Temas pri novelo, kiu disvolviŝas ĉirkaŭ la amaj problemoj kaj duboj de ĉefrolulo Lin.
Lin estas enamiŝinta de Rong kaj havas amikon Xu. La amo inter Lin kaj Rong estas tro dolĉema kaj pli poezia ol verŝajna;
la amdiroj estas tute poeziaj kaj alportas la leganton al muzika orientaĵo. Kontraste la amiko Xu avertas Lin pri netaŭgeco de lia amfrenezo.
Lin ne nur pensas nure pri sia amo kaj amatino sed ankaŭ forgesas gravan okazintaĵon, kiu kortuŝis sian familion, nome memmortigo de la frato de Lin,
ankaŭ pro amproblemoj kaj forlaso farita de amatino. Dekomence estas la ombro de la memmortigo de la frato, sed ankaŭ laŭ la pludaŭro de la historio la ombro de la eblo, ke Rong forlasus Lin.