Ukrainio


2005. №5 (127)

Espero el Ukrainio estas Ukrainia Esperanto-koruso, organizata interalie de Mikaelo Lineckij. La ensemblo surbendigis fine de 2004 sian unuan diskon Ukrainaj kantoj en Esperanto.

Popolkantoj estas la plej granda spirita valoraĵo de la ukraina popolo. Ili montras la vivon de la popolo, ĝiajn revojn, ĉiutagaĵojn, historiajn eventojn…

En tiu ĉi disko estas prezentitaj ukrainaj popolkantoj, kiuj venis precipe el la okcidenta parto de Ukrainio. Iniciatis kaj preparis la diskon Miĥail Lineckij.

La realigo estas manfarita; ĝi proponas originalan prezenton en Esperanto kaj en la ukraina. En la kantaro estas prezentitaj tri variaĵoj de la teksto: en Esperanto, en la ukraina, kaj en la ukraina laŭ la Esperanta ortografio kun indikitaj akcentoj.

Troviĝas literaj indikiloj de la akompan-akordoj. Eblos do kunkanti ĥore kaj kunvivi la ĉarmon de ĉi tiuj kantoj, kies diversaj temoj, ŝercaj kantoj kun vigla kaj bonkora popola humuro, aŭ historiaj kantoj de la 16a-17a jarcentoj, respegulantaj batalojn de la kozakoj kontraŭ la malamikoj.

Tiu ĉi disko estas manfabrikita de la artistoj mem kaj montras ke per minimuma teknika materialo kaj volo eblas krei interesajn muzikprojektojn. Jen laŭdinda kaj subteninda iniciato.

La disko haveblas pere de la kutimaj libroservoj kaj ĉe vinilkosmo.com. Pliajn informojn pri la disko kaj aliaj projektoj vi povos trovi rete ĉe espero.kiev.ua/

Flo Martorell

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.