Per tiu ĉi verko la aŭtorino venkis la "Premio Giorgio Canuto"-n en 2015 kiel la plej kvalita doktoriga disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio en Italujo, kaj "Stipendio Ivo Lapenna"-n 2016 kiel la plej kvalita disertacio pri interlingvistiko kaj esperantologio je internacia nivelo.
Al tiu ĉi belega libro kunlaboris aro da gesamideanoj, inter kiuj troviĝas ordinaraj geesperantistoj italaj kaj pluraj universitataj profesoroj: Federico Gobbo, Davide Astori, Carlo Minnaja kaj Fabrizio Pennacchietti.
La verkistino demandas sin: Kiuj estas la esperantistoj? Kial ili decidis lerni Esperanton? Kiucele ili alproksimiĝis al la movado? Kion reprezentas ĉi tiu lingvo por ili? Kiajn valorojn ĝi transdonas? Kiun pozicion ĝi okupas en ilia lingva repertuaro? Sed ĉefe: ĉu Esperanto estas nur lingvo? Kaj kiaj ideologiaj aspektoj ankoraŭ karakterizas ĝin?
Por respondi al tiuj ĉi demandoj Irene Caligaris intervjuis partoprenintojn en la Internacia Junulara Festivalo de Esperanto en Castelsardo (Sardinio) aprile 2014 kaj partoprenintojn en la 81a Itala Kongreso de Esperanto en Fai della Paganella (Trento) aŭguste 2014.
La du enketiloj enhavis specifajn rilatajn demandojn kaj la respondoj estis kolektitaj kaŝante la identecojn de la kompilintoj, kiuj sentis sin instigitaj respondi libere kaj laŭ honesta persona opinio.
Pro tio oni povas aserti, ke la esploro desegnas science validan bildon pri la identeco de nuntempaj esperantistoj ĝenerale.
Al ĉiuj, kiuj deziras pli detale kaj profunde ekkoni la historion de la internacia lingvo kaj de ties movado, mi tre varme konsilas legi tiun ĉi 422 paĝan libron. Ĝi estas esplorvojo, kiu komenciĝas de la unuaj paŝoj de la lingvo en la malproksima jaro 1887a kaj kondukas nin ĝis niaj tagoj.
La interna ideo, kiu inspiris Zamenhof, daŭre muldis la movadon. Laŭ Irene Caligaris "esperantistoj nek perceptas, nek interne vivas Esperanton nur kiel lingvo, sed ankaŭ kaj ĉefe kiel kultura identeco".