|
La vualo de l' tempo
|
|
Sub influo de la angla |
J. H. Sullivan: La vualo de l' tempo. 116 p. TK/Stafeto, Antverpeno/La Laguna 1983.
J. H. Sullivan: Sub influo de alkoholo. 12 rakontoj. 92 p. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen 1991.
Fine de la 60aj jaroj J.H. Sullivan aperigis du rakontojn por infanoj, kaj poste en 1983 kaj 1991 aperis liaj du novelaroj La vualo de l' tempo kaj Sub influo de alkoholo. Temas pri entute 32 noveletoj sen alta literatura pretendo.
Fojfoje la aŭtoro vere havas bonajn ideojn por siaj rakontoj. Tamen li ne posedas la necesan talenton aŭ komprenon por ellabori ilin en sukcesan formon. Liaj rakontoj tro ofte estas tedaj, senvivaj kaj iufoje eĉ stultaj. La intrigoj nur malofte kaptas mian intereson, kaj eĉ tiam la impreso ofte fiaskas pro misa fino. Ĉe tia mallonga rakonto tre gravas bona fino. Sullivan ofte provas fari surprizan finon, sed la surprizo ofte ŝajnas maltrafa, tro bagatela kaj nekontentiga. Tio validas ekzemple en La pupo kaj La vualo de l' tempo en la unua novelaro, same kiel en Kiom da papilioj kaj La vazo en la dua. Alifoje, la evoluo kaj "solvo" de la intrigo estas jam dekomence tro evidenta, kiel en La sopiro de Horaco Holt en la unua kaj Atentu la hundon en la dua. La aŭtoro krome havas certan emon je melodramo, kiel en La puto de sankta Elfrida kaj Am-afero. Ĝenerale mankas en la noveloj kaj realismo kaj fantazio, kaj la homa psikologio simple nulas, kio rimarkeblas ekzemple en Tridek minutoj en la unua novelaro.
Indas tamen mencii kelkajn iomete pli sukcesajn provojn. En la volumo La vualo de l' tempo la rakonto Rekviemo por bonkorulo estas bagatelo, tamen certagrade psikologie trafa, pri maljunuloj. La piedirantaj anĝeloj estas iom originala trakto de konata temo. La blinda hazardo estas interesa eksperimento montri la signifon de hazardoj en la homa vivo (laŭ maniero simila al la filmo Przypadek de Krzysztof Kieslowski el 1981), tamen la rezulto estas sufiĉe magra. En la volumo Sub influo de alkoholo mi trovas la titolan novelon akceptebla, kaj La vera Hamburger traktas konatan temon en sufiĉe amuza formo, kvankam iomete tro evidenta. Ankaŭ Kie estas Miki havas intrigon bonan kaj sufiĉe realisman, sed denove la homa psikologio ne triumfas.
Krom mankoj en temoj kaj intrigoj, la noveloj de Sullivan ofte havas malsukcesan manieron rakonti kaj prezenti la okazaĵojn. Li preskaŭ neniam scenigas okazaĵojn, sed ĉiam nur seke kaj tede rakontas, apenaŭ pli interese ol meza revizora raporto de Esperantoklubo. Mankas trafaj priskriboj de homoj kaj medioj. Mankas sensaj impresoj. En Sorĉistinon ne lasu vivi en la unua novelaro ni sekvas akcepteblajn dialogojn inter mezepokaj malriĉulino, pastro kaj grandbienulo. Sed kiam alproksimiĝas proceso kontraŭ ŝi, ni tute ne rajtas partopreni ĝin. La aŭtoro seke sciigas al ni:
Dum la proceso Pastro Ovenden, ja iomete kontraŭvole, atestis pri la malpermeso de Sir Richard kontraŭ la herbdroga kuracado de Alicja, pri ŝia malobeo al ĝi, kaj pri ŝia aŭdaca profetaĵo pri la puno al la grandbienulo. La juĝistoj klare havis malmultan simpation al simpla kamparanino kiu defiis grandbienulon, kaj volonte akceptis, ke ŝi estas sorĉistino. La pastro revenis hejmen ne tute kontenta, sed konvinkita, ke li faris sian devon. (p. 96, La Vualo de l' tempo)
Kian emociigan dramon ni evidente maltrafis per tiu referaĵo!
Ankaŭ la stilo ofte estas sensuka kaj senviva. La mano estas provo de horornovelo, sed la stilo tute malkapablas kapti la atenton, des malpli timigi. Kaj eĉ la lingvaĵo plejparte ne tre plaĉas al mi, tamen ne pro amaso da eraroj, sed pro ia maleleganteco kaj malprecizeco. Oni sentas leĝeran influon de nacia lingvo kaj mankon de kontakto kun vivanta stilo de internacia moderna Esperanto. Leganto, kiu iom scias la anglan, povas ofte "retraduki" la frazojn al ia origina nacilingva formo, kun signifo aŭ nuanco kiun la aŭtoro supozeble intencis.
En la dua novelaro Sullivan elektis pli ĉiutagajn, realismajn temojn ol en la unua, kio estas eta paŝo antaŭen. Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj ceteraj mankoj restas - la teda stilo, la maltrafaj finoj, la angleca lingvaĵo. En Taglibro pri kuirforno li tamen pli-malpli sukcese provas krei taglibran stilon, almenaŭ se escepti la mankantajn subjektojn.
Koncize direblas, ke ĉi du novelaroj formas relative malhaveblan parton de la Esperanta literaturo.