La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Varma Mezepoko
Sagao en unu prologo, tri aktoj kaj unu epilogo.

  • Auteur: Serĝo Sir'
  • Collaborateur: Michel Duc Goninaz
  • Type: B.D., erotisme, œuvre originale, romans
  • Disponibilité: Non en stock
  • Prix: ±€13.50
  • Année de publication: 2014
  • Forme: libro glubindita
  • Description: Unu el la allogaĵoj de la bildorakontoj estas, kiel sciate, la renkonto de la samaj herooj en diversaj aventuroj. Ekde la momento — antaŭ dekdu jaroj ! — kiam ni forlasis sur la lasta paĝo de la samtempe faka kaj populara Kompendio pri blazonoj de Serge Sire lian sennoman, sed memorindan princinon, ni sopiris la konsekvencon de ŝia renkonto, cele al geedziĝo, kun la kavaliro, kiun ŝi elektis pro lia aluda blazono kun baŭmanta klabo. Ni ekscias nun, ke, se la elekto finiĝas mise por li, ĝi lasas al ŝi liberan vojon por aliaj aventuroj. Ni ekscios eĉ, ke anstataŭ elekti la blazonon — simbolon de ĉiuj flagoj, proklamoj kaj manifestoj — preferindas selekti la fianĉojn per adekvata provo, t.e. doni prioritaton al konkretaĵoj super platonecaj idealaĵoj, al agoj super babilaĵoj.
    Mezepoko plenas je antaŭjuĝoj en la menso de multaj niaj samtempuloj. Tial estus maljuste kulpigi nian aŭtoron pro la uzo de tiutemaj kliŝoj: la konkeritaj kastelo kaj kastelestrino, la antifika zono, la galanta trobadoro, la amoremaj servistino kaj paŝtistineto, la amorhelpema paĝio, la sindona — ha, tro sindona — guvernistino… La pritrakto de tiuj kliŝoj, tiu farso far Sir’ estas certe pli ĝojiga, ol alispecaj gurdaĵoj pri tiu epoko, eĉ se lia pritrakto estas probable tro optimisma. Sed ĉar — kiel scias la legantoj de La KancerKliniko — ankaŭ mi estas nekuracebla optimisto, mi volas kredi, ke tiu verko meritos panegiran recenzon en la revuo Femina. Se la redaktor(in)oj de tiu publikaĵo estas iom inteligentaj — pri kio bedaŭrinde dubas iuj paŭtemaj grumbluloj —, ili certe aplaŭdos la iniciatemon kaj la liberemon ne nur de la princino, sed de ĉiuj virinoj rolantaj en tiu malfrida, sed eble utopia lando, en kiu neniu homo estas «seksa objekto», ĉar ĉiuj estas erotikaj subjektoj. Gratulon, kompreneble, meritas la Eldonfako de SAT pro la diskonigo de tiu nova, ĝuinda aspekto de la tro ofte kalumniata Mezepoko.
    Michel DUC GONINAZ
  • Pages: 60
  • Largeur: 210 mm
  • Hauteur: 297 mm
  • Poids: 246 g
  • ISBN: 978-2-918053-12-5
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La tuta mondo estas (ob)scenejo ...


2016/07, p. 26

Kiam mi ricevis retmesaĝon, ke MONATO serĉas recenzonton por serio el tri bildrakontaj albumoj, mi volonte kandidatiĝis kaj kun ega senpacienco atendis la librojn. Ja en kelkaj retejoj mi legis laŭdojn pri majstraj plenkoloraj bildoj, bonega lingvaĵo, perfekta poligrafia formo ktp. Kaj mi senantaŭjuĝe pretis kunbedaŭri, ke la bildstrioj de Serĝo Sir' estas malpli konataj en Esperantujo ol ili meritus ...

Evidentiĝis, ke estis nenio malvera en tiuj laŭdoj – la formo de la albumoj eĉ superis miajn esperojn. Bedaŭrinde, ĉiuj laŭdantoj iel forgesis mencii la veron pri la enhavo. Nome, ke temas pri pornografio!

Pornografio estas: Senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj aŭ per teksto (laŭ Reta Vortaro) aŭ Reprezentado de homa seksumado kun la celo estigi seksajn stimulojn (laŭ Vikipedio).

Rimarku, ke nun mi tute ne celas polemiki, ĉu pornografio estas io bona, utila, valora, laŭleĝa ktp. Mi nur postulas, ke oni vendu pornografiaĵojn kun la ĝusta varŝildo!

Miaopinie pornografio povus interesi ĉefe tiujn, kiuj ne jam rajtas aŭ ne plu kapablas amori, do ili bezonas ion anstataŭe. Se konsideri la fakton, ke en la Esperanto-movado estas neproporcie multaj junuloj kaj maljunuloj, certe estas sufiĉe da potencialaj klientoj por la pornografiaĵoj de Serĝo Sir'. Sed bonvolu ne erarigi, ke temas pri erotiko! Certe estas multaj manieroj difini la diferencon inter ambaŭ. Mi dirus jene: Erotiko kiel spicaĵo vekas seksan apetiton, pornografio kiel ĉefa plado iomete vomigas.

Fine mi provu klarigi kiel la Siroza literaturo diferencas de la serioza literaturo, nu, ekzemple kial Serĝo Sir' ne estas Ŝekspir':

Ĉe Ŝekspir' la tuta mondo estas scenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj ludantoj, dum por Serĝo Sir' la tuta mondo estas obscenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj amorantoj. La arto de Ŝekspir' ekscitas la cerbon kaj koron, kaj la arto de Serĝo Sir' ekscitas korpopartojn, kiuj troviĝas en pli malsupraj etaĝoj de la homo.

La verkaro de Ŝekspir' malfermas horizontojn, kaj la verkaro de Serĝo Sir' povas malkaŝi maksimume punkton, G-punkton aŭ ruĝan punkton kun la ciferoj 18 sur televida ekrano.

Tial Ŝekspir' estas literatura reĝo, kaj Serĝo Sir' – simpla porno-grafo.

Mariana Evlogieva

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.