La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vere aŭ fantazie
Rakontaro en facila Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Riĉa libro por legontoj


1991-92
La verkisto Claude Piron, jam konata pro facillingvaj rakontoj kaj pro krimromanoj sub la nomo Johán Valano, difinis por si ĉi-foje malfacilan taskon, perfekte preskaŭ ne plenumeblan. Li elverkis aron de 44 rakontoj, kiuj samtempe amuzu kaj kuraĝigu, apenaŭ rimarkeble instruu legemajn komencantojn. La unua historieto uzas nur iujn el la 405 plej oftaj vortoj kaj ,,subvortoj” de Esperanto (kio signifas pli malpli la unuan nivelon de KONTAKTO); la vortaro de la lasta iom jam superas mil (ĉ. la dua nivelo de KONTAKTO). Piron uzadas sisteme pli kaj pli da vortoj, sed en unu rakonto li donas nur manplenon da novaj, kaj li ĉiam zorgas pli la necesa, memoriga ripetado.

Ĉu Piron povis samtempe bone priservi literaturon kaj instru-sciencon? Dancante en la katenoj de tio, kion li mem-nomas la ,,malbenita listo”, li – kompreneble – ne povis ĉiam plej alte arti, tamen li sukcesis resti interesa daŭre tra 200 paĝoj, eĉ por iu, kiu jam konis ĉiujn lernendajn vortojn de la kolekto. Je tiom streĉaj aŭ ĉarmaj rakontoj kiel ,,Serĉas leteran amikon” (4.), ,,limo havigas flugilojn” (9.) aŭ ,,Kiu timu kiun?” (25.), la leganto tute forgesas pri la limigiteco de la lingvaĵo. Alifoje, tamen, la malmulteco de vortoj igas la verkiston esprimi sin tro simple, memripete, sed tio ja estis neevitebla. Al kiu tio ne plaĉas, tiu mem provu ,,belfrazi” (Pirona vorto) per mil vortoj.

Piron instruas belan lingvaĵon, kiu bone eluzas kaŝiĝantajn eblojn. Solaj malplaĉaĵoj por mi estis la vortare akceptita, sed francece malkutima uzo de ,,bileto” kiel ,,letero” (p.146) kaj de ,,senco” kiel ,,direkto” (p.168), krom la konstanta uzo de aperi” por ,,ŝajni”. Enhave, li kunigas rakontojn el ĉiuj mondopartoj, enmetante ankaŭ iom da Esperanto-kulturo (eĉ KONTAKTO aperas sur la paĝoj 6 kaj 27).

Jam elprovita en kursoj, tre rekomendinda por eklegantoj (legontoj) en nia lingvo, Vere aŭ fantazie ne estis laŭmerite diskonigata en la gazetaro. Kun la permeso de l’ verkisto, KONTAKTO aperigos, de fojo al fojo, pecojn el la rakontaro (vidu jam ĉi-numere la eksterlibran Timiga maljuniĝo”).

István Ertl

Vere aŭ fantazie de Claude Piron


Novembro 2020
Vere aŭ fantazie estas 43 rakontoj. La verkisto havas la celon, ke la leganto tranirus al meza nivelo kun la scio de 400 signifhavaj vortopartoj al mil aŭ iom pli. La rakontoj temas pri tre diversaj medioj kaj kulturoj, ekzemple fabeloj, reskribitaj de la verkisto:
Kompreneble la temoj estas universalaj kaj la libro povus esti vojo progresi lingvoscio. Laŭ mi la libro estas vere facila kaj la rakontoj ne tre interesaj, pro tio ke la verkisto klare klopodas skribi en "simplajn frazojn".
Se oni kapablas legi normalajn librojn, tiu libro estas tre enuiga. (mi nur legis, ĉar mi pruntis ĝin !)

Pia (Danio)

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.