La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La bildstrioj kiel lernolibroj

  • Auteur: Michel Dechy
  • Soort: leerboek/woordenboek
  • Beschikbaar: Niet in stock
  • Prijs: ±€6.00
  • Jaar van uitgave: 2010
  • Beschrijving: Lernolibro bazita sur bildstrioj. Kun abundo da informoj, ekzemploj kaj ekzercoj.
  • Pagina's: 32
  • Hoogte: 300 mm
  • Bemerkingen: Kolore ilustrita
  • Recensie:
    • De Mariana Evlogieva: Instrua, instiga, inspira!
    • La bildstrioj kiel lernolibroj de Michel Dechy: Legante la libron, vi lernos multe pri Tinĉjo kaj la 24 albumoj verkitaj de la fama belga desegnisto Hergé (1907-1983). Vi povos uzi la belajn kolorajn bildojn por paroligi viajn lernantojn. Michel Dechy (instruisto pri matematiko kaj teniso-trejnisto), tra trafaj ezkzemploj kaj konsiloj entuziasme helpos vin sukcesi fari de viaj kursoj veran plezuron!
      Nun ni relegas la 4 albumojn tradukitajn en esperanton:
      La Krabo kun Oraj Pinĉiloj.
      La Nigra Insulo.
      Tinĉjo en Tibeto.
      La Templo de l'Suno. (Atrebato kaj Joga (Arras, Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2020)
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Instrua, instiga, inspira!


2011/06, p. 21

Bildstrioj estas amuzaj. Ĉu tio signifas, ke ili ne estas praktike utilaj? Bildrakontoj plaĉas al infanoj. Ĉu do ni pensu, ke ili ne taŭgas por plenkreskuloj?

Evidente ne! – jen la respondo, kiun sugestas la 32-paĝa instruhelpilo de Michel Dechy La bildstrioj kiel lernolibroj.

Ĉu vi konas la serion pri Tinĉjo, kiun lanĉis la fama belga desegnisto Hergé? Verŝajne, jes – ja pli ol 200 milionoj da ekzempleroj estas venditaj tutmonde en pli ol 60 lingvoj! Tri el la bildstrioj jam aperis ankaŭ en Esperanto: La krabo kun oraj pinĉiloj, La nigra insulo kaj Tinĉjo en Tibeto. En sia libro Dechy prezentas fragmentojn el la esperantigitaj rakontoj kaj koncizan enhavresumon de ĉiuj 24 albumoj, aperintaj ĝis la jaro 2004.

La celo de La bildstrioj kiel lernolibroj estas paroligi Esperanto-lernantojn pri temoj, ĉerpitaj el la aventuroj de Tinĉjo. Depende de ilia nivelo eblas priskribi bildojn, babili pri simplaj ĉiutagaj aferoj aŭ pridiskuti gravajn sociajn problemojn. Ekzemple, al Esperanto-komencantoj oni povas montri bildon kaj demandi: „Kiu li estas?”, „Kio li estas?”, „Kion li faras?” ktp. Kun progresintoj, tamen, eblas paroli pri malpermeso de fumado en publikaj lokoj, pri etnaj konfliktoj en Tibeto k.s.

La diversnivelaj ekzerc-ekzemploj estas elstarigitaj per diverskolora fono – la blua emfazas la malpli facilajn. En flavaj rektanguloj aperas aldonaj informoj pri Hergé kaj liaj verkoj. Ankaŭ el tio eblas ĉerpi ekzerc- kaj diskut-temojn.

La 32 grandformataj kaj plenkoloraj paĝoj aspektas bele. Jen unu el la malmultaj instruhelpiloj, kiun Esperanto-lernantoj povas fiere montri al geamikoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj same ŝatus eklerni la lingvon internacian.

Eble nelaste pro sia alloga aspekto La bildstrioj kiel lernolibroj vekis en mi multajn ideojn pri utiligo de bildstrioj en Esperanto-instruado kaj inspiris min pri iuj eksperimentoj. Espereble ankaŭ aliaj instruantoj same trovos la libreton ne nur instrua kaj instiga, sed ankaŭ inspira.

Mariana Evlogieva

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.