La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Babile kun mi mem

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Danio pli proksima

Ekde la infaneco ĉiu konatiĝas kun Danio pere de la sorĉaj fabeloj de Hans Chr. Andersen. Por multaj - ve, ankaŭ por mi - per tio finiĝas la kono de la dana literaturo. Sed jen bonŝanco: mi tralegis la libron de Poul Thorsen Babile kun mi mem. Kvankam ĝi estas verkita originale en Esperanto kaj multe rakontas pri Esperantujo, ĝi donas sufiĉe da impresoj ankaŭ pri Danio.

Poul Thorsen estas verkisto konata: li jam aperigis dekon da libroj, inter kiuj estas poeziaĵoj, tradukoj, bibliografiaj kompilaĵoj. En tiu ĉi libro la aŭtoro rakontas sian vivon de la infaneco ĝis la nuntempo. Abundas epizodoj pri lia Esperanto-aktivado, sed ne mankas ankaŭ priskriboj pri la malfacilaĵoj de la vivo. Kun intereso mi legis pri kontaktoj kun diversaj esperantistoj kaj plezure rimarkis konatajn nomojn. La aŭtoro citas recenzojn, esprimas sian opinion pri libroj kaj ankaŭ pri la fama literatura revuo Norda prismo.

Aliflanke, mi havis eblon ekkoni kelkajn, por mi surprizajn, flankoj de la vivo en Okcidento. Evidentiĝis, ke ankaŭ tie ne estas paradizo. Ekzemple, fojfoje iuj okcidentanoj devas petveturi, noktumi subĉiele aŭ en fojnejoj dum migrado tra la mondo. Ĉu eble tion ili faras nur pro scivolo?

La lingvaĵo de la verko ŝajnis al mi iom nekutima kaj kelkloke stumbla; ekzemple, „esperantiĝo”, laŭ mi, devas esti „esperantistiĝo”.

Dmitrij Cibulevskij

Rimarkinda evento


1997. №7 (38)

Mi ne ŝatus aparteni al tiuj, kiuj “…ĉasas neologismojn, sarkas tajperarojn aŭ triumfe surpinglas iun duban refleksivon. Por tiuj goldenuloj literaturo estas masoĥisma presprovlegado…” Sed estas grimaco de l' sorto, ke la redaktoro komisiis recenzi la verkon de Poul Thorsen, el kiu mi ĵus citis, al persono okupanta sin fake ĝuste pri kontrolado de presprovaĵoj. Tial mia menso senintence notas iujn difekt(et)ojn, kiuj atestas, ke la amatora eldonejo Beletra bedaŭrinde havas nek redaktoron, nek korektiston. Sed gravas, ke ĝi eldonis la “babilojn” de la dana globtrotulo.

Mi jam sukcesis plendi en alia recenzo (LOdE. 1997. №2) pri tio, ke rememoroj ne estas populara ĝenro en la verdlingva literaturo, tial apero de tiuĝenra novaĵo, kia Babile kun mi mem estas rimarkinda evento.

Impresoj de infano, revoj de adoleskanto, junula aktivado en laborista medio, profesiaj zorgoj — ili trovas sian lokon en la nehasta rakontado de Poul Thorsen. Kiel la ruĝa fadeno tra la tuto videblas la esperantisteco de la aŭtoro kaj multegaj travivaĵoj ligitaj al ĝi. Ne vane Thorsen substrekas, ke “…transnacia lingvo grave ŝanĝas la karakteron de sia uzanto, ke ĝi estas diskreta rimedo por masoni pli kaj pli altajn ŝtupojn en la persona evoluo”.

En la pli-malpli kronologian babiladon enplektiĝas apartaj ĉapitroj pri interesaj personoj, renkontitaj de Poul Thorsen. Speciale interesis min legi pri la iom bizar-aspekta ruso Ĉaĥotin, ĉagrenis la trista sorto de Norda Prismo kaj nekontentigis la tro svaga priskribo de la ĉeso de la eldonejo Koko.

Mi ŝatus legi pli multajn rakontojn pri renkontoj simile al tiu Vid-al-vide kun Kolomano. Sendube Thorsen rezervis rakontindaĵojn pri Régulo Pérez kaj aliaj tre multaj.

Fine mi menciu amare amuzan aventuron pri la tradukado de Grukoj de Kumbel tiel bildece priskribitan, ke mi kredas ke tiu kunlaboro lasis profundan spuron en la animo de Thorsen.

La libreto estas farĉita de versaĵoj kaj ilustraĵoj, kiuj faris ĝin pli alloga.

Halina Gorecka

Agrabla babilada stilo


n-ro 208, 1998

Gerrit Berveling

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.