La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La vivo de orkestromuzikisto
La arĉinstrumentoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Violone: Tute libera, kiel birdo aera


2019/01, p. 24

En siaj du antaŭaj, tre kortuŝaj, membiografiaj rakontlibroj Eddy Raats pli ol unu fojon aludas sian violonamon. Tute klare la violono estis por la „farbita birdo” anima eskapo en la liberecon, for de ĉiu mizero kaj sufero. Nun li verkis broŝureton pri sia amatino. Krom enkonduko en la teknikon de la instrumento kaj en ĝian naturan vivmedion, la orkestron, li liveras aron da eĉ en PIV ne ĉiam facile troveblaj terminoj de la muzika faklingvo.

Gajaj anekdotoj el la vera vivo de orkestromuzikisto sukigas la tekston. Kiu interesiĝas pri iu arĉinstrumento, trovos multe da interesaj sciindaĵoj en la verketo. La libreto estas citinda, precipe ĉar ne abundas tiaj fakrilataj tekstoj en nia libraro.

Bedaŭrinde, la aŭtoro lasis elflugi la birdeton iom tro frue, iom malzorge! La aŭtoro certigis al mi, ke tre kapablaj kaj fidindaj helpantoj kontrolis la tekston, tamen ... estas klare al mi, ke ili ne legis la presprovaĵon, sed iun antaŭan version ... kaj ... inter la mano kaj la buŝo ofte disverŝiĝas la supo! Tial, ekzemple, tro ofte iu litero forfalis el vorto kaj ofte eksliniofina dividstreko iĝis kromstreketo en la fina teksto, kio ĝenas precipe, se ĝi gvidas al miskompreno, kiel „la la-borkomitato”. Nu, verŝajne, interesata leganto ne rimarkos tiajn makuletojn: per la mantelo de sia pasio la aŭtoro kovras ilin.

Petro Desmet'

La mirinda vivo de orkestra muzikisto


majo 2019
La objekto de tiu ĉi recenzo es­tas libro de Eddy Raats. Libro kiu mem ne havas titolon, sed konsistas el du titolitaj partoj: La vivo de orkes­tromuzikisto kaj La arĉinstrumentoj, kaj estis eldonita lastjare de Monda Asem­bleo Socia. Temas pri unu el la mal­multaj esperantlingvaj libroj pri mu­ziko kaj ĉirkaŭmuzikaj temoj, preci­pe se oni konsideras nur tiujn eldo­nitajn en la lastaj jaroj.
La unua parto de la libro pri­skri­bas la edukprocezon kaj la laboron de orkestra violonisto, kun pluraj anekdotoj el la vivo de la aŭtoro kaj lia ko­lego Jako, profesia violonisto. La aŭtoro, do, klarigas ekzemple la okci­dent­eŭropan sistemon de muzik­­ler­ne­joj kaj konservatorioj, kaj rakon­tas kiel aspektas preparado de muzik­peco por koncerto. Samokaze li mencias ĉiaspecajn obstaklojn, kiuj igas la muzi­kistan metion tiom unika kaj va­lora.
En la dua parto aperas sufiĉe am­pleksa priskribo de la arĉinstru­men­toj, t.e. violono, aldviolono, violonĉelo kaj kontrabaso. La aŭtoro prezentas mallonge iliajn historion, aspekton, ludeblojn kaj teknikajn problemojn. Pre­cipe en tiu ĉi parto troviĝas multaj muzikaj terminoj, lerte uzitaj por faci­le ilustri la konstruon de la instrumen­toj kaj ilian uzon en la muzika lite­raturo.
Estas kelkaj bonaj trajtoj de la lib­ro. Unue, ĝi simple flue legiĝas – la lingvo estas simpla, kaj la temo es­tas traktita tre leĝere, tiel ke eĉ (aŭ pre­cipe) nemuzikistoj povu ekscii pri la temo. Estas ĝenerala problemo ke pro­fe­siaj muzikistoj, kiuj ja pasigis sian tu­tan vivon en la muzika medio, havas problemon facile klarigi sian metion al neprofesiuloj. La aŭtoro, kiu mem estas progresinta amatorviolonisto (kiel no­mas lin lia edzino), sukcesas kapti la intereson de la leganto sen trakti la detalojn, kiuj estus tro tedaj por tia legaĵo. Do, en tiu kampo la libro tre bo­ne plenumas sian rolon.
Tamen mi havas multajn nega­tivajn rimarkojn pri la formo de la lib­ro. Ĝi estis eldonita de MAS, kiu mem agnoskas ke ĝi ne estas profesia eldonejo, do mi ne volas ĉi tie plendi pri la tipografiaj kaj kompostaj prob­lemoj (kiuj ja ĝenis min), sed plurajn erarojn kaj fuŝojn oni povintus facile eviti. Unue, la libro estas plena je mis­tajpaĵoj kaj signoj kiuj ne devus tie aperi – ekzemple foje aperas streko inter du silaboj de unu vorto, foje la komoj estas ruĝaj (verŝajne restaĵo post iu el la provlegoj), foje iu signo es­tas pro neniu senca kialo grasigita… Krome, la aline-divido estas stranga, kvazaŭ temus pri ne tro altkvalita per­sona blogo, ne pri libro. Same troas multobla uzo de krisigno, kaj tio kaŭzis ke mi sentis kvazaŭ iu krius al mi dum mi legis la libron. Fine, estu pruvo pri la malalta kvalito la fakto ke la libro eĉ ne havas sian propran titolon.
Mia kritiko temas ankaŭ pri la sti­lo de la libro. Jes ja, mi skribis ĉi-sup­re ke la libro bone legiĝas, sed foje mi havis la impreson ke la rakonto estis unue dirita parole, kaj nur poste surpaperigita. Tamen, la skriba formo postulas pli rafinitan lingvaĵon. Se ne, oni devas uzi ĝuste, kiel jam menciite, multajn aline-dividojn, krisignojn kaj retorikajn demandojn, sen vera kohera esprimo de la penso. Estas kvazaŭ la aŭtoro provus montri permane siajn pensojn, kiujn li ne kapablas esprimi pervorte. Lerta redaktoro sciintus pli­bonigi la stilon antaŭ la publikigo, sed bedaŭrinde tio ne okazis.
Resume, la ĉefa avantaĝo de la libro estas ke ĝia temo kaj la maniero en kiu ĝi estas traktita, estas unikaj inter la ĝisnuna esperantlingva verkaro. Ta­men mi tre bedaŭras ke la stilon kaj la eldonkvaliton mi opinias apenaŭ akcepteblaj. Espereble la aŭtoro insis­tos pri pli intensa redaktora laboro ĉe sia sekva verko aŭ reeldono de tiu ĉi.

Tobiasz Kubisiowski

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.