La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bakŝis

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bakŝiŝ

Publikigita ĉe
The British Esperantist 1938

K.R.C. Sturmer

Koloniismaj portretoj

La novelaro Bakŝiŝ de L.N. Newell (1902-1968) estas klasikaĵo, ofte laŭdata pro elstara stilo kaj novelistika arto. Oni ankaŭ ofte mencias la intiman konon kaj komprenon de la aŭtoro pri la intermilita Egiptio.

La laŭdoj estas tute pravaj kaj plenmeritaj. La noveloj de Newell vere estas perloj en la Esperanta novelarto. Precipe imponas lia talento portreti homojn de diversaj tipoj kaj karakteroj. Mi tamen opinias, ke liaj noveloj prezentas ne tiel multe "la vivon de egiptoj", kiel la nekomprenon reciprokan inter egiptoj kaj eŭropanoj. Kaj ĝi tute nature faras tion el perspektivo eŭropa, eĉ brita. Iufoje ĝi alprenas tiun vidpunkton plenkonscie, sed ofte ĝi rivelas pli multe da "eŭrocentrismo" ol supozeble intencis la aŭtoro. Pli trafa (kaj kruda) subtitolo povus esti "skizoj el koloniisma rilato".

En ok el la dek noveloj, la efektiva temo de la rakonto estas la renkontiĝo - fojfoje kunpuŝiĝo - de eŭropaj kutimoj kun egiptaj moroj. Newell pentras tiujn kontrastojn tre precize, klarvide, ironie - tamen ne neŭtrale. Li ofte klopodas por simpatii kun la egipta flanko kaj ridindigi la britan aŭ francan. Tamen, li vane penas tion fari. Ne eblas ne rimarki, ke la verkinto ĝisoste sorbis la eŭropan banon. Oni sentas tion eĉ ĉe bagatelaj aferoj, kiel vestoj. Pri egipto en Egiptio li povas skribi: "Li kutimis porti en la domo piĵamon anstataŭ ordinaraj vestoj" (p. 139). La "piĵamo" estas vesto adaptita al la egipta klimato, dum la "ordinara" vesto pli konvenus por Londona nebulo. Simile pri sociaj emoj: "La egiptoj estas gregemaj homoj" (p. 72). Do - normala estas brita izoliĝemo, devio estas la kutimoj de egiptoj en Egiptio. La vortojn de Newell "La anglo insiste kunportas kun si Anglujon ĉien" (p. 114) li mem efike demonstras.

Tiun sintenon oni trovas ne nur ĉe la "kulturaj karamboloj", sed eĉ en la du noveloj, kie ne aperas eŭropanoj, kaj kiuj efektive meritus la novelaran subtitolon "el la vivo de egiptoj". Plej sukcesa el ili eble estas La ĵuro de piulo, eta krimnovelo pri ruza kaj fripona ago de malriĉa kamparano por eviti punon pri du murdoj, kiujn lia honoro devigis lin plenumi. La dua, Tragedio, enhavas bonan portreton pri maljunulo, kutima pensi ĉefe aŭ eĉ nur pri si mem. Sed eĉ en tiu duopo oni trovas ĉe la rakonta voĉo iom ĝenan eŭropecan perspektivon: "Pri la puno sekvonta tian pluan murdon li ne pensis: la egipta kamparano ne kutimas antaŭpensi la rezultojn de siaj agoj" (p. 45). "Tio tamen malpli ĝenis lin, ol eŭropanon: kiel ĉiuj egiptoj, li havis senfinan paciencon, kaj povis trankvile revi dum pluraj horoj" (p. 93).

Efektive, la novelaro estas iom tro dense farĉita per tiaj "veroj" pri "la egiptoj". Tamen ne nur pri ili. Ankaŭ "la francojn" kaj eĉ "la anglojn" trafas kelkaj ironiaĵoj, tamen ĉe la angloj la aŭtoro pli emas distingi diversecon. Se oni volus imiti lin, eblus skribi: "Kiel ĉiuj angloj, li vidas individuecon ĉe la samnacianoj, kaj grupan apartenon ĉe la fremduloj".

Tamen, la supraj plendoj ne povas forpreni la gravajn meritojn de preskaŭ ĉiuj noveloj en Bakŝiŝ. Plej emociigaj kaj pensigaj eble estas du rakontoj pri eŭropaninoj, kiuj edziniĝas aŭ fianĉiniĝas al egipto kaj vojaĝas por ekvivi kun li en Egiptio. Temas pri Edziĝpropono kaj La kriketludo. Newell tre bone kaj tre ekvilibre scenigas ilian elreviĝon - en unu kazo temas pri tuja ŝoko, en la dua pri iom-post-ioma vekiĝo al fremda realo - kiam la eŭrope konduta viro finfine montriĝas esti fremdulo, ano de malamika familio kaj medio. Al la malfacila situacio de tiuj virinoj krome aldoniĝas la amaro konstati, ke aliaj eŭropanoj malestimas ilin pro ilia rilato kun egipto. Ĉi temo ja restas kaj sendube longe restos ĉiam aktuala, kaj Newell traktas ĝin kun tre profunda komprenemo, almenaŭ kiom koncernas la eŭropaninan flankon.

Alia novelo, La svatanto, prezentas iel malan situacion: juna brito kaj egipta fraŭlino interkonatiĝas kaj ambaŭ emus je amo kaj geedziĝo, sed pro la malsamaj moroj tio ne eblas, kaj neniu el ili komprenas, kial la alia strange kondutas. En ĉi novelo kaj en kelkaj aliaj krome aperas la temo de egipta memmalestimo kaj adorado al ĉio eŭropa, precipe brita. Estas klare, ke tiu spirita sinsklavigo tre incitas la internacieman aŭtoron, sed ŝajne li konsideras ĝin nur stranga konduto de (kelkaj) egiptoj. La konkludon, ke tio estas tute racia kaj natura reago al koloniisma, malegala rilato inter la nacioj, oni ne trovas en la novelaro. Malgraŭ tiu iom supraĵa kompreno pri kialoj, Newell elfaras tre sukcesajn kaj interesajn portretojn de juna, eŭropema egiptino, kaj de maljuna egipta esperantisto, admiranto de ĉio angla, kiu iom elreviĝas vojaĝante al UK en norda Eŭropo. Ne hazarde, tiuj du personoj estas anoj de la kopta (kristana) malplimulto de Egiptio, kiu ŝajne rigardis la britajn koloniistojn kiel garantion pri sia ekzisto.

La lingvaĵo de Newell estas bona, kaj plej grave: lia stilo estas elstara kaj lia talento scenigi kaj portreti estas nesuperita en la Esperanta novelarto. La protagonistoj de liaj noveloj ekvivas en la menso de la leganto kaj longe restas en la memoro. Alia afero restanta estas la Egiptia varmo kaj polvo, kiu disradias de la libropaĝoj. En la tripaĝa impresaĵo La nomado la posttagmeza varmego kvazaŭ vibrigas la libreton. Ne eklegu la verkon sen refreŝiga trinkaĵo ĉemane!

Sten Johansson

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.