La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Arboj en Aŭstralio kaj suda Eŭropo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ekzotaj arboj en Esperantujo


2010/10, p. 14

Ne abundas libroj pri sciencoj, kaj speciale pri natursciencoj, en Esperanto. Tial ĉiu nove aperinta sciencolibro, eĉ kajero, ĝenerale estas salutata kun entuziasmo. Tro malofte oni kritike konsideras ties enhavon, aspekton, valoron - sciencan, pedagogian, lingvan - kaj kontribuon al la utilo de la lingvo Esperanto. La ĉi tie recenzata libreto levas problemojn pri ĉiuj ĉi-supre menciitaj aspektoj.

La titolo „Arboj en Aŭstralio ...”, certe, instigas scivolon en la jaro, kiam la Universala Kongreso de Esperanto la unuan fojon okazis en tiu mondoparto; kaj ne estas dubinde, ke pluraj kongresanoj aĉetis tiun libreton por ekkoni la ekzotajn arbojn tie renkontitajn. La demando, tamen, estas, ĉu la aĉetintoj per tiu libreto sukcesos ekkoni multajn el la tieaj arboj.

La arboj estas prezentitaj en la formo de simplaj nigrablankaj desegnaĵoj, montrantaj bildojn de la arbo mem, de ĝia(j) folio(j) kaj de ĝia(j) floro(j) kaj/aŭ frukto(j). Pro tio, ke la desegnaĵoj ne estas faritaj de fakulo, ilia kvalito estas nur meza. Entute aperas tiel 82 specioj, prezentitaj per simplaj desegnaĵoj kaj nomoj, sed sen iuj karakterizaĵoj.

Pri la nomoj (la libreto, cetere, nomas sin „terminaro”) citindas iu vere inda fakto: la verkinto parolas pri „sciencaj nomoj” kaj ne pekas per la uzo de la termino „latinaj nomoj”. La 82 specioj estas alfabete klasifikitaj konforme al tiu scienca nomo - iom stranga, kaj ne scienca, sed akceptebla maniero. Krome estas aldonitaj aliaj nomoj laŭ iu neevidenta sinsekvo: germana, franca, nederlanda, angla, Esperanta. Tio estas des pli neatendita, ĉar la verkinto estas franca, la ĉefa koncerna lando estas anglalingva, kaj la legantaro estas ĉefe serĉata en Esperanto-medioj.

En la komenco ne estis klare por mi, kial en unu kajero estas pritraktitaj la arboj el du tiel diversaj mondopartoj kiel Aŭstralio kaj suda Eŭropo. La solvo, supozeble, troviĝas en la fakto, ke antaŭe aperis simila kajero pri „Arboj en norda Francio”, kaj ke nun la verkinto deziras kompletigi tiun informadon per la spertoj akiritaj dum restado en Aŭstralio kaj en kelkaj partoj de suda Eŭropo. Iom komuna faktoro, tamen, estas, ke multaj el la menciitaj arboj ne originas el Aŭstralio mem aŭ el suda Eŭropo, sed estas arboj de mildaj klimatoj, kiuj facile estas planteblaj en parkoj kaj avenuoj de, ekzemple, suda Aŭstralio aŭ suda Eŭropo.

Pri la cititaj nomoj en la diversaj lingvoj oni devas esti singarda. Ekzemple, la arbo, indikita kiel „Datura”, esprimita ankaŭ per la angla nomo Angel's trumpets, estas ŝatata ornamarbo; sed ĝi ne estas tio, kio en la germana lingvo estas komprenata per Stechapfel aŭ en la nederlanda per doornappel, nek per la ĝenerala nocio „daturo” en Esperanto.

Por pluraj arboj la nomoj en iuj lingvoj ne estas cititaj. Krome kelkaj arboj estas prezentitaj nur per iu ĝenerala genra nomo. En la sciencaj nomoj troveblas kelkaj skriberaroj, ekzemple „Avicenria” anstataŭ „Avicennia”.

Por multaj arboj aperas ankaŭ iu Esperanto-nomo. Kaj jen sentiĝas la mizera stato, en kiu troviĝas la Esperanto-terminologio de plantoj, speciale de la ekstereŭropaj. Feliĉe, ĉiufoje la verkinto indikas la fonton; en multaj okazoj tiu fonto estas Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kaj ĝenerale tiuj nomoj estas vere kontentigaj, danke al la laboro farita de la tiama PIV-kunlaboranto Paul Neergaard, kiu komprenis, ke devas ekzisti simplaj nomoj, prefere ne tro inspiritaj de la sciencaj formoj.

Malpli kontentigaj estas multaj el la nomoj prenitaj el aliaj fontoj, kiuj estas: du vortaroj, unu bildvortaro kaj aparta plantvortaro (neniam aperinta kaj redaktita de la avo de la verkinto). En tiuj kvar verkoj amatoreco kaj nekompreno pri netradukebleco de la scienca nomo ofte ludis grandan rolon. Tiu kancero en la Esperanto-terminologio malfacile malaperos, des pli ĉar eĉ en la Akademio de Esperanto oni propagandas la esperantigon de la sciencaj nomoj senkonsidere de multaj neadekvataj rezultoj. Io analoga povas esti dirita pri la nomoj, kiujn kreis la verkinto mem, indikitaj per „Li”.

Eble iuj opinios, ke libreto de nur kelkaj paĝoj ne meritas tiel ampleksan recenzon. Ili pravas. Sed tiel longe, kiel la plejparta produktado de sciencolibroj en Esperanto ne atingos pli altan nivelon, ni prefere ne fanfaronu pri la uzo de Esperanto en la sciencoj, eĉ ne en la popularigo de la sciencoj. Kaj ni ne provu imponi la mondon per listoj de terminologiaj verkoj en Esperanto.

W.M.A. De Smet

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.