La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dum nokta deĵoro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Dum nokta deĵoro


n-ro 110 decembro 1987

Novelaro, kiu ne levas sin multajn centimetrojn super sia papero. Elementa ĉiunivele.

En Malfacila problemo estas promesplena intenco por psikologia elpaŝo, sed bedaŭrinde ne al plena posedo. La problemo estas la emocia rolo de knabino inter patro kaj dua edzino. La solvopriskribo ĝenas per sia detala sentimentaleco.

Patrina koro edife pritraktas dommastrinon, kiu penas klerigi sin lernante esperanton, sed la tialaj konfliktetoj kaj ilia glatigo efikas kiel ĉampano sen ŝaŭmo.

La titol-novelo temas pri telefonistino, kiu larmige enamiĝas al blinda kliento. Pro elĉerpiĝo dum nokta dejoro domaĝe falas la elvokivo.

Aliaj eroj spegulas vekiĝon pri la mondo laŭ similaj modeloj kaj jam rutinaj gefianĉiĝoj tra E-kursoj, korespondado kaj kluba vivo. Post la ŝvarca Edzperanto oni kredis tiun epokon delonge mortinta.

Arkaike, jes, sed ne En la kosmo, por kiu la aŭtorino trovis necesa subtitolon: Ŝerco! Sojle de du kosmoŝipoj fulmflamas platona enamiĝo pro ekinterkompreniĝo per "nia bela lingvo esperanto" kaj foliumo de kongreslibro hamburga, "antaŭsentata feliĉo". Miraklo en Spaco "per okuloj, kiuj radiis lumon".

Du teatraĵetoj pri klaĉo dum klubkunveno kaj omaĝo al 50jarjubileuloj aperas farsaj, ironiaj, sed la pufa lingvaĵo indikas seriozajn intencojn! Ne mirige, ke du aktoroj ekdormas meze de la ludo. Simile faris la preskontrolantoj: p. 80-81 estas ripeto de 82-83.

Feliĉe la gusto de nia leganta publiko - merite ankaŭ de HEA-eldonejo - delonge kutimiĝis al pli matura verkado.

Poul Thorsen

Dum nokta deĵoro

Publikigita ĉe
der esperantist 1988

Michael Lennartz

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.