La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Cyrano de Bergerac

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Cyrano de Bergerac de Edmond Rostand


Januaro 2021
Se oni rajtus trovi centran ideon en ĉi tiu klasika dramo, oni certe povus elekti frazon, kiun la protagonisto eldiras en ĝia lasta akto: "Sed oni ne batalas kun espero de sukceso!".
La teatraĵo estas radikale romantika. Cyrano estas figuro de kuraĝo, aŭdaco, forto, fiero kaj idealismo. Li amas la poezion kaj por ĝi li celebras la plej rafinitan uzadon de vortoj. Sed lia granda, ridinda, mokata nazo estas konstanta averto, ke li vivas en la reala, materia mondo, plena de vulgaro, egoismo, mensogoj, antaŭjuĝoj, maljusto kaj hipokrito. Kontraŭ tia mondo, li uzas sian glavon. Kiel nevenkebla skermanto, li alfrontas cent kontraŭulojn kaj ilin ĉiujn forpuŝas. En unu el la plej brilaj scenoj, li glavumas kontraŭ malamiko kaj informas, ke dume li kunmetos poemon - kaj fine de la lasta verso li pikos la kontraŭulon.
La motivo por montri, ke la mondo de ideoj estas pli grava ol tiu de fizika forto estas lia amo al lia kuzino Roksana. Ŝi tamen amas lian amikon Kristiano, sed ĉi tiu bela simplulo ne kapablas diri al ŝi sufiĉe sorĉajn amvortojn. Cyrano do proponas sub balkono suflori al Kristiano la poezion, kiu ravas Roksanan. Poste, el militkampo, li sendas al ŝi amleterojn, nome de sia amiko. Jen la iom naiva, sed fervora indiko: vera amo estas kuniĝo de animoj, ne de korpoj, kaj vera amanto volas la feliĉon de sia amatino, pli ol sian propran feliĉon. La beleco de poezio, de altaj ideoj, de sindediĉo al noblaj principoj, kaj precipe al libereco de pensoj, valoras ĉian rezignon pri la rekono flanke de homoj.
Iasence, Cyrano estas speco de nova Donkiĥoto. Li vivas en sia propra mondo de altaj principoj. Oni povas konsideri ĝin tipa produkto de la 19-a jarcento: la unua enscenigo okazis en 1897, kiam humanismaj konceptoj trovis favoran grundon en Eŭropo.
Por verki ĉi tiun dramon, Edmond Rostand (1868-1918) inspiriĝis je samnoma poeto kaj filozofo el la 17-a jarcento, kiu kutime kontestis siatempajn intelektulojn. La heroo de Rostand tamen estas tute fikcia figuro.
La originala verko de Rostand, en la franca lingvo, estas tute konstruita per versoj. Nia Esperanta traduko, fare de la franca eminentulo André Cherpillod, estas farita en prozo. En sia antaŭparolo, li klarigis la kialon de sia elekto. Kaj li pravas, miaopinie. Lia traduko estas flua, natura, perfekte kongrua kun la spirito de la originalo, kaj certe la perforta enkadrigo en versoj certe damaĝus la emocian ŝarĝon de la verko. Kaj ĉi tiu ŝarĝo certe estas pli grava ol la rigida versoformo. En sia enkonduko, la tradukinto saĝe klarigas la manieron, kiel li solvis la problemon traduki (aŭ ne traduki) la proprajn nomojn en la teatraĵo. Multaj Esperantaj tradukantoj profitus, legante ĉi tiujn erudiciajn argumentojn.
Unuvorte, leginda libro, kaj pro la originalo, kaj pro la Esperanta vesto. Dankon al "Fonto", kiu regalis nin per tia valora volumo!

Posovo (Brazilo)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.