La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nemalhavebla, modela verko de leksikografio


marto 2003

La Granda Esperanto-Germana Vortaro kun siaj 80 000 leksikaj unuoj (kapvortoj kaj internaj esprimoj, kunmetitaj vortoj) konsistigas ne nur la plej grandan vortaron de sia speco, sed ankaŭ unu el la plej grandaj Esperanto-vortaroj. Laŭ la nombro de unuoj ĝi eĉ superas La Novan Plenan Ilustritan Vortaron (PIV: 46 890), sed ne laŭ amplekso (komparebla kun la itala, franca, hungara kaj ĉina vortaroj). Ĝi estas konsiderinde pli granda ol la alidirekta Germana-Esperanto-vortaro de la sama aŭtoro el 1983.

De kie tiom da vortoj kaj esprimoj? Nek amaso da homoj kunlaboris, kiel kaze de PIV, nek granda korpuso disponiĝis. La aŭtoro mem kolektis dum 30 jaroj la novajn vortojn kaj diversajn esprimojn el gazetoj kaj libroj. Jam de longe sentiĝas la bezono por reprezenta Esperanta korpuso simila al tiu de aliaj naturaj lingvoj, surbaze de kiu eblus ĉerpi informojn pri la lingvouzo (pri vortoj, vortkombinoj, rekcioj) kaj tiel eblus doni al la leksikografoj firman bazon! Alie restas nur la persista kaj konscienca laboro kaj lerteco de la leksikografo. Krause kiel vera leksikografo (profesia, li profesoras en Lepzigo kaj membras en AdE) observas la lingvouzon, registras ĝin kaj post racia selekto proponas la vortojn. Laŭ li eĉ la ekstereŭropa uzo estas adekvate konsiderata. Li ne volas preskribi, doni devigajn normojn. Cetere tion neniu E-vortaro arogas al si.

Krause traktas Esperanton kiel aliajn lingvojn, kaj tute prave, ja malgraŭ tio ke ĝi naskiĝis en provtubo, ĝi evoluas nature. La ĝisdata vortprovizo de la vortaro rilatas al la ĉiutaga lingvo kaj al diversaj fakaj terenoj. La fakaj etikedoj estas eĉ pli detalaj ol en PIV. La botanikaj, zoologiaj kaj medicinaj terminoj aperas plej ofte kun siaj latinaj nomoj. Ni retrovas necesajn vortojn kiel kompakta disko, hamburgero, picejo kaj ankaŭ por la nuntempa komputado kiel interreto, retmesaĝo, retumi, ktp.

Krause akceptas komputoron kiel terminon kaj etikedas komputilon kiel ĉiutagan vorton (PIV registras nur komputilon), kvankam la signifo de komputi jam entenas tiun agadon, kiun komputilo faras. Aparte envortariĝis kompti en la senco de teknika mezurado (ĝi ne aperas en PIV). Kelkajn mankojn oni kompreneble povas trovi, ja unu homo ne kapablas ĉion regi (ekz. mankas la matematika signifo de la morfemo aro: Menge).

Ankaŭ enkonduko forgesiĝis kaj vane mi serĉis la trinkaĵon kolao, troviĝas nur kokakolao.

La aŭtoro uzas ankaŭ diversajn stiltavolojn (kiel ŝerce, insulto), ofte ni trovas la etikedon komunlingve (umg), ekz. ĉe foto por distingi ĝin de fotografio. Sed mankas arkaike, kiun meritus kelkaj niaj vortoj, ekz. bankiero.

Post 100 jaroj da historio oni ne plu povas ignori la lingvoevoluon, envenon kaj malaperon de vortoj.

Utila estas la referenco al sinonimoj (ekz. ĉe instrui vd. eduki, lernigi, klarigi) kaj la prezento de diversaj variantoj (buĝeto/budĝeto, Budho/Buddo/Budao), sed mankas ĝinzo, estas nur ĝinso (PIV registras ambaŭ). Ĉe naciaj karakterizaĵoj kelkfoje estas referenco.

Temas pri enciklopedia verko laŭ la modelo de PIV: ni povas trovi en ĝi proprajn nomojn de famaj personoj kaj geografiajn nomojn en esperantigita formo kun klarigo germanlingva. El la personaj nomoj ŝajne nur la viraj aperas. Strange! Ankaŭ Esperantaj akronimoj envortariĝis, kiel PIV, PAG, IJK kaj E-organizaĵoj. Laŭ la tradicio de E-vortaroj, la derivitaj kaj kunmetitaj vortoj aperas en la vortnesto de la radiko: unue la sufiksitaj vortoj kaj kunmetaĵoj kun aldonita radiko, poste la prefiksitaj vortoj kaj kunmetaĵoj kun antaŭmetita radiko. Tiu vicordo iom diferencas de tiu en PIV, kie la afiksitaj vortoj antaŭas la kunmetitajn. Ĉio estas en strikta alfabeta ordo, tiel lerneja antaŭas lernejon. Post la vortoj ni trovas karakterizajn kaj utilajn esprimojn: en la vortnesto de lerni troviĝas lernejo kaj post ĝi elementa lernejo, komerca lernejo, frekventi lernejon, regularo de lernejo. Aperas pli da kunmetaĵoj ol en PIV kaj inter ili pluraj fakvortoj. Sed mankas ekz. lernaĵo, mallerni kaj lernema, la unuaj du motivite, ja mankas ekvivalento en la germana, sed la dua sinonimas kun diligenta, tiel estus fleissig germane. Afiksoj aperas en memstaraj vortartikoloj.

La strukturado de la vortartikoloj estas klara, bone travidebla. La diversaj etikedoj helpas en la distingo de la signifoj. Jam la nova germana ortografio estas aplikata. Avantaĝo, ke li atentas ankaŭ la aŭstran kaj svisan lingvouzojn, kaj aldonas la genron al la germanaj vortoj, tiel helpas la uzon por negermanlingvanoj.

La Granda Esperanto-Germana Vortaro estas modela verko de leksikografio, ĝi nemalhaveblas por ĉiuj germanaj esperantistoj kaj por ĉiuj esperantistoj kiuj scias aŭ lernas la germanan.

Ilona Koutny

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.