En 1990 Fondaĵo Antoni Grabovvski
premiis la kulturan agadon de la japana eldonejo Libroteko Tokio. Inter
ĝiaj lastaj eldonaĵoj (de 1990) troviĝas du bildlibroj.
Divenu do kion mi
faras, kun teksto verkita de Matsuoka Kyoko kaj kun ilustraĵoj de dek
sep artistoj el la kvin kontinentoj,
aperas kunlabore kun UEA kaj sub la
aŭspicioj de Azia Kultura Centro por
Unesko por diskonigi la celojn de la
lnternacia Alfabetiga Jaro. Estante
lingve kaj grafike modela, samnivela
kiel plej altkvalitaj bildlibroj por infanoj eldonataj en naciaj lingvoj, tiu ĉi
verko prezentas fajnajn kolorajn ilustraĵojn, kiuj certe logas la okulojn de
ankaŭ plenkreskaj legantoj. Tre impresis min la 51 bildoj de po unu knabo kaj unu knabino salutantaj nin el la tuta mondo kaj videblaj sur la internaj kovrilpaĝoj. Kiom trafe resumas
ĉiu bildo la situacion de la lando, kie
oni ĝin desegnis!