La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La armeoj de Paluzie

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Manuel de Seabra kaj la armeoj de Paluzie


1999/02, p. 22
Ŝajnas, ke mi verkos ne recenzon, sed artikolon. Aŭ ĉu reĝustigon? Mi komencas ĉi tiun plendon kaj laŭdon kun miro, kun admiro kaj aspiro, tamen malpanegire, pensante jen pri la pravo de la senkompata recenzinto. jen pri la kialoj de la aŭtoro, pri ties problemoj kaj dilemoj, ties temoj kaj sistema eraremo.

Kiam aperis ĉe I.E.M. „La armeoj de Paluzie", romano de Manuel de Seabra, recenzis ĝin en Esperanto Antonio Valén (aprilo 1997): Ĉu ek(s) al plena verkaro? La recenzinto precipe prijuĝis la lingvaĵon. Unualoke kaj lastaloke. Li ja komplete nuligis la verkon surbaze de ĝia lingvo. (En alia recenzo — en la samjara decembra numero - li savas la tradukitan de Daŝgupto „Klera edzino", egale pro lingvaj kriterioj.) Valen diras: „Por la unua fojo, mi ne ellegis recenzotan libron, ĉar mi simple ne eltenis [...] — mi atingis nur la 26an paĝon). „Tio signifas, ke li legis 3 ĉapitrojn, entute nur 20 paĝojn (al ni diru, 180).

Mi citas lin: „,Oni ne povas ne vidi la latinidan sintakson malantaŭ ĉiu frazo, ofte rande de sklaveco. La fraz-strukturo ne respondas al tiu nialingva, sed konstante aspektas fuŝtraduke. Krome, en preskaŭ ĉiu alineo troviĝas lingvaj eraroj. La armeoj de Paluzie estas verko kiun mi neniel rekomendus al komencanto."

Tio, kompreneble, ne eblas — pro la nekorektita lingvaĵo. Sed, ĉu la aludita libro havas neniujn meritojn? Mi estis plurfoje foliuminta ĝin ĉe budo de semajnfina kultura aranĝo; allogis min enhav—elementoj, sed mi hezitis aĉeti. Tiam mi ricevis la manuskripton de alia „originalaĵo" sam—aŭtora: Ĉu al vi plaĉas Fernando Pessoa? Nun mi plene komprenis la indignan, bruskedrastan reagon de Valen. Ĝi estis subita hirtiĝo, agaciĝo pro la ,kukola' lingvo. Mi trovis la lingvaĵon nekontentiga, strangefremda, neklasika, tre devia de la normo. Seabra estas etnolingva verkisto kaj plurlingva tradukisto; li uzas Esperanton ,malpuran', infektitan de latinidaj lingvoj. Li konas, sed ne regas Esperanton. Mankas al li lingvaj radikoj, lingva tradicio. Li uzas nian lingvon kiel fremdlingvan, ne kiel propran. Li ne estas vere esperanta aŭtoro. En lia manuskripto mi trovis, ekzemple: diumenĝe, anstataŭ dimanĉe. Mi demandis min, ĉu — kaj kiel do — li sukcesas eviti fremdajn influojn kaj interferojn en siaj naciaj lingvoj?

Mi tamen legis la tajpaĵon, korektis ĝin parte, cerbumis pri multo, faris proponojn. Li teksto estas multloke agaca. La aŭtoro ofte ne klare esprimas sin. Kaj ... la senmakule tajpita teksto trompe supozigas gramatikan senerarecon; la pura aspekto de la manuskripto false kredigas ke ĝi estas prespreta. Korektado de tia teksto estas ege malfacila: tre delikata, pli insida ol tradukado. Neniu eldonejo plene sukcesos en tiu tasko. Malgraŭ provlegantoj, reviziantoj, kontrolkomisionoj kaj lingvaj komitatoj, nia armeo de korektistoj ne estas sufiĉe forta.

La aŭtoro havigis al mi, rekompence, numeron 8 el serio de Kajeroj de studado kaj kulturo, eldonaĵo de la Asocio de Verkistoj de Katalunio: „Manuel de Seabra — liaj multaj patrioj”. Tiu Kajero vekis mian intereson, precipe la kontribuo de Herbert Mayer. Sed ĝenis min la multaj komposteraroj en la esperanta versio; similajn mi ne vidis en la hispanaj tekstoj. Aliflanke, mi konstatas ke tradukoj ne estas centelcente fidindaj: hazarde mi rimarkis, ke la esperanta „mire" (kun miro) iĝis „admimtivamente” (kun admiro) en la hispana. Interesajn informojn mi plukis ankaŭ el la profesoraj kontribuoj en la kataluna kaj portugala.

Mi eksciis. ke li lernis Esperanton jam tre frue — kiel 13jarulo. Ĉu? Kaj post tiom da jaroj li ankoraŭ ne scipovas apliki nian gramatikon? Krome, li elektas vortojn laŭ itala, angla aŭ franca semantiko, tiel fabrikante ,esperantajn' frazojn nepre miskomprenotajn. Kiel membro de verkistaj asocioj kaj de Esperanto PEN, li propagandas Esperanton kaj elradias nian kulturon alekstere ... Bone! Sed lia lingvaĵo estas subkvalita, malglata. Jes, nepre subnivela.

En la Kajero mi legis pri La armeoj de Paluzie. Pri la problemo kiu blokis la aŭtoron. Pri lia solvo. Pri lia verkmaniero. Ke por li gravas la ideoj, la esprimado de faktoj, ne la lingvo en kiu li kaptas sian temon. Mi eksciis, kial li uzis Esperanton.

Mi do aĉetis la libron, aliris ĝin senantaŭjuĝe. Mi miris pri la koncepto, la strukturo. la rakontmaniero, iel kontente. ĉar Seabra — vivosperta — havas ion por diri. Aferojn nefikciajn, kun bona psikologio, Paperaj soldatoj horora simbolo. La verkisto dediĉas sin kun amo kaj homeco. Sed li ne rakontas kronologie. Ne ĉiuj rilatoj estas tuj klaraj en tiu grandioza priskribo de epoko kaj familio: sinsekvo de generacioj, parencaro vasta en civilmilita etoso.

Aperas nomo: Edmondo, praavo. Kaj dua Edmondo havas gefratojn, sed ankaŭ dek infanojn, inter kiu Edmondo. Tria. Kies plej aĝa filo, jes, prave: nomiĝas Edmondo, Ne facile!

Mi provis ne atenti lingvajn fuŝojn kaj baldaŭ la enhavo kaptis min. Valen havas alian guston, mi pensis, aŭ eble li eklegis en maloportuna tago, en dormiga varmego. Aŭ lingvaj aspektoj simple blindigis lin pri aliaj kvalitoj. Plurloke mi renkontis subtilan humuron, eĉ politikan ŝercadon. Brile amuzas la ĉapitroj La oliv-oleo de la bofilo kaj Muso en la buŝo. Ankaŭ Mamludoj kaj malpuraj kalsonoj estas bela integra parto de la romano.

Sed bedaŭrinde, vico da ĉapitroj pri la infanaĝo de la aŭtoro perdas la antaŭan nivelon; la falon de intereso akompanas abrupta plimultiĝo de lingvaj eraroj. Cu hazarde? Eĉ frazoj vekivaj, atentigaj, efikas mise, agace, perdintaj sian ĝustan signifon pro participa misuzo: „Ni vidis virinojn kun tre mallongaj jupoj montrante la femurojn."

En la glosaro ni trovas vortojn, kiujn la aŭtoro enkondukas nur pro nekono de la ekzistanta vortaro: jen ekskvizita. En PIV troviĝas: eskvizita. Pliaj superfluaj neologismoj aperas en la teksto mem, sen registriĝo: ekzemple: bufalo (bizono).

Do, jen alia kaj alispeca skandalo en Esperantujo: libro, kiu povus esti unu el niaj pli interesaj, eliris en lingva vesto netaŭga, hontiga.

Christian Declerck

La armeoj de Paluzie


majo 2016
Ĉu vi jam estis neallogata de titolo kaj kovril-paĝo de iu libro, sed post legado tute ravita? Tio okazis al mi pro la vorto 'Armeoj' kaj tiu 'Paluzie' de mi nekonata: ĉu fantazia lando? Ĉar la verkisto estas Seabra, kaj la eldonisto, la tiama IEM en Vieno, bone taksitaj de mi (krom por la bindaĵo), mi tamen aĉetis la libron antaŭ 15 jaroj, kaj elfosigis ĝin okaze de la maja Eo-Sumoo de 2016. Kia bona surprizo! Agrabla rakonto pri plur-generacia familio, laŭ la sentoj de knabo, kiu provas plenigi la truojn de la oficiala familia rakonto. Ĉiuj el la 26 ĉapitroj estas kvazaŭ sendependaj, kiel montras la eldonoj en la portugala, la kataluna (de la aŭtoro) kaj la rusa versio (de aliulo) en kiu la sinsekvo ne samas! Manuel de Seabra klarigas tion en librofina kolofono. La verkisto, naskiĝinta en 1932, estas portugala, sed vivas en Barcelono, kaj la sufiĉe biografia rakonto pri 4 generacioj estas translokita en la katalunan urbon. Kiel en la pliposta "Malamu vin unu la alian", la politikaj okazintaĵoj estas aluditaj kaj estas interese scii kiel travivis ilin la praavo Edmond, la geavoj Edmond kaj Edviĝa kaj iliaj 10 gefiloj, interalie la patro de la knaba rakontanto, la unuenaskita, pro tio same nomita Edmond. Mankas nek humuraĵoj, nek mezaliancoj. La rimarkoj de la knabo trafas. Seabra uzas kiel kutime kelkajn neologismojn, sed ĉio estas tre facile komprenebla. Legante tiun libron mi pasigis tre agrablajn momentojn.

Alteo

Nova klasikaĵo?

Troviĝas kelkaj esperantaj klasikaĵoj, kiujn ni memoras ne pro lingva elstareco, sed pro kvalito funde literatura. Unu ekzemplo estas tia verko kiel Metropoliteno de Varankin. Per La armeoj de Paluzie ĝia aŭtoro, Manuel de Seabra, preskaŭ povas aspiri lokon inter tiuj mejloŝtonaj verkoj.

Laŭ postparolo La armeoj de Paluzie estas esperanta originalaĵo, kiu tamen unue aperis en tradukoj portugala kaj kataluna faritaj de la aŭtoro mem. Nur en 1996, post dek kvin jaroj, aperis la originalo.

Literatura kvalito estas disigebla en plurajn erojn. Gravas unue la originaleco kaj interesveko de la baza ideo, temo, enhavo. Due kaj eble plej grave necesas aparta verkista talento koncipi, komponi, arkitekturi aŭ dramigi la rakonton, la priskribojn, la dialogon kaj prezentadon de personoj kaj medioj. Trie estas bezonata konvena lingvaĵo, kiun la leganto perceptas kiel naturan vehiklon de la "mesaĝo", kaj kiu eble eĉ aldonas kroman kvaliton, ĉar certe ne sufiĉas nur lingvaĵo senerara.

Tiu ĉi romano estas familia "sagao", kie la "mi" esploras kaj rerakontas la historion de sia deveno ekde la praavo ĝis sia propra vivo. Tiu baza temo eble ne ŝajnas tre originala, sed tamen prezentas ion funde homan, kun kio ĉiu leganto povas identiĝi. Kiam oni ekkonas la familion Roureda, oni ne volas forlasi la romanon sen ekscii ĉiam pli multe. La verkista talento de de Seabra tamen kuŝas ĉefe en lia lerteco konstrui, tajli la rakonton, disvolvi la eventojn. Li kaptas kaj tenas la atenton de sia leganto per efikaj rimedoj, per la ordo kaj ritmo de aferoj dirataj same kiel per sia lerta elekto de aferoj nedirataj, per la viva kaj kviete humura maniero prezenti rolantojn kaj lokojn. Oni imagas profesian manon malantaŭ la vortoj.

Plej originale kaj trafe impresas du trajtoj: unue la rolo de la "armeoj" aludataj en la titolo, kies signifon prudenta recenzanto ne rivelu. Due oni miras sperti, kiel la socia kaj politika historio de nia jarcento, kaj precipe la klasaj bataloj kaj interna milito de Hispanio, speguliĝas tra la familio Roureda kvazaŭ en ironie ridiga spegulo.

Ankaŭ la lingvaĵo havas fundamentan kvaliton de flua, natura, belritma lingvo. Oni tamen povus deziri, ke la aŭtoro akirus helpon de lingve spertaj "polurantoj" por forigi malglataĵojn. Por doni nur du ekzemplojn: la tro oftan "ekzakte" li povus kelkloke ŝanĝi al "ĝuste" aŭ "precize" – aŭ tute ekskludi – kaj la iom nekutime ripetata "ĉiel" povus iam cedi lokon al "ĉiuokaze", "tamen" aŭ "malgraŭ ĉio". Ankaŭ eraretojn, precipe pri transitiveco (movigi, terurigi, impresigi, konfuzigi), helpantoj povus forlavi.

Librofina glosaro enlistigas dudekon da neologismoj, krome aperas en la libro iufoje neglosita vorto kiel "holi" (kredeble = "iri preni, alporti, venigi"). Sed malŝatanto de novaĵoj devus ne timi tiun ĉi verkon, ĝia lingvaĵo ĝenerale ne estas novisma aŭ ekstreme moderna, sed sufiĉe normala. Pro la originala kaj tre atentokapta rakontmaniero La armeoj de Paluzie estas rekomendebla al ĉiuj, kiujn interesas sperti sin mem en aliaj homoj!

Sten Johansson

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.