La antropozofio de Rudolf Steiner en Esperanto
(Rudolf Steiner 1861-1925)
Recenzo pri la sekvaj titoloj:
1. « La filozofio de libereco », 205 paĝoj, Berno 2002.
2. « Teozofio. Enkonduko en supersensajn mondekkonon kaj homodestinon », 151 paĝoj, Berno 2002.
3. « Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj ? », 157 paĝoj, Berno 2001.
4. « La okultoscienco en konturo », 321 paĝoj, Berno 2001.
Laŭ mia scio ekzistis ĝis nun eĉ ne unu verko de Rudolf Steiner en esperanta traduko. Willy Nüesch kuraĝe kaj decidite ne timis traduki kaj mem eldoni la kvar bazajn verkojn antropozofiajn kaj intencas daŭrigi sian eldonlaboron per dekkvino da aliaj titoloj jam tradukitaj. La broŝuritaj libroj plaĉe aspektas : sobra kaj klara tipografio.
(...)
1. « La filozofio de libereco » (1894)
La subtitoloj de la originalo bedaŭrinde ne troviĝas en la traduko, kvankam ili estas signifaj : « Bazoj por moderna mondkoncepto. Rezultoj de animobservado laŭ naturscienca metodo. » En sia filozofia ĉefverko, samtempe fundamento de la antropozofia spiritoscienco, Rudolf Steiner pritraktas la esencajn demandojn de la ekkona procezo kaj etiko. En la unua parto, « Scienco de la libereco », la aŭtoro pritraktas detale la demandon, kiagrade kaj sub kiuj kondiĉoj la homo estas libera aŭ male sekvas konscie aŭ nekonscie la aŭtomatismojn de sia naturo korpa aŭ psika. La dua parto, « La realo de la libereco », prilumas la etikon de la homo kaj socio. La aŭtoro pledas por aktiva memrespondeco, « morala intuicio » kaj etika individualismo. Li provas montri, ke la specife homa de la homo estas la kreiva libero.
2. « Teozofio » (1904)
Estas la unua libroforma provo malfermi la « spiritan okulon » de la moderna homo « blinda » por la spirita mondo. La homan estaĵon oni devas konsideri je tri niveloj : korpo, animo kaj spirito. La ĉapitraj titoloj indikas la pritraktitajn temojn : La esenco de la homo ; Reenkorpiĝo de la spirito kaj vivdestino ; La tri mondoj : fizika, anima, spirita ; La vojo al ekkono. – La aŭtoro enkonduke rimarkigas, ke oni ne povas legi tiun libron kiel oni kutime legas libron, necesas « ellabori » ĝin paĝo post paĝo, kelkfoje eĉ frazo post frazo. Li daŭrigas (p. 9) : « En tiu ĉi libro estu donata priskribo de kelkaj partoj de la supersensa mondo. Kiu volas rekoni nur la senseblan, tiu rigardos tiun priskribon senesenca fantaziaĵo. Sed kiu volas serĉi la vojojn, kiuj elkondukas el la sensebla mondo, tiu tuj ekkomprenos, ke homa vivo ekhavas valoron kaj signifon nur per enrigardo en alian mondon. Far tia enrigardo la homo ne estas – kiel timas multaj – fremdigata al la ‹ reala › vivo. Ĉar li nur per ĝi lernas sekure kaj firme stari en tiu vivo. Li lernas ekkoni la kaŭzojn de la vivo, dum li sen ĝi kiel blindulo palpiras tra la efikoj. » – Grava temo de Teozofio estas la reenkorpiĝo de la spirito kaj la homdestino. El propra spirita sperto la aŭtoro konfirmas malnovan instruon ankoraŭ nuntempe validan por multaj homoj ĉefe en Oriento : « La homa spirito devas enkorpiĝi ĉiam denove kaj la leĝo konsistas en tio, ke li reprenas la fruktojn de la antaŭa vivo en la sekvontajn. »
3. « Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj ? » (1904-1905)
Rudolf Steiner estas konvinkita « ke en ĉiu homo dormas kapabloj, per kiuj li povas atingi ekkonojn pri superaj mondoj ». Li montras la vojon al tiu celo. Verdire ne estas facila vojo kaj necesas multe da kuraĝo, volo kaj persisto. La memedukado necesa por atingi tiun kapablon utilas ne nur al la « spiritolernanto », sed ankaŭ povas havi animekvilibrigajn efikojn por aliaj homoj, ĉar ĝi celas ankaŭ moralan fortiĝon. – La pado de ekkono devas komenciĝi per strebado al spirita objektiveco. La rimedoj por tiu memkontrolo de la pensoj, sentoj kaj volo estas la ekzercoj de interna koncentrado kaj meditado en trankvila animstato. La libro estas helpa kondukilo por homoj serĉantaj ekkonojn pri la superaj mondoj.
4. « La okultoscienco en konturo » (1910)
Tiu libro prezentas novajn vidpunktojn rilate temojn jam pritraktitajn en la du antaŭaj verkoj. Aldoniĝas centra ĉapitro pri kosmologio, la monda evoluo kaj la homo. En la enkonduko la aŭtoro refutas multajn eblajn kritikojn kaj avertas la leganton pri sia pedagogia intenco (p. 8) : « Mi tute konscie celis doni ne ‹ popularan › prezenton, sed tian, kiu necesigas eniĝi en la enhavon per ĝusta pensostreĉo. Per tio mi al miaj libroj surstampis tian karakteron, ke ties legado mem jam estas komenco de la spirita ekzercado. Ĉar la trankvila, prudenta pensostreĉo, kiun necesigas tiu legado, pliintensigas la animofortojn kaj per tio ilin faras kapablaj proksimiĝi al la spirita mondo. »
Opinio : Se oni volas studi tiujn librojn, necesas ne nur scivolemo pri la temoj, sed ankaŭ senantaŭjuĝa sinteno rilate la prezentitajn faktojn. – La traduko estas enhave fidela, kun agrable malmultaj gramatikaj aŭ tajperaroj. Iom peza estas kelkfoje la akumulo de la pasivoj en la kunmeto de esti plus participo, dum ofte eblus varii per simpla verboformo, « -iĝi » aŭ ĉirkaŭfrazo kun « oni... ». La sintakso tie kaj tie cerbumigas la leganton, ĉu pro la malfacileco de certaj pritraktoj, ĉu pro la influo de la germana ? Aliflanke troviĝas kelkaj originalaj vortkreaĵoj. Bedaŭrinde ne estas glosoj por la (neoftaj) neologismoj aŭ terminoj. La tradukinto opiniis la enkondukon de « l’o » necesa por la substantivigo de adjektivo, ekzemple : « Inter la limoj difinitaj de naskiĝo kaj morto la homo apartenas al la tri mondoj, al l’o korpa, l’o anima kaj l’o spirita. » Sed fine ĉi tiuj iom pedantaj lingvaj kritikoj respegulas nur miajn personajn preferojn kaj ne malpliigas la meritojn de la fidela traduko. Ni estas kontentaj kaj dankaj al la tradukinto kaj eldoninto, kiu ebligis kun sindonema kaj persista laborego la konatigon de la antropozofio al la esperanta publiko.
Noto : (...) = Ĝeneralaj indikoj pri la vivo kaj verkoj de Rudolf Steiner ellasitaj, troveblaj per alklako de la reta ligilo al la originalo.
Bibliografiaj indikoj
1. Recenzo pri du verkoj de Rudolf Steiner (« Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj » kaj « La edukado de la infano el la vidpunkto de la spiritoscienco ») fare de Rita Valaiukaito sub la titolo « La vojo al perfektiĝo » aperis en la revuo « Esperanto » de UEA, n-ro 1153 (2002/11).
2. Pri la prelego « La edukado de la infano... » oni trovas recenzon kaj pri la tradukinto prezenton de Claude Gacond en SES-i, n-ro 3/2001.