La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vualo de l' silento

  • Auteur: Ĝura
  • Traducteur: Henri Castiau
  • Langue originale: franca
  • Type: romans
  • Disponibilité: En stock
  • Prix: €10.75
  • Année de publication: 1997
  • Forme: libro kudre bindita
  • Description: Juna knabino estas mortkondamnita de sia familio, ĉar ŝi transpasis la praajn regulojn kaj elektis kiel vivkunulon francon kaj generis kun li infanon. Tio okazis en Parizo en 1987 kaj la viktimo de la punekspedicio estas la aŭtorino mem de la libro. El la franca tradukis tiun spirhaltigan romanon Henri Castiau.
  • Pages: 168
  • Largeur: 15 mm
  • Hauteur: 23 mm
  • Poids: 320 g
  • ISBN: 2-9502432-4-X
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La sorto kaj defio de orienta virino en Eŭropo


1998: №4 (42)

SAT ne eldonas multe da libroj. Sed, kompense, tio, kion ja eldonas tiu asocio, estas ĉiam valora aŭ almenaŭ interesa. Certe, PV kaj PIV — sed ankaŭ 7000 tagoj en Siberio, La fremdulo… Ankaŭ la nova libro — Vualo de l' silento de Ĝura — apartenas al tiu vico, kvankam temas ĝi ne pri Esperanto, nek pri historiaj teruraĵoj, nek la aŭtoro estas nobelpremiito.

La libro, verkita de franca berberdevena kantistino pri sia vivo, rakontas pri aferoj, kiujn oni ne tre bone konas en Eŭropo, kvankam vidas ĉiutage. Tio rilatas ne nur al Francio — io simila nepre ekzistas ankaŭ en Ruslando — simple ni, eŭropedukitaj homoj, kvazaŭ ne vidus tion, kio okazas antaŭ niaj okuloj. Tio estas tradicia orienta despoteco de viroj super eĉ tiuj virinoj, kiuj jam tutajn jardekojn vivas for de sia devena medio. Tamen la aferoj, kiuj estas priskribitaj, estas treege gravaj. Se la eŭropa socio toleras apud si kaj eĉ interne de si tian drastan malegalrajtecon de homoj, io neenordas en tiu socio. Necesas forŝiri la vualon de l' silento kovrantan tiujn aferojn ne nur por plibonigi vivon de la suferantinoj, sed ankaŭ por plibonigi nin ĉiujn. Tial oni legu tiun ĉi interesegan libron.

La leganto povas spuri la historion de la Kabila popolo, ĝiajn ĝis nun konserviĝintajn tradiciojn, vivon de alĝerianoj en tute fremda por ili medio en Parizo, neeviteblajn ŝanĝojn en karaktero de ilia vivo sub influo de la urbego kaj influon de tiu vivo al ilia karaktero. Tamen ŝarĝo de la fitradicioj restas en iliaj pens- kaj ag-manieroj, kaj ili ofte ne nur ne povas, sed ankaŭ eĉ ne volas de ili liberiĝi. Cetere, la aŭtorino tre fascine klarigas la diferencon inter la popola kulturo, kiu estas valora, kaj popolaj tradicioj, kiuj estas forĵetendaj. Do, liberema homo, des pli virino, devas lukti por sia homa digno simple pro la fakto de sia deveno, ofte kun danĝero por sia vivo.

Kaj tia homo estas la aŭtorino de la libro, kiu volis esti ne aĵo, sed homo, havi rajton okupiĝi pri ŝatata afero, aktivi socie kaj — simple ami, naski idon de amato. Spertinte ĉiujn eblajn malfacilaĵojn, ŝi sentis neceson pri ili rakonti. Post ŝia rakonto pri veraj problemoj ridindaj aspektas elpaŝoj de niaj feministinoj, kiuj jam de 1920-aj jaroj en Rusio, kaj almenaŭ de 60-aj en Okcidenta Eŭropo havas ĉion kaj nun ne scias mem, kion volas! Pli bone ili okupiĝu pri realaj problemoj de la virinoj, devenantaj el orientaj landoj, kiuj havas la solan rajton — esti humiligitaj.

La vera vivhistorio estas verkita leĝere kaj atentostreĉe. Fakte, oni povas ĝin tralegi je unu spiro. Krome, kio certe plezurigas la legadon, la libro tre bone aspektas.

Iom bedaŭrindas ke la traduko estas ne ĉiam senriproĉa pri la lingvo kaj stilo. Vere, laŭ la antaŭparolo, ĝin tradukis homo, ne tre sperta pri la lingvo, sed ja lingvan kontrolon prenis sur sin Nora Caragea kaj Georges Lagrange! Kun tiaj redaktintoj la leganto ne devus kunpuŝiĝi kun dubinda vortordo (ekz-e: “niaj najbaroj estis dekstre ĉarmaj…” — nur finleginte la frazon iĝas klare, ke temas pri tio ke “najbaroj dekstre estis ĉarmaj”) aŭ simplaj eraroj, kiel “lesivujoj, plenaj de akvo”, k.s. Iom strange aspektas en la libro nova gramatika inventaĵo: majusklo post la dupunkto. Malhelpas la legadon ankaŭ pluraj francaj kaj kabilaj nomoj kaj vortoj, kiujn oni ne scias prononci. Feliĉe, da tiaĵoj estas sufiĉe nemulte, kaj ili nur malofte stumbligas la legadon.

Nikolao Gudskov

Vualo de l' silento / Veil of Silence

Jen la aŭtobiografio de Ĝura, berbera virino el vilaĝo en Kabilio (montara regiono de Alĝerio), kiu ege suferis pro siaj provoj eskapi el la longepokaj limigoj je la rajtoj kaj konduto de virinoj en tiu mondoparto, kaj kiu tamen superis tiujn suferojn.

This is the autobiography of Djura, a Berber woman from a village in Kabylia (a mountain region of Algeria), who suffered heavily because of her attempts to escape from the long-lasting limitations on the rights and behavior of women in that part of the world, and who nevertheless overcame those sufferings.

La libro komenciĝas je perforta atako kontraŭ la graveda Ĝura kaj ŝia amato, en 1987, fare de du ŝiaj samfamilianoj, kaj finiĝas (iom abrupte, laŭ mi) montrante la jurajn rezultojn de tiu atako (kaj la naskon de la filo, kiu ankoraŭ feto travivis tiun atakon). Inter tiuj du punktoj, Ĝura klarigas la paŝojn, kiuj kondukis al tiu atako la infanaĝo en montara vilaĝo en Kabilio; migro de la patro al Francio por trovi laboron, kaj la posta sekvo fare de la patrino kaj jam vivantaj gefiloj; vivo en tenementoj kaj stratoj de Parizo; la severa regado de la berberaj filinoj fare de la patro (kies tradiciaj rajtoj estis efektive samaj kiel tiuj de romiaj patroj laŭ la sistemo paterfamilias); interesiĝo pri Ĝura pri la distra mondo; fiaska vizito al Alĝerio, kie la frato provis resklavigi ŝin, eĉ perforte, en la malnova moralo; reveno al Francio, enamiĝo kun juna franco, fuĝo de la patra tiraneco (en tio ŝin baldaŭ sekvis patrino kaj fratinoj); samtempa kresko de sukceso de ŝia muzika grupo Ĝurĝura (prezentanta la berberan kulturon intermiksitan kun nova virina liberiĝemo) kaj fremdiĝo de la ceteraj familianoj, kiu lasta kondukis al la menciita atako.

The book begins with a violent attack on the pregnant Djura and her lover, in 1987, by two members of her family, and ends (in my opinion, somewhat abruptly) when it shows the legal results of that attack (and the birth of her son, who as a fetus survived the attack). Between those two points, Djura explains the steps that led to the attack childhood in a mountain village in Kabylia; her father's journey to France to find work, and the journey by her mother and those children already born to follow him there; life in the tenements and streets of Paris; the strict rule of Berber daughters by their fathers (whose traditional rights are very much the same as those of Roman fathers under paterfamilias); Djura's growing interest in the entertainment world; a failed visit to Algeria, where her brother attempted to re-enslave her, violently, to the old morality; a return to France, falling in love with a young Frenchman, flight from the tyranny of her father (in which she was soon followed by her mother and sisters); the simultaneous growth of success of her musical group Djur Djura (which presents the Berber culture coupled with a newer woman's liberation) and alienation from the rest of her family, which latter led to the above-mentioned attack.

Interesa, rivela romano, kiu instruis al mi iom pri la vivo de la berberoj en norda Afriko (kaj la sortoj de la virinoj, kiuj vivas en tiu medio). Finleginte la libron, skribitan en la lastaj okdekaj jaroj, mi iomete scivolis, ĉu fakte Ĝura sukcesis pluvivigi sian grupon; tion la libro ne rivelas, sed serĉante en la reton mi trovis TTT-paĝon pri muzika prezento ŝia (kun bela, lastatempa fotaĵo) en Bretonio en 1999 (web.bagadoo.tm.fr/fr/evenements/festival_99/artiste/djura.html). Ankaŭ, iom surprize, troviĝis unu el ŝiaj kantoj (kun MIDI-muziko) en Esperanto ĉe educar.org/Revistas/Esperanto/k40djur.htm, sendube dank' al Jesuo de las Heras.

An interesting, revealing novel, which taught me something of the life of the Berbers in North Africa (and the fate of the women who live in that environment). After reading the book, which was written in the late 1980s, I wondered a bit whether Djura had in fact succeeded in keeping her group going; the book doesn't tell, but by looking in the internet I found a web page about a musical presentation of hers (with a beautiful, recent photo) in Brittany in 1999 (web.bagadoo.tm.fr/fr/evenements/festival_99/artiste/djura.html). Also, somewhat surprisingly, I found one of her songs (with MIDI music) in Esperanto at educar.org/Revistas/Esperanto/k40djur.htm, no doubt thanks to Jesus de las Heras.

Laŭ mi, libro kiu meritas la legon.

In my opinion, a book worth reading.

Don Harlow

Senvuale

Ĝura, kabilino el Alĝerio vivanta en Francio kiel konata kantistino, rakontas pri la dramoj de sia vivo. La vera ĉefrolulo de ĉi libro estas profunda konflikto inter la patriarke malhomeca tradicio de ŝia familio kaj la eŭropeca, relative emancipita vivo de la aŭtorino. La rakonto tuŝas kaj eĉ skuas la leganton per ĉeno da kruelaj kaj krimaj agoj kontraŭ Ĝura. Oni komprenas, ke nur pro tre forta sento de ligo kaj respondeco al la familio, daŭras tre longe ĝis ŝia fina definitiva rompo de la interrilatoj. Tiu ĉi temo estas tre aktuala kaj grava en ĉiuj socioj kun kultura diverseco. Sed ni ne forgesu, ke eĉ sen tia "kultura kolizio" virinoj kaj infanoj en multaj familioj spertas kruelaĵojn kaj malrespekton.

Ĝura ne montriĝas tre talenta verkisto, sed tion oni pardonas pro la aŭtenteco de ŝia rakonto. La priskriboj kelkfoje ŝajnas iomete palaj, senemociaj, sed tiu impreso tute ŝanĝiĝas en la ĉapitroj, kie ŝi rakontas pri sia kant- kaj muzikgrupo Ĝurĝura. Tie frapas forta entuziasmo de la aŭtorino. En aliaj partoj eble la krueleco mem de la memoroj kaŭzis retenitan stilon, kaj iufoje eĉ banalajn kliŝojn. Precipe librofine montriĝas forta bezono de Ĝura pravigi sin kontraŭ la familianoj.

La familianoj - kaj eĉ Ĝura mem - estas prezentataj iom unu-dimensie. Oni sentas malmulton de tiuj internaj konfliktoj, ambigueco kaj kontraŭdiroj, kiuj sendube devas troviĝi en iliaj animoj. Sed certe oni ne rajtas postuli de la ĉefa viktimo pli vastan perspektivon.

La traduko de Henri Castiau (helpita de Nora Caragea kaj Georges Lagrange) prezentas tre bonan lingvaĵon, glatan kaj konvenan al la enhavo.

Sten Johansson

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.