La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vismar

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kiam la besto elaĉetas la homon


n-ro 276

Se ne temus pri la verko de István Nemere, eble mi eĉ ne rimarkus la 192-paĝan romanon Vismar – jen kia povas esti efiko de antaŭjuĝoj! Laŭ la grafika vidpunkto, kiu ĉe mi ludas la plej gravan rolon kiam mi prenas en la manojn iun presitan produkton, la libro ne estas alloga. Simpla, broŝurita, tia kian oni malfacile foliumas ĉar ne estas kudre bindita. Nenie eĉ imago pri la verkista renomo, kiun ja Nemere havas en Esperantio jam dum jardekoj.

La titolpaĝo mornatone prezentas la kunfandaĵon de homa kaj hunda vizaĝoj, kaj tio jam implicas pri la enhavo. Dorskovrile mallonga noto klarigas, ke Vismar estas nejuna viro, kun tragika pasinto, solulo. Tra lia pasinteco la leganto ekplonĝas jam en la komenco de la legado: Vismar sonĝas pri ponto, kiu renversiĝis. El la rakonto ni ekscias, ke li estis konata inĝeniero, kiu projektis avangardan ponton. Dum la ponto estis konstruata, li gastlaboris en iu araba lando, akceptinte grandan kaj gravan konstruprojekton. Li gajnis monon en la araba mondo, sed en sia lando malbonfamon, ĉar la ponto renversiĝis kaj mortigis pasantojn. Sekvis tempo pasigita en karcero, disfalo de la familio kaj malfeliĉa maljuneco. Vismar translokiĝis el granda urbo al vilaĝo, kaj vivas ermite. Tamen, en li batalas du fortoj: unu kiu instigas lin eviti homojn, kaj la alia, kiu strebas al bonfaraj agoj. Unu el liaj bonfaraĵoj estas lia konstanta zorgo pri azilo por senhejmaj hundoj. Tie li renkontas grandkorpan hundon, kiun iu preskaŭ ĝismorte batis, kaj li entreprenas ĉion (per mono kaj agado), ke la povra hundo travivu. Tiel naskiĝis amikeco inter homo kaj besto, pri kiu vi, kara leganto devas mem certiĝi inter la kovriloj de la romano Vismar.

István Nemere ja estas tiom konata aŭtoro de Esperantio, ke ne necesas lin aparte prezenti. Li estas hungara profesia verkisto kaj tradukisto, kio parte klarigas lian enorman “verko-produktadon”. Dum la junaĝo, inter diversaj profesioj, li estis ankaŭ sekciisto en kadavrejo kaj flegisto en medicina urĝa helpo. El tiaj laborspertoj li certe ĉerpis ideojn kaj konojn por verki, kaj ankaŭ en Vismar rekoneblas medicinaj kaj flegistaj konoj, konado de bestoj kaj ilia konduto. Se ni analizus lian verkaron, ni konstatus, ke plejparte temas pri leĝeraj romanoj, sed la paletro de temoj varias de porinfanaĵoj, tra sciencfikciaĵoj ĝis krimromanoj. Pri kioma vorta produktado temas, bele bildigu la fakto, ke liaj eldonitaj verkoj en la hungara lingvo nombriĝas per centoj, kaj en esperanto ekzistas dudeko da ili: La naŭa kanalo (1981), La fermita urbo (1982), La blinda birdo (1983), Sur kampo granita (1983), Febro (1984), La monto (1984), La alta akvo (1985), Serĉu mian sonĝon (1987), Terra (1987), Dum vi estis kun ni (1988), Vivi estas danĝere (1988), Vi povas morti nur dufoje (1989), Pigre pasas la nokto (1992), Krokize de mia ĝardeno (1992), Nesto de viperoj (1994), Amparolo (1997), Serĉu, kaj vi trovos (1999), Vizito sur la Teron (2001), Krias la silento (2002), Vismar (2008), Jesa (2009) kaj Serpentoj en la puto (2009). Evidentas, ke Nemere plej intense verkis en la tempo de amasa libroproduktado de HEA, kaj ke lastatempe paŭzoj inter liaj esperantlingvaj eldonoj estas pli grandaj.

Mi ne povas aserti, kvankam Nemere tiom konatas, ke mi estas bona konanto de lia verkaro. Eble tio estas minuso por verki ian ajn seriozan studon pri Vismar, sed eble tio eliminas enradikiĝintan opinion pri lia “grandeco”, kiu povus nur malutile influi la recenzanton. Same kiel aliaj verkistoj devenantaj el malgrandaj lingvoj, ankaŭ Nemere opinias la hungaran legantaron nesufiĉe vasta por siaj verkoj, kaj do li uzas esperanton por elpaŝi ekster la kadroj de la propra nacio. Li ne estas movadano en strikta senco de tiu vorto, sed ankaŭ ne strikte originala esperanto-verkisto. Liaj verkoj naskiĝas spontane en unu el la du lingvoj, kaj estas de li mem reverkataj al alia lingvo. Rimarkeblas jam delonge, ke liaj temoj entute ne estas movadaj, sed ĝenerale homaj.

Se ni revenas al Vismar, ĝi apartenas al tiuj liaj verkoj, kie liaj ambicioj pri profunda psikologia prilaboro de la rolantoj atingis sian kulminon.

Se necese komenti ion en la libro, tio certe estas la lingvaĵo. Ĝi estas flua kaj bunta, kvankam Nemere mem ne serĉas perfektecon en sia stilo. Al mi tamen ŝajnas, ke ne temas pri simpla lingvaĵo kian oni renkontas ĉe aliaj aŭtoroj kaj kion al la leganto sugestas la lastkovrila informo pri Nemere. Ĝi estas nekomplika, sed tamen la vortprovizo estas konsiderinde pli granda ol ĉe kelkaj aliaj aŭtoroj.

La lingva specifaĵo kiu tra la tuta libro multfoje ripetiĝas, kaj kiun mi neofte renkontadis ĉe aliaj aŭtoroj, estas per dividstrekoj kunligitaj pluraj esprimoj, kiujn kutime en frazoj oni disigas per komoj: La sento-sugestio venas... La pereiganta nenio, post-apud-super-sub-antaŭ-ene ne estos jam kontinuo ... konjektas-sentas-preskaŭ-scias ... kolo-brako-ŝultro. Tiaj kazoj tra la libro ripetiĝas sennombron da fojoj, kaj por la nekutimiĝinta leganto faras grandan obstaklon. Ofte aperas ankaŭ figuraj esprimoj, ekz. krias en li iu “pereu eĉ la tuta mondo!-sento”; mienon se mi rakontus, kio okazis!-an. Ekzistas kelkloke plurradikaj kunmetaĵoj, kiajn mi ne kutimas uzi en mia normala lingvouzo: sesdekkvargorĝa bojado; eluzitranda ladpoteto; nest-malliberejhejmo; dolorkvietigilo, hundonvolantoj ktp, sed kiuj klaras kaj kompreneblas, eĉ se kelkaj lingvopuristoj ne konsentus kun mi.

Mi trovis nur kelkajn lingvouzojn, kiuj ne estas laŭ mia gusto, kvankam esence ili ne estas eraraj, ekz.: Malofte okupiĝas kun (mi uzus: pri) ĝi kiu ajn. ... de la tablo kun farbo frotigita (mi uzus: frotitafrotiĝinta)... Por (mi uzus: por ke) ne laboru la sinjoroj vane, se intertempe la hundo pereos. (paĝo 41)

Maloftas preseraroj; mi rimarkis nur kelkajn, ekz. blankla (= blanka, paĝo 27).

Kelkloke troviĝas malongigitaj esprimoj, kiuj tamen tute kompreneblas: Se restas, vi scias, kies. (= Se restas, vi scias kies ĝi estas!); Ĝi bone fermas, musoj – nek el, nek en! (paĝo 26)

Maloftas neologismoj (ekz. oldaĝo; ovriĝas), kaj mi ne vidas ilian veran uzo-neceson en prozaj tekstoj, eĉ se temas pri belarto.

Kelkfoje uzatas nekutimaj, sed simpatiaj esprimoj: kemiujo; misherbo; ĉitieulo; cidiri; plejdo, almenaŭ je distanco de du fingrolarĝoj.

Kurbdorsiĝas (paĝo 42) eble devus esti dorskurbiĝas; mortan injekton (paĝo 42) eble mortigan injekton; Nur antaŭ reveni hejmen ... (mi dirus: Nur antaŭ ol reveni hejmen.).

Rimarkeblas, ke la verko Vismar respegulas la kutiman stilon de Nemere: li pli ofte priskribas anstataŭ evoluigi dialogojn aŭ monologojn. En la enkonduka parto maloftas longaj dialogoj, ili reduktiĝas al kelkfrazaĵoj, kaj eĉ tiam ili estas malriĉaj laŭsence. Male, la priskriboj estas detalaj, kun multaj metaforoj, komparoj, pritrakto eĉ de etaj homaj trajtoj, sentoj, priskribo de la medio ktp. El tiu angulo rigardata, Vismar ne estas strikte romano, sed longa rakonto. Pli da dialogoj tamen estas post la mezo de la libro, kaj fine de ĝi, kio ja estas karakteriza ankaŭ por romanoj.

La ĉefrolulo Vismar estas unu el malmultaj rolantoj en la libro kiu havas propran nomon. La domhelpantino nomiĝas Georgina (Gina), sed la aliaj rolantoj estas Knabino, Doktoro, Helpisto, Hundo, Aliulo, Kundormanto... Eĉ la urbo nomigas nur Urbo. Do, pri la medio kie okazas la eventoj de Vismar oni supozas, ke ili povus okazi kie ajn. Ankaŭ tio estas determino de la stilo de Nemere, ĉar li priskribas la vivproblemojn de homoj ĉie tra la mondo.

Vismar estas bonulo jam ekde la komenco de la rakonto. Plurfraze tio senteblas.

Li estas iasence nekutima homo, kiu anstataŭ trankvile kaj riĉe vivi en granda urbo, elektas malgrandan vilaĝon, aĉetas etan domon, kaj per propra mono helpas la hejmon por maljunuloj, la azilon por senhejmaj hundoj ktp. Jen imperio de Vismar. Malgranda, sed lia, kaj neniam li donus ĝin al iu ajn. (paĝo 7). ... Matene Vismar venas en la ĝardenon kaj samtempe eksentas du ĝojojn. La mateno kaj la ĝardeno. (paĝo 8) ... Vismar ne volas malbonon al la ŝtonoj. (paĝo 18) ... Vismar parolas al la misherboj. Same li alparolas la birdon flugantan super lia kapo, la papilion, la orfiŝon en la baseneto, la ŝtonon ĉe la vojeto. (paĝoj 23-24) ... Li aŭdis ie, ke ankaŭ la kreskaĵoj sentas. (paĝo 24) ... Malmultas la eksteruloj, kiuj memvole venas kaj laboras por la azilo. Aldone Vismar regule donacas monon – nu, tia ulo en la tuta urbo estas nur unu: li. (paĝo 25) ... almenaŭ dek hundoj en la azilo estas vivtenataj el lia poŝo. Neniam li petas pruvilon, beneficon. Li nur donas. Krome dufoje en semajno li venas por iom helpi. (paĝo 25) ... Havas li monon, eĉ ne malmulte. Sufiĉe por nenion fari. Li povas eĉ donacadi. Labori por aliuloj! Tiel estus faranta la Knabino, eble ankaŭ la Doktoro, kaj same la Helpisto. Sed ili ne estas Vismar. Neniu el ili estas Vismar. (paĝo 26) ... La celo de la homo estas lia korpo, li portas tion dumvive, li estas interne kaj okazas al li mil aferoj, sed nur tiam li forlasos ĝin – se forlasos ĝenerale? – kiam li mortas. (paĝo 46) ... Li estas tiu, kiu en la urbo diras ion al hundo kolereganta malantaŭ barilo, al la kato kaŝiranta sub la muro, al hirundo sidanta sur elektra drato, eĉ ankaŭ al buteo alte krozanta kaj krieganta akravoĉe. Li alparolas la skarabon grimpantan en herbaro, la papilion, la lacerton ripozantan sur ŝtono sunvarmega. Ja oni konversacias kun siaj amikoj. (paĝo 48)

Karakterizaĵoj de aliaj rolantoj kaj lokoj estas la jenaj:

Knabino: Ŝi estas la ĉefo de la azilo, rajtas decidi. Do ŝi decidas. (paĝo 20) ... La blond-brunetan hararon ŝi malliberigas per ruĝa aŭ verda bendo. (paĝo^21) ... La Knabino estas maldika, nesufiĉe virineca, sed kara. Ŝi ne plaĉas al la viroj, tial ŝi solas. ... (paĝo 21). ... Ŝi liberas. Ŝi kredas sin libera. Tamen la Knabino havas kondukilon, ĝi streĉiĝas inter ŝi kaj la azilo, eĉ se ĝi ne videblas. La knabino poreterne ligis sin, sen hundoj ŝi ne povus vivi. (paĝo 22) ... La Knabino ne preĝejas. (paĝo 24)

La Helpisto: Li uzas lingvaĵon laŭ stranga maniero (Ci helpi mi, mi helpi ci... vi), ĉar li rifuĝis de ie, jam delonge. Eble de tie, kie fojfoje cunamoj mortbalaas la palmitajn bordojn. (paĝo 22) ... Lia vizaĝo estas sulkoza, ŝajnas li pli olda por sia aĝo. (paĝo 23) ... Li ne bezonas ilojn, jam li havas. La du manojn. (paĝo 23)

La azilo: ... la azilo estas malliberejo eĉ se oni bone zorgas pri ili... Nenie ĉiflanke estas konstruaĵo, kiun gardus samtempe sepdek hundoj ... Fine de semajno iel plimultas la hundoj vagantaj. (paĝo 25) ... La knabino estas la zorgo kaj la manĝo. Ankaŭ la Helpisto estas manĝo, kaj akvo, kaj puro. (paĝo 53)

Doktoro: ... Plej ofte venas al li infanoj kaj maljunuloj. Koro kaj menso (paĝo 28) ... Li koncentras (= koncentriĝas?) nure al la besto ... (paĝo 29).

Georgina (= Gina) rapide parolas kaj ŝiajn frazojn Nemere skribas kungluante la vortojn. ... ŝi mem estis virtuala forno somere-vintre ... (paĝo 34).

Hundo: Apenaŭ rekoneblas: hundo. Tre granda hundo ... (paĝo 37).

Se oni legas la verkojn de Nemere, apenaŭ tiam oni komprenas kiom riĉa kaj esprimiva povas esti la literatura esperanto. En la kutima, ĉiutaga interparolado kaj lingvouzado, neniam aŭdeblas la vortkombinoj kaj metaforoj kiajn uzas Nemere. Post legado de tia verko oni povas fieri, ke la Internacia Lingvo jam ne plu estas “elspensaĵo”, “artefaritaĵo”, “senviva lingvo”, sed tute normala, eĉ multe pli ol vivanta esprimilo. Sincere dirite, multaj el la kombinaĵoj kaj esprimoj malfacile tradukeblus rekte al aliaj lingvoj kun la samaj nuancoj.

La stilo de Nemere povas sed ne devas plaĉi al ĉiu kiu ŝatas ne tro malfacilan legaĵon, legaĵon sen profunda filozofiumado. Se vi foje legis Nemere, vi certe legos ankaŭ alifoje. Eble en tio sin kaŝas la formulo per kiu multiĝas liaj verkoj.

Nemere certe estas aŭtoro en la pinto de kvanta verkado ne nur en esperanto, sed ankaŭ en sia gepatra lingvo. István Ertl foje asertis, ke lian verkadon taksas diference la kritikistoj en Hungario kaj Esperantio. La hungarlingvaj kritikistoj ne tiom ofte taksas lin menciinda verkisto, dum en Esperantujo li atingis la plej altan rangon. Ĉu manko de kritika talento en Esperantujo, aŭ tro granda konkurenco en la hungara medio?

Al Nemere, leginte Vismar, oni devas konfesi, ke post multegaj verkoj temas pri bona fakulo en verka metio. Lerni verki, kaj lerni uzi la lingvon, oni ne povas sen amikiĝo kun libroj. Kaj Nemere evidente amikas kun libroj, kun la propraj aparte.

Josip Pleadin

Fajna romano de Nemere


n-ro 144 okt 2009

Ponto fariĝas “dorsobesto” kaj forskuas trapasanton kvazaŭ pulon. Iom poste ni ekkomprenas, ke temas pri premsonĝo de 62-jara maljunulo: Vismar. Tiel lin konas ĉiuj. Vismar ne havas antaŭnomon. Li loĝas apud vilaĝo kies nomon ni ne konos, en lando montara, eŭropa laŭ tabuoj kaj vivnivelo, ankaŭ sennoma. Ĉiumaniere Vismar ne volas ion komunan kun tiu vilaĝo, nek kun la proksima urbo, nek kun la lando, kiuj lin suferigis, malliberigis, humiligis, antaŭ ol agnoski, ke li estis senkulpa. Senkulpa? Ĉu iu povas esti tia en socio kies oficiala religio proklamas, ke ĉiuj naskiĝas kulpaj, ke ĉies vivcelo estas pardonigi al si siajn kulpojn? La oficiala justeco, pro multjara laboro de bonaj advokatoj, simple agnoskis, ke okazis eraro. Ĝi kompensis la eraron per la “justa” monsumo egalvalora al unu detruita homvivo. Vismar ne plu estas arĥitekto, ne plu estas edzo (la edzino divorcis dum li estis en malliberejo), ne plu estas patro (la filino elmigris sen lasi adreson), ne plu estas aktiva civitano. Li estas emeritulo senmerita, nur 62-jara maljunulo. Kaj li pluvivas sola. Venas al mi la penso, ke ankaŭ la aŭtoro estis 62-jara en 2008a, kiam eldoniĝis tiu ĉi romano. Tial do la perfekta priskribo de la animstatoj kaj mensofluoj de Vismar. La aŭtoro, kompreneble, ne estas Vismar, sed li scias kion sentas, kion pensas 62-jarulo elpelita, kvazaŭ maljuna hundo, el la socio; li scias, ke Vismar ne povas ami iun, ĉar neniu lin amas.

Vismar ellernis, ke neniu povas resti honesta respektante la leĝojn de la socio. Tamen li volas pluvivi. Li bezonas esti iu. Li komprenis, ke ĉiu homo estas unika kaj povas sin estimi nur vivanta laŭ la propraj leĝoj. Li metas la mondon en parentezon. Ĝiaj artefaritaj mizeroj, militoj, sukcesoj kaj malsukcesoj, ne plu interesas lin. Ĵurnalon li ne legadas, televidilon li ne spektadas. La iluziojn li lasas al iluziistoj; la politikon al politikistoj; la sporton al sportistoj. Li elektis la egoismon esti Vismar, donaci kiom li povas, helpi kiom li povas, laŭ propra takso kiuj meritas donacojn, kiuj valoras helpon. Li konstruas al si novan vivon plenan kaj utilan, ĉar li plue devas al si mem esti utila. La centro de la nova vivo estas lia domo izolita, de kie li portas sian helpon, piede, al tri aziloj: al azilo de malriĉaj nutraĵmankaj infanoj (oni ĝin nomas “lernejo”), al azilo de senhelpaj maljunuloj kaj, laste, al azilo de forlasitaj hundoj. La arto de NEMERE riĉe priskribas la fortostreĉojn de Vismar por estaĵoj kiujn la socio turmentis kaj elĵetis simile al li mem. Sed ĉu vivi pro devo, sen amo, eblas? La vivo de Vismar estas plena, sed ni sentas, ke mankas io. Ne varmas amo en tiu ĉi vivo. Justeco ne sufiĉas.

La amo venas al Vismar el direkto neatendita sed neniam ĝi nomiĝos amo. Post priskribo koŝmareska de la suferoj de Vismar antaŭ la tribunalo kaj en la malliberejo, en la “bestejo numero dekoka”, alia malliberejo, sur la 47-a paĝo de la romano, aperas, kvazaŭ respegulaĵo de Vismar mem, nekomplete mortbatita (eble per ferstango) hundego, kaj Vismar ĝin alparolas:

“– Eltenu, vi estos por mi ekzemplo.
Sonas la frazo, respondo ne venas. Homo diras al hundo, kaj alia homo ne aŭdas. Eĉ ne devas aŭdi. Vismar ne ĉirkaŭrigardas, li scias, ke neniu estas proksime. Eble ankoraŭ en malliberejo evoluis tiu lia sentemo. Ĉiam li scias, ĉu estas iu en proksimo, aŭ ne. Li sentas tion.”1

Baspa2 leganto tion ne rimarkas, sed tiu kiu scias, ke Nemere ne verkas en baspa dialekto3, tuj ekatentas: Vismar viumas la hundon. Tio ĉi signifas, ke Vismar mem estas baspa. Lian memkonscion profunde markas la kultursento baspa. Finfine, post longa suferado en malliberejo, la justecosistemo reviziis lian proceson kaj decidis, ke ne pro lia kulpo kolapsis la ponto. Tamen Vismar ne trovis sin senkulpa. Eble ne la unuan, sed la duan fojon eraris la tribunalo. Sed, pro baspa konvinko pri homa digno, eĉ se li estis kulpa pri malzorgemo, oni ne rajtis pritrakti lin, pritrakti Vismaron, tiel kiel oni faris. Li ne intence konstruis ponton ruiniĝontan mortigante homojn. Li ĉion faris laŭ sia eblo. Li vivis en sia devorespekta mondo kaj ne supozis, ke aliaj trovos malmoralan profiton forŝtelante cementon kaj feraĵojn. Same, tiu ĉi disrompita hundego, estas certe “kulpa” pri iu “krimo” aginte hundodeve inter homoj. Eble ĝi grave mordis iun, hundojuste sed homlezante. Sed, eĉ se ĝi kulpis laŭ homoj, oni ne rajtis, homomorale, ĝin pritrakti tiel. La hundo ja estas viktimo de homa justecosistemo, same kiel Vismar. Se ĝi povos ekvivi novan vivon, se ĝi kapablas trovi en si mem la forton pluvivi, ĝi estos por Vismar ekzemplo. Sed kostus tro multe revivigi la hundegon.

“– Sinjoro Vismar, la Doktoro diris: la hundo devas ricevi akvon.
– Enorde, ĉu en buŝon?
– Ne, ĉar estas ĝi senkonscia, do sufokiĝus.
– Li povus doni al ĝi gutilon.
– Multekostas.
– Mi pagas.”

La danĝera hundego ekhavas “gutilon”. Ĝi estas longe kaj komplike operaciita, sed... sed tie vere komenciĝas la romano kaj mi ne volas resumi ion kio resumebla ne estas, la longan kaj komplikan evoluon de rilatoj inter Vismar kaj Hundo. Mi nur diru, ke nur supraĵe temas pri kortuŝa rakonto por hundamantoj. Nek Hundo, nek Vismar estas malfiaj. Nur en noveloj de John CHEEVER4 mi legis simile fajnan priskribon de interagado inter baspaj subkonsciaĵoj. Mi bedaŭrinde ne jam legis ĉiujn romanojn de Nemere, sed mi legis multajn el ili. Ŝajnas al mi, ke Vismar estas la plej fajna, la plej profunda.

Mi ŝatas la anhelantan, malkombitan, liberan stilon de Nemere. Mi amas lian naturan kaj instinktan aliron al la lingvo, kies latentajn eblojn li komplete eluzas. Lia lingvaĵo estas ofte malnorma, sed ĝi ĉiam restas komprenebla kaj sukcesa. Kelkaj liaj malnormaĵoj jam fariĝis normo. Nemere galopas al sia celo kaj malmulte zorgas pri “lingvaj eraroj”. Pri tio Christian DECLERCK jam diris ĉion5. Sed mongolaj rajdistoj malofte gajnis medalojn en Olimpikaj Ludoj. Kiel tio ĉi eblas? Ĉu ekzistas popolo pli rajdista? Ne. Sed mongoloj ne sportas ĉevaldorse: ili laboras.

—————————————
1. Nemere: Vismar, p. 47a.
2. baspa. BASP-a, blankula angla-saksa protestanta. Mi, vastiginte la nocion, nomas “baspo” tiun kies vivperspektivon determinas la ĉirkaŭatlantika tutmondiĝanta konsumsocia ideologio kiun lanĉis blankuloj angla-saksaj protestantaj.
3. baspa dialekto: Tiel mi nomas la kutiman ĉirkaŭatlantikan lingvouzon, kiu sklave imitas la vortordon de la angla lingvo, kiu anstataŭas la formadon per diversaj stilaj rimedoj kaj kiu enkondukas en la esperantan la “fakultativan akuzativon” ne indikante, kiam nepras, la n-finaĵon al propraj nomoj, al fremdaj vortoj kaj al verkotitoloj.
4. John CHEEVER, verkisto usona, 1912-1982.
5. En Beletra Almanako, numero 5 (Junio 2009), p. 164-169.

Eugène de Zilah

Herooj de la 21-a jarcento

Publikigita ĉe
Scienco kaj kulturo, 3-2009

Pasintaj jarcentoj havas multajn renomajn literaturajn heroojn. La nova, 21-a, ĝis nun ne dorlotis nin. Eble mi legas ne tiujn librojn. Sed ja okazis. Inter senĉese kuranta, krianta, pafanta, magianta, blasfemanta kaj kotopo-anta kohorto de novaj literaturaj personoj, fin-fine aperis nehasta, vere alloga, profunda, cent-procente apartenanta al nuna jarcento protagonisto. Maljunulo Vismar. Li venis el la pasinta jarcento en modernan vivon. "Antaŭlonge, estinte ankoraŭ knabeto li elkalkulis, kiom da jaroj li havos, kiam finiĝos la dudeka jarcento — kiun li tiam kredis senfina, eterna ". Sed jen, komenciĝis la dudekunua, kaj Vismar mire konstatis, ke li estas jam maljunulo, kaj la Vivon kaj Tempon li jam observas alimaniere, ne kiel en la infanaĝo. "Kaj ankaŭ la Tempo alimaniere traktas lin". Homa Tempo estas malpli ol cent jaroj. Por plejmultaj el ni la pasinta jarcento estas la tempo de infanaĝo, kaj ni ĉiuj iĝas maljunuloj de la 21-a jarcento. Ni ĉiuj estas iasence vismaroj, ostaĝoj de la Tempo.

Ekzistas diversaj ekzemploj de rilatoj inter sanaj, agoplenaj socianoj kaj maljunuloj. Ĉe multaj kaŭkaziaj popoloj la maljunuloj, "estimataj avoj", havas absolutan aŭtoritaton. Iliaj vortoj estas leĝo por pli junaj samgentanoj. Kaj tio estas komprenebla. Ja ilia vivosperto estas unika. En alia okazo, antaŭnelonga moro de unu el nordaj gentoj devigis lasi siajn maljunulojn sole morti en tundro. Ĉu kruele? Jes. Se ne konsideri, ke iliaj plenfortaj parencoj ofte staris antaŭ malfacila elekto inter malbono kaj malbono: al kiu doni restintan pecon: ĉu al senforta kaj ne kapabla labori maljunulo, aŭ al suĉinfano, eble al graveda virino? Jen kia estas siaspeca ekzemplo de prasocia eŭtanazio. Tiuj ekzemploj estas el la dudeka jarcento. Kiun el la du la homaro pretas preni en la jarcenton dudekunuan? Ŝajnas, ke ŝancoj por ambaŭ nun estas egalaj. Aktive konsumanta homaro ofte rilatas al maljunuloj kiel al nebezonataj jam, tedemaj kaj nekompreneblaj estaĵoj.

Du fortoj samtempe nestas en la animo de maljunulo Vismar. Li iĝas ermito, evitas kontaktojn, fermas sin post kvar izolaj bariloj-cirkloj, la kvara el kiuj estas "en li mem". Nekomprenebla, fermita oldulo. "Vi estas malnormala, Vismar". La dua forto, male, devigas lin serĉi kontaktojn kun la ekstera mondo, strebas al mizerikordo. Sed tiuj kontaktoj estas minimumaj: "rito — la demando, rito — la respondo", ofte ĝenerale senvortaj.

Diference de multaj aliaj homoj, Vismar havas gravan avantaĝon: li havas monon. Ofte la bonagojn li efektivigas helpe de abrupta frazo: "Mi pagos". Vismar ne estas riĉulo, kiu malavare disdonas, liaj bonagoj estas strikte elektemaj. Li demandas sin enanime, ĉu homoj efektive estimas lin, ne lian monon? Li volas "kredi-esperi", ke lin. Sed la inklino al izoleco, elektemaj bonagoj foje provokas konfliktojn inter li kaj aliuloj. Tiel, la Knabino sentas respondecon pri ĉiuj hundoj, dum Vismar preferas la solan, por li anime proksiman. Sed la konfliktoj ne evoluas dank' al iĝinta jam ŝablona frazo: "Mi pagos!" Grava kontrasto, ekzemple, kun protagonistoj de fratoj Strugackij kaj ilia eterna "Feliĉon por ĉiuj! Senpage!"

La societo de mizerikordo — triopo, laboranta en la azilo por senhejmaj hundoj, same kiel Vismar, estas fermita por eksteraj kontaktoj. Hazarda homo ne trafos ĉi tien, eĉ se li pretas doni monon. La societo defendas sin helpe de cirkloj: vera barilo, ĉirkaŭanta la azilon, kaj la barilo en la animoj de ĉiuj, kiuj en la azilo laboras kaj loĝas, — homoj kaj hundoj. Por Vismar la plej grava agnosko, pli grava ol iu ordeno aŭ mono, estas ladpoteto kun eluzitaj randoj: "... ili ĉiuj havas sian sur la breto superkrana, kun nomoj alskribitaj. Vismar tiel sentis: la personaro de azilo tiajn lin enakceptis definitive, kiam apud la tri trinkpotetoj aperis la kvara kun surskribo VISM". Ĉiuj en la azilo komprenas unu la alian sen vortoj, agas sendevige, senordone, kaj tio konvenas por Vismar. Vismar trovis sian niĉon. Laŭ trafaj vortoj de unu el vizitantoj, Vismar nun estas "azila homo", same plenrajta, kiel la Knabino, Kuracisto aŭ Helpisto — konstantaj laborantoj de la azilo.

Malgraŭ multaj antaŭaj travivaĵoj, la vivo de Vismar ne ŝajnas nun tragika. Ĝi elradias estimon kaj trankvilon. Plej tragike en la romano aspektas la Knabino. Juna, svelta, tamen ne bela. "Ŝi ne plaĉas al viroj, tial ŝi solas". La Knabino estas plenpotenca mastrino en la hundazilo. Nur ŝi respondecas pri ĉio. Iaspeca reĝino de la forportado de hundaj fekaĵoj kaj preparado de miksmanĝaĵoj. Vismar foje-foje vidas ŝin eĉ beleta, kiam ŝi zorgas pri hundo. Sed ŝi revas pri alio. Kaj pro tio "la Knabino ofte nervozas". Eble por ŝi entute ne estas pli konvena loko en la mondo. Sed venas la tago, kiam la malbeleta Knabino ekfloras. "Vismar sentas varman, radiantan el la Knabino". Tre baldaŭ ŝi povas forrajdi sur sia biciklo por ĉiam. Renkonte al alia vivo, al sia Eta Princo, por kapti fabelan Bluan Birdon. Eble ŝia provo fiaskos, dolorigos. Sed tio estas ŝia elekto, kaj ŝi pretas provi. Vismar kaj la Doktoro, saĝaj maljunuloj, komprenas tion, sed ne rajtas ĉi-okaze doni iajn konsilojn al la junulino. Ŝi rajtas ŝanĝi la vivon. Kaj tio estas tragika. Kio okazos al tiu rompebla mizerikorda mondeto, kiun ŝi regis?.

La granda Hundo emfazas la maljunecon kaj solecon de Vismar. Neniam antaŭe apud li estis tiom komprenema kunulo. La Hundo kvazaŭ prezentas la respegulitan animan mondon de Vismar. "Ĝi ankoraŭ vivas, sinjoroj", – multfoje ripetas la Helpisto pri la Hundo. La samon eblas diri ankaŭ pri Vismar. Li petas la Hundon: "Eltenu, vi estas por mi la ekzemplo". Vismar pretas plu vivi, por esti apud la Hundo kaj zorgi pri ĝi. Fajna fadeno, kiu ĉiam emas disŝiriĝi, ligas Vismaron kun la mondo. La apero de la Hundo iom firmigis la fadenon, farigis la vivon de Vismar pli signifa, kaj ni esperu, pli longa. Se iun tagon Vismar ne aperos sur la monteto por porti siajn elektitajn bonagojn al la homaro, la mondo ne malaperos, restos. Sed tio estos jam alia, senvismara mondo.

Aleksandr Ŝevĉenko

Vismar


Marto 2016
Vismar estas nomita "la maljunulo" (kvankam li estas nur 62-jaraĝa...). Lia vivo estis detruita pro juĝa eraro. Lia labora, socia, familia vivo estas ruinigita.
Post rehonorigo li estis liberigata, kaj ricevis monkompenson, tamen li ne plu emas partopreni al socia vivo, li ne plu fidas homaron. Sed kion valoras la vivo eligite de la mondo, sen celo? Do, li dediĉas sin al mizeruloj, li senpage laboras en diversaj aziloj: por malriĉaj infanoj, maljunuloj kaj hunda azilo.
Tie, iam alvenas hundego, kiu estas gravege vundita, preskaŭ mortigita pro perforto de ĝia mastro. Sub impeto de Vismar, la teamo de la azilo provas savi ĝin. Sed multekostos la flegado, sen certeco resanigi ĝin. Do ĉu valoras? Eĉ la doktoro pridemandas tion. Vismar estas la pagonta, kaj sendube li pensas, ke same kiel li, la hundo estis viktimo de homa malboneco. Pro tio li postulas, ke ili daŭrigu la flegadon.
La hundo estas tiel malsana, ke ĝi ne povas moviĝi, tamen ĝi estas grandega, timiga. Ĉi ne similas al la aliaj bestoj, ŝajnas, ke ĝi povas esti danĝera. Pacience Vismar zorgas pri la hundo, li timas nervozigi ĝin, streĉi ĝin. Ĉu li povas fidi ĝin? Li ne scias, kion antaŭe travivis la besto kaj, kiu povas esti nun ĝia reago, se io memorigas al ĝi la antaŭan situacion. Ĉu ĝi povas kutimiĝi al nova paca vivo? La libro traktas longe interrilatojn de Vismar kun la hundo. Ĉu povos naskiĝi vera amikeco inter Vismar kaj la hundo?

Viviane

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.