La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vojaĝo inter la tempoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

SCIENCA ESPLORVOJAĜO DE KALOCSAY

Publikigita ĉe
A. Cs.: OMAĜE... 5-a vol.
Pri la particip-uzado en la pasiva konjugacio (vulgare nomata -ATA/-ITA problemo) estis duboj jam en la fruaj jaroj, ĉar en la FUNDAMENTA GRAMATIKO la 6a regulo indikas nur tempojn kaj diras nenion pri aspektoj per kiuj oni esprimas la manieron, kiel oni rigardas la agon: ĉu kiel komenciĝantan, aŭ kiel ne daŭran, aŭ kiel daŭrantan, aŭ kiel finitan.Tiu problemo dividis la esperantistojn en du partiojn.

La unua skolo, nomata ATISTOJ atribuas al -ata la signifon de ago samtempe al la priparolata momento, sendepende de tio, ĉu la ago estas jam plenumita aŭ ne, kaj ili uzas la participon -ita kiel signon de antaŭtempo aŭ de stato post plenumita ago.

La dua skolo, nomata ITISTOJ aplikas la participon -ata en la senco "komencita- nefinita ago aŭ agoserio" kaj la participon -ita, kiam temas pri unu difinita ago rigardata kiel perfekte plenumita aŭ plenumota fakto.

Ambaŭ skolanoj kun plenaj fortoj strebis pravigi siajn tezojn. Inter la diskutoj pri la Esperanto-gramatikaj demandoj en la 60-aj jaroj frontloke staris tiu polemiko.

En 1961 aperis verko sub titolo LA ZAMENHOFA ESPERANTO — SIMPOZIO PRI -ATA/-ITA. En la libro 11 diverslingvaj aŭtoroj pledas por la aspekta valoro de la participoj. La libro vekis indignon de la atistoj opiniante, ke ĝi donas falsan impreson pri la problemo, ĉar ĝi pritraktas unuflanke la temon, prisilentas la tezojn de la alia partio.

V. Setala, E. Viborg, C. Stop-Bowitz (nomantaj sin "akademia triopo") en 1965 aperigis libreton: ESPERANTO MODERNA LINGVO pledante por atismo. La itista tendaro konsideris la libron kiel bonvenan por plua diskuto. Kalocsay entreprenis pritrakti la temon denove kaj detale. Do lia VOJAĜO estis dediĉita al la "akademia triopo", sed neniel kiel batalskribaĵo.

La VOJAĜO havas 24 ĉapitrojn. En la unua ĉapitro Kalocsay prezentas la du sistemojn kaj la historion de la diskutoj. La libro krom la esploroj de T. Prump. R. Schwartz, De Hoog kaj la "Verbodivido" de Waringhien (itistoj) — prezentas ankaŭ la vidpunktojn de la alipartianoj: la tezojn kaj teoremojn de W. Verloren van Themaat, E. Vilborg, C. Stop-Bowitz, J. Degenkamp, L. Mimo, T. Jung; prezentas la vidpunkton de P. Lobout kaj la postulaton de W. E. Collinson.

Jen ĝiaj ĉapitroj:

Perfektiveco absoluta aŭ relativa; La signifo de la verbaj finaĵoj; La priparolata tempo; La simetrio; La participoj en la konjugacio; La spegulo de la triopismo; La spegulo de la simpoziismo; La zamenhofa pasivo; La Ekzercara pasivo; Resuma retrorigardo; La mito pri lingvo de moderna tipo; Strukturoj de pasivo; La pluskvamperfekto; Ree pri la perfektiveco; Aspektoj, gradoj, statoj; La verbotempoj en la subpropozicioj; La tri gradoj en la praktiko; Indiko de agotempo; Ĉu reformi? Ĉu kompromisi?; Resumo kaj epilogo.

En ili Kalocsay funde analizas ĉiujn tiklajn, diskutitajn punktojn; ĉiujn nuancojn de la temo. Li faras komparojn kun la latinidaj, slavaj kaj germanaj lingvoj.

En la studo Kalocsay volis pruvi, ke la simpoziismo neniel estas kontraŭa al la 6-a paragrafo de la FUNDAMENTA GRAMATIKO (kion la antisimpoziistoj asertas); ke la simpoziismo estas logika, kiun pruvas analogioj de aliaj lingvoj, kiuj esprimas la pasivon per
participo kaj helpverbo "esti"; kaj ne lastfoje, ke en la EKZERCARO de Zamenhof troviĝas simpoziismaj frazoj, sekve Zamenhof praktikis elskluzive simpoziismon.

Li esperis, ke VOJAĜO instigos la antipodojn kaj la hezitantojn por revizii siajn teorioj. "Mi tre ĝojus — finas sian studon Kalocsay — se mia traktato, al kiu certe ne mankas la detaleco kaj amplekseco postulataj de Vilborg, estus akceptita kiel finofara lingvistika esploro. Kaj mi tre ĝojus, se la legantoj kaj la konsultantoj trovus en ĝi utilan vojmontranton en sia vojaĝo inter la tempoj."

Noto: La recenzoj pri la studo, la daŭra polemiko pri la problemo de la participoj montris, ke la VOJAĜO ne plenumis la esperojn sur ĝin metitajn, kaj Kalocsay tiris la konkludon:

"El atistoj fari itistojn estas preskaŭ neeble".

Ada Csiszar

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.