La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bunsun kaj Aiko
Rememore al mia unua amo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Refoje pri amo


N-ro 44, Junio 2022

La libro havas la subtitolon “Rememore al Mia Unua Amo” kaj la sub-subtitolon “Rakonto el la vivo de la aŭtoro”. Do temas pri tute vera historio. Ĝi enhavas la partojn “Renkontiĝo”, “Leteroj”, “Sopiro”, “Disiĝo” kaj “Epilogo”. Ĉiu parto konsistas el pluraj ĉapitretoj, ie eĉ nur duonpaĝaj.

La lingvaĵo, stilo estas simpla, facile legebla. La teksto enhavas vortojn kaj esprimojn nekutimajn por eŭropanoj, sed tute bonajn. Hodiaŭ ĉehejmos gasto; okulbulboj; haristo (ja koreaj komencantoj ne konas la vorton frizisto, ĉu ne?). Strange impresas bonvenigi, kie pli konvenas nur saluti (ĉu gasto povas bonvenigi mastrojn?). Fordoni kun la senco “rezigni” (temas pri decido ks.) sonas nekutime, sed tolereble.

Li konstante vivas en Koreio; ŝi - etna koreino, vivanta en Japanio, venas en organizita grupo “por lerni sian propran landon kaj kutimiĝi al koreaj moroj kaj manieroj”. La protagonistoj aĝas iom pli ol 20 - sed kondutas kvazaŭ 15-jaruloj. Ambaŭ jam finis universitatajn studojn, havas bonajn profesiojn, seriozajn planojn por la vivo... Klaras la reciproka forta simpatio (eĉ se ankoraŭ ne certas, ke estas vera amo - oni ne trouzu la vorton senbezone), jam sonis reciprokaj amkonfesoj - kortuŝe sinceraj kaj mallertaj ... kial do plu suferi dise? La vivo ne tiom longas - ve, la rakontanto poste spertos tion ...

Post du renkontiĝoj Sung (la rakontanto) kaj Bunsun (lia amikino; Aiko estas ŝia japana nomo) dum jaroj skribas leterojn unu al la alia. La kolekto de iliaj leteroj estas la plej ampleksa parto de la libro, pli ol duono. La leteroj estas teneraj, sed la frazoj sonas iom plumpe kaj vante - kun priskribo de vetero kaj ĝeneralaj filozofiaĵoj - eŭropanoj tiamaniere skribis 150 jarojn pli frue ... jen li ĝojas nur pro tio ke ŝi subskribis sian leteron per nura voknomo sen familinomo... sed la interrilatoj plu stagnas sen evoluo. Ŝi plurfoje petas lin iĝi “distingita homo”. Post jaroj li estos profesoro - sed ĉu tiom gravas?

Li eldiras edziĝproponon - mallerte, kvankam tutsincere. Ŝi evitas klaran respondon. Pasas jaroj, sed nova renkontiĝo ne okazas malgraŭ pluraj promesoj kaj esploroj. Ŝia patro kontraŭas edziniĝon kun Sung, ĉar tiam ŝi transloĝiĝos al Koreio, forlasinte la gepatrojn. Do ili ŝatus edzinigi ŝin al iu koreo loĝanta en Japanio - kion ŝi, certe, ne volas ... Estante nur 24-jara ŝi jam bedaŭras: “Mi fariĝis iom pli aĝa kaj malbela”.

Fine, Bunsun/Aiko informas, ke ŝiaj gepatroj malpermesas ŝian edziniĝon al Sung, nur ĉar ili “kredas, ke mi certe fariĝos malfeliĉa, se mi iros edziniĝi al Koreio. Ili nur diras, ke mi fariĝos malfeliĉa, sen ajna intenco ekscii pri vi nek pri via familio.”

Li forveturas por studi en Usono, post pliaj jaroj ekscias pri ŝia edziniĝo - kaj divorco post nur unu jaro. Ŝi vartas filinon kaj - planas edziniĝi refoje, ĉar “estos malfacile vivi sola kiel virino” ... Li revas, ke li povus “forigi la vundojn el ŝia koro”, sed... “fine ne povis fari la duan proponon al ŝi. La stulta tempo pasis denove.” 26 jarojn post la unua renkontiĝo kaj 18 jarojn post la lasta interŝanĝo de leteroj li venas en Japanion por ŝin serĉi - kaj ekscias, ke ŝi mortigis sin. Finas la libron korŝira epilogo, kie la aŭtoro konfesas: “La kialo, ke mi verkis la rakonton, elprenante la doloron el plej profunde en mia koro, estas, ke mi volus peti vin doni al ŝi la amon, kiun mi ne povis fini.”

Ni (eŭropanoj kaj ne nur) fakte nenion scias pri koreaj tradicioj kaj moroj. Esperanto unike ebligas konatiĝi kun la tiea kulturo, trasenti la vivon eĉ kvazaŭ deinterne, ne per okuloj de turisto-fremdlandano. Vere mirigas kaj malĝojigas, ke ankaŭ nuntempe plenaĝaj gefiloj (almenaŭ, filinoj) devas plene obei la gepatrojn, eĉ perdante eble unikan ŝancon por sia feliĉo. Ĉu ofte el malnovaj moroj sekvas veraj tragedioj? ...

Se al vi bonŝancis renkonti vian Amon - gardu kaj defendu ĝin, ne cedu. Kaj agu! Ne sufiĉas nur vivi kaj vivi - aktivi necesas! - kiel admonis nia granda tragika poeto. Certe se tio estas vera amo - kio en junaĝo eble ne evidentas. (Nun oni ofte nomas “amo” fakte nuran seksdeziron - la vorto senvaloriĝas...) Sed Vera Amo estas valoro egale kara al la Vivo mem ... Amo, movanto de la sun’ kaj steloj...

Valentin Melnikov

Amo, eterna neceso


N-ro 318, Aŭgusto 2022

Amo eterna... dum ĝi daŭras. Da rakontoj pri amo, spicitaj per diversaj intervenantaj obstakloj ĉiu literaturo havas eĉ tutan bibliotekon, do kion novan prezentas tiu ĉi tre mallonga romaneto? Tutunue la subtitolo Rememore al Mia Unua Amo estas konfirmita en la frontispica paĝo: la aŭtoro elmetas parton de sia propra biografio. Nu, la komencon, en la jaro 1974, oni ja povas malkaŝi: Bunsun estas korea knabino vivanta en Japanio kaj vizitanta tie la trian gradon (klason) de altlernejo (supera mezlernejo). ŝi venas kun grupo de koreaj kunlernantoj sendataj ĉiusomere al Koreio por ke ili ekkonu sian devenlandon, laŭ lingvo kaj moroj (kvankam nenie tio estas precizigita, evidente temas pri suda Koreio). La organizo de tia vojaĝo antaŭvidas restadon ĉe familioj, kaj do okazas, ke ŝi trafas al ekkono de Sung, junulo en la dua grado de la universitato pri medicino. La unua malfacilaĵo en la rilatoj estas, krom en la timideco de la knabino kiu troviĝas en nova medio, kvankam ŝi jam estis en la vizitata urbo, ankaŭ en la lingvo, ĉar ŝi nur balbutas en la korea kaj interkompreniĝo okazas ankaŭ pere de la japana. Sung preskaŭ tuj enamiĝas, ŝi estas pli reteniĝema, dubema pri si mem; ili pasigas kelkan tempon kune kaj tre diskrete komencas amikiĝi. Post la reveno de Bunsun al Japanio Sung unua skribis al ŝi leteron (ne ekzistis retpoŝto) elmetante klare siajn sentojn; tre timeme, timide, Bunsun respondas tiel, ke la junulo komprenas, ke lia amo estas reciprokata. Komenciĝas interkorespondado verdire ne tre intensa, kiu estas la esenco de la verko: inter letero kaj respondo pasas multaj tagoj. Ilia amo fakte naskiĝas kaj kreskas tra la leteroj, komence iom naivaj, kiel ĉiuj leteroj de junaj enamiĝantoj, kaj poste pli kaj pli maturaj; la ebleco denove intervidiĝi fariĝas komplika. La edziniĝo komencas esti, kun la paso de la tempo, prioritata celo de Bunsun (kiu intertempe ekŝatas subskribi per sia japana nomo Aiko): ŝi sentas sin ne plu tiom alloga antaŭ la spegulo, la gepatroj vidas malfavore edziniĝon en Koreio, ĉar ili timas, ke poste ŝi ne plu revenos al ili en Japanio (jam unu ŝia frato estas en Koreio); ja la rilato kun la gepatroj en tute tradicia familio estas klasika ingredienco de ĉiuj rakontoj pri amo inter gejunuloj aspirantaj al geedziĝo.

Mi ne malkaŝas pli multe, ĉar la sekvo ja ne estas banala; la enveno de pluraj obstakloj (postdiplomiĝa laboro alikontinenta, ŝanĝo de ideo pri estonta profesio, malfacileco akiri pasporton ktp.) igas la historion leginda kaj, leteron post letero, sopiron post sopiro, vere streĉa. La vivo evoluas ja diversmaniere, sed ĉiam restas kiel protagonisto, malgraŭ la paso de preskaŭ tridek jaroj (la fina epizodo datas je septembro 2003) la amo, pri kiu la aŭtoro lastapaĝe petas, ke ankaŭ vi, leganto, kunpartoprenu ĝin kun li; tenu apude poŝtukon, la okuloj riskas malsekiĝi.

Carlo Minnaja

Bunsun kaj Aiko

Publikigita ĉe
La Lanterno Azia (2020. 7/8)

„Bunsun kaj Aiko” estas novelo originale verkita en Esperanto. Ĝi estas aŭtobiografia amrakonto de d­ro CHO Sung Ho, kiu havis profundan amon kaj altan lertecon pri Esperanto de la aĝo de 10­aj jaroj kaj aldonis sian literaturan sentemecon en la verkon. La amo kaj renkontiĝo de homoj ŝajnas ofte hazardaj aferoj. Tamen, kiel okaze de la aŭtoro, kiam la hazardo regas la tutan vivon, oni plu pensas, ĉu ĝi estas vere hazarde okazinta.
La situacio de la 1970­aj jaroj estis multe malsama ol nun. Tiutempe, vojaĝo al alilando estis malfacila por ordinaraj homoj. La nacia sento inter Japanio kaj Koreio ankaŭ estis multe malsama ol la nuna situacio. Do, la amo de la du geamantoj inter Japanio kaj Koreio certe ne estis glata. Bunsun (Aiko), supermezlernantino, kiu estis koreo rezidanta en Japanio, vizitis Seulon por pli detale scii sian patrolandon dum somera ferio. Tiam, Bunsun kaj la aŭtoro unuafoje renkontiĝis, kaj la dua renkontiĝo okazis post kelkaj jaroj en Seulo. Tiuj estis ja ĉiuj renkontiĝoj, kiujn ili havis. Post kiam ŝi reiris al Japanio, ili per leteroj konfirmis sian amon inter si. Tamen la gepatroj de Bunsun kontraŭis kaj iliaj vivoj domaĝe maltrafis unu de la alia.
Eĉ post longa tempo la aŭtoro ne povis forgesi ŝin kaj iris al Japanio por serĉi ŝin. Tamen bedaŭrinde tie li nur aŭdis ŝian tragedian novaĵon. Sed la aŭtoro ankoraŭ tenas en sia brusto la memoron de amo kun ŝi.
La verko liveras al legantoj la etoson de lirikaj sentoj de „La Steloj” de Alphonse Daudet kaj samtempe tiun de angoroj de Werther. Ĉu troviĝas la tempo, kiam Bunsun kaj la aŭtoro ne ekzistis reciproke en sia vivo? La aŭtoro esprimis sen retorikaĵoj aŭ sen malŝparo de sento sian doloron de korŝiritaj amo kaj disiĝo, kiuj daŭris nur per korespondado sen renkontiĝo. Tio pli profunde pikas la koron de legantoj, kiel la pura amo inter knabo kaj knabino de „Ekpluvego” de HŬANG Sunŭon, kiun la aŭtoro jam tradukis en Esperanton. ♧

CHUN Kyungsook

Publikigita ĉe
Jutubo

Paulo Sergio Viana

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.