La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La besto de Vakareso

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mezepoka mistero

Koincidoj persekutas min, sed ĉiam kun feliĉa fino, danke al Zamĉjo! Kaj nun, eĉ ne duonjaron post la kongreso en Montpeliero, kie la okcitana lingvo eniris en miajn orelojn, jen falas antaŭ miajn okulojn nerekte io okcitana: La Besto de Vakareso, de Joseph d'Arbaul [ĵozéf darbó], kiun tradukis el la okcitana Jean-Luc Tortel [ĵan-luk tortél]. Tio certe farus min nefidinda recenzanto, ĉar mi jam aliras al la libro kun ĝoja, gracoplena animo. Pro tiu motivo, mi devis vesti min per mia tuta energio por ne lasi min ensorĉiĝi de miaj unuaj impresoj. Mi tamen estis plene venkita.

Mi devas malkaŝi al la legantoj, ke la Besto de Vakareso estas ne besto, sed duondio, kiu — miraklo! — kredas je Dio: li naskiĝis, vivis, kaj mortis?!

Tiun misteron la libro zorge tenas sub sep ŝlosiloj, kaj la rakontanto, kiu mem estas la protagonisto, malgraŭ siaj klopodoj, ne sukcesis malkovri, kiu estas tiu aperulo, kiu unue timigis lin, poste igis lin afliktiĝi pri li per vera duondiotima amikeco ...

La libro estas triparta: atentigo, unua ĉapitro kaj dua ĉapitro dum 82 scivoligaj paĝoj. La tuta pia mondo de la Mezepoko rapide defilas antaŭ la legantaj okuloj, sed sub la vidpunkto de eksterordinara homo el la popolo, ĉar ne analfabeta, kiu skribas „por senpezigi sian animon” (p. 31).

La tradukinton mi kore gratulas: flua stilo, ĝusta lingvo kaj tre bonaj solvoj por multaj problemoj, kiujn la originalo certe donis al li. Kaj mi ne priŝtelos la legantojn per ilia malkovro!...

Geraldo Mattos

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.