La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

William Auld - Master Poet of Esperanto
(La infana raso: Angle, Skote, Gaele)

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

PRETERATENTITA PERLO

La vizaĝojn de niaj gravuloj oni kutime konas: fotoj aperas en gazetoj, personoj vidiĝas en kunvenoj. La bildo de William Auld aperas jam fronte en la paĝaro de IEF. Sed la voĉo de forpasintoj plejofte perdiĝas: ne estas sufiĉa publiko por stimuli ĝustagrade nian surbendigan aŭ surdiskigan industri(et)on. Tial pasis preteratentita kaj do verŝajne estas ne multe konata en Italujo la dudiska paketo, aperinta en 2007 ĉe LF-koop, “La infana raso”, kie William Auld deklamas sian ĉefverkon. La adeptoj de recitata poezio trovos en la voĉo de la aŭtoro ion vere ĝuindan; la tono estas nek pompa nek pimpa: temas pri esprimplena lego kun nuancita drameca tono pli ol patosa laŭtvoĉa deklamo. La origina surbendigo, jam profesinivela, estis farita en Skotlando en 1998, sekvis la poluro kaj muzika aranĝo (belega kaj ege adhera al la drameco de la poemo) en meksika studio: la diskojn akompanas libreto kun la teksto de la poemo laŭ la unua eldono (1956) kaj la notoj aldonitaj de la aŭtoro mem en la dua eldono (1968), kiuj male mankas en la tria eldono (1992, kun la traduko en la portugalan); sed plia atuto estas simpatia intervjuo al geedzoj Auld farita en 1998. Temas do pri vera kompleto. La enhavo de la poemo estas (aŭ devus esti) bone konata al ĉiuj: la homa raso okupas ege mallongan tempon de la universa historio, la kruelaĵoj ekde Sargono la Unua ĝis la atombombo traarkas ĝin tute. Sed ni povas esperi, ke tiu infana raso evoluos kaj angoskos, ke ne ekzistas puraj rasoj diversaj kaj malamikaj inter si, tiel ke frateco, ekster la religia idealo, necese iĝos praktika realaĵo: nepras la vojon iri jam, obstine. “Kaj la plej frapa enkorpiĝo de tiu frateca konscio estas nedubeble la kreado de la internacia lingvo, kiu do aperas al nia poeto kiel la plej adekvata esprimilo” (el recenzo de G. Waringhien). La inspiro de Auld varias inter la ciklo “Ebria ekvatoro” de Kalocsay kaj la iela-tiela optimismo de la juna Miĥalski. Se iu maltrafis antaŭajn eldonojn, jen okazo por ŝtopi la truon; se iu jam posedas la tekston, li certe ĝuos la deklamadon. La prezo (30 eŭroj) absolute konkurencas kun produktaĵoj same altkvalitaj, tamen ege pli vastmerkataj.

Carlo Minnaja

La infana raso


2/3 p. 116-120

Tiu originala poemo de W. Auld, la fama kunaŭtoro de la fama "Kvaropo", estas preskaŭ sen analogaĵoj en nia literaturo -- krom eble la "Ebria Ekvatoro" de Kalocsay (1923-24), kolektita en "Streĉita Kordo"; ekster nia literaturo, la verko, kiu ŝajnas al mi plej proksima, estas la poemo de T. S. Eliot "La Velka Lando" (kiu aperis unu jaron antaŭ "Ebria Ekvatoro"): ambaŭ poemoj, tiu de la Skoto kaj tiu de la angliĝinta Usonano, prezentas la mondkoncepton de ankoraŭ juna homo post terura mondkatastrofo, kaj sub formo de lirikaĵoj ligitaj inter si per subtila, sed efektiva pensfadeno; ambaŭ estas la verko de multleginta, multspertinta viro, kiu interplektas la memoraĵojn de sia vivo kaj tiujn de siaj studoj kaj libresploroj. Sed, dum T. S. Eliot konsentis provizi siajn versojn per abundo da notoj, al kiuj krome aldoniĝas notoj de lia eldoninto, W. Auld, krom livero de traduko de la fremdlingvaj citaĵoj, konfideme lasas tiun laboron al la eltrovemo de la legantoj. Mi ne scias, ĉu tio estas bona kalkulo, sed ĝi almenaŭ montras fidon al la publiko. Ĉiel, "La Infana Raso" ne estas facila legaĵo: se humile paroli pri mi, mi konfesos, ke kelkaj lokoj en la ĉapitro VIa konservas malklaraĵojn -- ŝulditajn, eble, al la tro granda koncizo, kiun trudis al la poeto la aparte rafinita rimsistemo de tiu peco, eble ankaŭ al troa anglismo de la stilo (mi suspektas, ke per "la fantomajn saŭrojn en la mitan kavernon libri" li volis signifi "enfermi en la librojn"). Sed tiuj etaj ombrotruoj akrigas nian sciemon: nenio pli instiga por la penso, ol la tekstoj, kiuj ne fordonas sin senpene, kvazaŭ prostitue.

La poemon en ĝia kerneco estigis, mi supozas, la ŝoko de la dua mondmilito; la teruraĵoj de la bataloj, de la koncentrejoj, de la amasgasejoj, de la Nagasakia bombo, krude metis antaŭ la spirito de la juna aviadisto la pezan demandon pri la valoro de la vivo, pri la indeco de la homo. Kaj kiam en la (provizore?) reveninta paco, li klinis sin super la historio de la homaro, atakis lin obsede la similaj teruraĵoj de la pasintaĵo, jen la gento-deportadoj de Sargono la Unua, jen la amasbuĉado de la stepaj Mongoloj, jen la punbruligoj de la inkvizitoroj ktp. Ĉu malesperi? La sola motivo, por tion ne fari, venas de tiu sama scienco, kiu, retroirante ĉiam pli malproksimen en la pasintaĵon, konsciigas nin, ke entute la apero de la vivo estas relative moderna fenomeno en la evoluo de la universo, kaj ke la tuto de nia homa historio okupas tre malvastan frakcion de la daŭro: tion la poeto provis grafike impresi sur la leganto, per la tipografia aranĝo de la ĉapit ro Xa -- kvankam kompreneble tio estas nur malforta bildo de la realaĵo: aritmetika skalo devigus reĵeti la linion pri "terformiĝo" kelke cent kilometrojn, kaj la linion pri "vivapero" kelke cent metrojn for de tiu paĝmalsupro, kie amasiĝas, kvazaŭ en efektiva samtempeco rilate al la grando de la mezuriloj, la tri nomoj de Sargono, de Aleksandro kaj de Zamenhof.

Se nia homa raso estas do tiel juna, ni povas tamen espereti, ke, kun la paso de novaj jarmiloj, ĝi fariĝos iom pli prudenta kaj purigos sin de tiu interna malamo, el kiu fontas la militoj, ĉu regnaj, ĉu religiaj. Ĉar alia konkludo de la scienco estas, ke la intermiksiĝoj inter la homaj subrasoj ekde la komenco de ilia apero sur la tero estas tiagradaj, ke ne ekzists ia pura gento, kaj ke ĉiu el ni havas parencojn dissemitajn probable sur la tuta surfaco de la terglobo. La frateco, kiu estis iam nura religia idealo, fariĝis praktika realaĵo. Kaj la plej frapa enkorpiĝo de tiu frateca konscio estas nedubeble la kreado de la internacia lingvo, kiu do aperas al nia poeto kiel la plej adekvata esprimilo por la konkludoj de ĉi tiu scienca esplorado. Jen kio donas al la tuta poemo ian apartan sonoron kaj gravecon en nia literaturo. Jan ne plu temas pri poemo verkita en Esperanto, sed pri poemo, kiu povus esti verkita en neniu alia lingvo, ol Esperanto.

Sed en tia perspektivo, la ĉefa devo de ĉiu individuo estas kontribui al la pluigado de la raso, por ebligi ties estontan pliboniĝon kaj plimoraliĝon. El tio sekvas, ke la generaj problemoj estas unuarangaj, kaj ne plu decas pritrakti ilin pretericie, sed funde kaj serioze. La prita pritanismo (ĉar Auld, kontraŭe al Sturmer, opinias, ke tia ankoraŭ nun ekzistas) estas batalenda, kiel socia kaj scienca eraro. Ni devas imiti la antikvan atleton Orsippos, kiu, por venki en la kurkonkurso, la unua senigis sin je ĉia vesto. Kaj kune kun la pudoro, la kredon al Dio ni devas forĵeti, ĉar ĝi instigas al netoleremo, malklereco kaj intelekta marasmo.

"La raso estas juna: ĝi konstruos
teran ĉielon -- post la mort' de Dio!"

La formo mem de la pomeo estas tre moderneca: inter du larĝinspiraj odoj, kiuj kvazaŭ limas la verkon, la unua turnita al la pasintaĵo, la lasta al la estonteco, kaj ambaŭ bildigantaj, kun majstra elvokforto kaj esprimriĉo, la fizikan kaj spiritan solidarecon de la poeto kun liaj plej malproksimaj parencoj, alternas kaj varias dudek tri pecoj, kiuj prezentas ĉiun apartan ŝprucon de tiu filozofioplena lirikeco, en kiu miksiĝas la memoroj, la instruoj, la bedaŭroj kaj deziroj, la malbenoj kaj la esperoj: vasta kaj ondanta maro da ideoj kaj sentoj, kiu unuavide povus aperi ĥaosa, sed tra kiu la atenta leganto baldaŭ distingos kontinuajn fluojn montrantajn al difinita vojo. Kiel en simfonio, oni rekonas gvidantajn eĥojn: la Sargon-motivon, t.e. la nekredebla proksimeco de la plej malnova homa socio ĝis la nia; la celo motivon

(la celon ni plenumas,
la celo nin konsumas),

t.e. la sola rolo de la individuo, certigi la daŭrigon de la raso; la Marso-motivon, Marso, dio de la milito kaj de ia senhoma planedo, al kies dezerta surfaco la juna aviadisto komparis la Iranajn montojn, ktp...

Ĉiu el tiuj dudek tri internaj pecoj havas sian propran konsiston kaj aspekton: kelkaj estas strofaj kaj regulritmaj, aliaj diversmetraj kaj sen fiksa kadro, aliaj eĉ similantaj skemon sur la nigra tabulo. Kaj la tono estas same malegala: de la plej kruda ironio (en tiu 4a ĉapitro, kie, por pli trafe sentigi la stultecon de la milito, la poeto rikane misformas la vortojn, aludante ekz-e gonokokojn sub generaloj per la komplekso "gonoraloj", mallumon sub malamiko per la kunfandaĵo "malumiko" ktp.) ĝis (en la 8a ĉapitro) la simpatieca identiĝo kun la evolua forto, kiu trapuŝis sin de la marfundaj monstroj, tra la etapo de la antaŭhistoriaj bestegoj, la sabrodenta tigro aŭ la etkapaj saŭroj, al la etcerba nuntempa homo, aŭ (en la 22a ĉapitro) la admirinda revo de la sklavo, plorhakata kaj tranĉita de la obsedo de la mizeraj realaĵoj, la liriko de Auld scias alpreni ĉiajn modulojn, vibrigi ĉiujn kordojn de la liro.

Ĝi scias ankaŭ ornami sin per la juveloj de vasta kulturo; tie-tie en la libro, la poeto semis, jen por kontrasto, jen por pliintensigo, tradukojn de famaj paĝoj el antikvaj literaturoj, la "Copa de Vergilio en la 20a ĉapitro (pri la verso 24a ni ne samopinias!), eltiraĵon el la "predikanto" en la ĉapitro 21a, aŭ pli simple aludojn eĉ al nia propra literaturo (12a ĉapitro: "Golgotas la vivo -- du krucoj", de Miĥalski, vidu la belan studaĵon de Auld mem, en la unua n-ro de la Nica Revuo! "SAL BER JON ROS" vidu, de Lapenna, "Retoriko", p. 22; en la ĉapitro 16a, aludo al Grabowski kaj lia traduko de "Sinjoro Tadeo" ktp.)

Sed eble pli ol ĉiuj ĉi-supre diritaj meritoj, frapas min la lingvopreteco, la varotarismo de la poeto, lia naturdoto pri la bildigaj rimoj, la stampitaj formuloj. Sufiĉas al mi eksilenti, kaj tuj resonoras en mia memoro tiom da obsedaj versoj, ĉiu kun sia aparta drasteco:

Al vi, centmil prapatroj, ŝvitintaj sub servuto...
Odoro sabla kaj benzina,
muziko tre, muziko tre,
gustoj branda, eglefina;
Betelĝuzo, arane'!...

Ni ŝajnas
Senmovaj sur mondo malgranda kiel polvero,
kie la tempo, homa kreaĵo, mortis...

Trankvilo nokta sub juvelaj astroj...
Mi kredas pri la
bonvolo de l' homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l' racio...

Eĉ en tiel magraj citoj, oni sentas, ĉu ne? la kreantan imagpovon, la kosman inspiron de majstro-poeto. Pluraj riproĉos al li la abruptecon de lia poezio: sed abruptaj estas nur la montoj, ne la marĉoj. Aliaj kritikos lian ateismon, sed... nu, mi preferas citi, kiel rebaton, la belajn versojn de unu el liaj (malmultaj) kolegoj en sendieco, la latina Lukrecio:

Ĉar la piec' ne estas sin turni, vualite,
al ia ŝtono, ade viziti templajn volbojn,
terenkuŝiĝi sterne, etendi siajn polmojn
kontraŭ sanktejoj diaj, altarojn surŝprucigi
per sang' de kvarkruruloj, al votoj votojn ligi,
sed povi kun serena spirit' rigardi ĉion...

Sed ĉiuj, eĉ liaj plej akraj kontraŭuloj, certe sentos la grandiozon, la noblecon de tiu altfluga poemo, tra kiu kuras profunda sento pri la vivo de la universo kaj la ritmo de la mondoj, kaj kiu donas al ni la impreson kontakti kun la bolado mem de la evoluoforto.

"La Infana Raso" estas unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj, kaj kiuj venke pruvas, ke Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo.

Kaj ĉu mi bezonas aldoni, ke Stafeto alportis al la eldono siajn kutimajn zorgojn, ke la verko ricevis veston indan je la enhavo? Tiuj, kiuj legis la antaŭajn produktojn de tiu firmo kaj kiuj konas ĝian gvidanton, s-ron Régulo Pérez, havos nenian dubon pri tio.

Gaston Waringhien

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.