La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kiel Vaglumo

  • Auteur: Willem Elsschot
  • Traducteur: Bert Boon
  • Langue originale: nederlanda
  • Type: novelo, FEL
  • Disponibilité: En stock, Occasion
  • Prix: €10.00, 2 Occasion €1.10
  • Année de publication: 2010
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: 50 jarojn post la morto de Willem Elsschot, unu el la plej famaj flandraj verkistoj de la pasinta jarcento, Flandra Esperanto-Ligo eldonis la verkon "Kiel Vaglumo" (Het dwaallicht) en traduko de Bert Boon.
    "Kiel Vaglumo" estas aspekte maldika libro 56-paĝa, sed enhave ĝi estas novelo plurtavola ... La tavoloj sin kaŝas, ĝis la leganto atingas iun tavoloŝlosilon, kiun li nur per tre atenta legado malkovros.
  • Pages: 56
  • Largeur: 135 mm
  • Hauteur: 205 mm
  • Poids: 77 g
  • ISBN: 978-90-77066-45-4
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Vagadoj urbaj kaj mensaj


2011/04, p. 21

Eble vi legas ĉi tiun recenzon pri la novelo „Kiel vaglumo” de Willem Elsschot, ĉar vi vidis atentokaptan anoncon en la decembra numero de MONATO. La anonco promesas plurtavolan legaĵon, kiun oni povas malĉifri diversmaniere. Kiel ni rakontu pri ĝi, ne rompante la enigmon?

La leganton, tenantan la libron en la manoj, atendas nova elprovo: li trovas sufiĉe detalan enkondukon de Eric Rinckhout en la nederlanda lingvo kaj en Esperanto. Ĉu legi ĝin antaŭ la novelo kaj tuj ekkoni ĉefajn turnojn aŭ prokrasti la sugestojn ĝis la fino de la legado? Krom diversaj klarigoj, la enkonduko donas utilan informon pri la aŭtoro, fama flandra verkisto, kies vera nomo estas Alfons de Ridder (1882-1960).

Ni ne konsilas la libron al tiuj, kiuj ŝatas klaran rakontaĵon, aventurojn, ĝojan atmosferon. La novelo legiĝas malfacile pluraspekte: lingve, komprene, humore. Tamen ĝi havas multajn aludojn, vekas pensojn, faras demandojn kaj devigas serĉi respondojn.

La novelo mem estas tre mallonga, nur 35 paĝoj, kaj la historio estas tre simpla. Unu pluvan malserenan vesperon triopo de brunhaŭtaj maristoj akompanataj de loka loĝanto Laarmans, serĉas en Antverpeno unu virinon laŭ la adreso sur cigaredskatolo. Estas tre malmulte da aliaj agantoj, sed multe da pensoj, komparoj, rememoroj, revoj, provoj kompreni sin mem kaj siajn zorgatojn fare de Laarmans. La renkonto kun orientuloj pensigas lin pri familia vivo, pri amataj virinoj, pri rilatoj inter homoj, pri religioj kaj soci-aranĝo, ĉu aferoj estas realaj aŭ imagaj, ĉu ili estas gravaj aŭ ne.

La maldika libreto invitas al serioza pensado pri amo, vivo, socio. Pretaj sekvi mensajn vagadojn de la protagonisto legu „Kiel vaglumo”.

Anna kaj Mati Pentus

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.