|
Denaska kongresano kaj aliaj noveloj
|
|
Denaska kongresano kaj aliaj noveloj de Sten Johansson | marto 2020 |
Tiu ĉi libro de la fama sveda verkisto Sten Johansson enhavas naŭ novelojn (La ĉokolada biskvito, Krokizo, La garantiulo, Denaska kongresano, Kiu kaĉon kuiris, La viro kiu restos, Nils Lapono, Renkontiĝo kun boaco, Spuro en blanko), kelkaj el kiuj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Diverstemaj ili estas, sed ĉiam ne enuigaj sed interesaj kaj skribitaj per simpla lingvo, sen neologismoj, klare kaj bonstile. La novelaro estas facile legebla kaj mi rekomendas ĝin kiel al spertaj esperantistoj, tiel ankaŭ al komencantoj.
El tiu ĉi kolekto al mi precipe plaĉas du noveloj - amuza, ironia "La ĉokolada biskvito" kaj kortuŝa, pensiga "La viro kiu restos".
Nur du citaĵoj el tiuj du noveloj:
"Ventkapulino mi estas, kiu ĉiam perdas ĉion. Ĉe mi ĉiam mankas io esenca, perdiĝas jen umo jen aĝo. Ĉi-foje mi perdis laboron, bonan laboron, pro biskvita mordaĵo."
"Li havas sian lokon en la mondo, kaj tiu estas en lia arbaro. Li estas la viro, kiu restos. Li respondas pri la domo, kiun li konstruis propramane. Li respondas pri tiu loko apud vojeto, kiu ne plu estas ŝoseo. Tiu estas lia loko, kaj li estos kontenta resti tie. Lia respondeco estas ne migri."
La libro estas tre utila por evoluo de nia kara lingvo Esperanto.
Denaska kongresano |
Temas pri naŭ noveloj elsub la plumo de konata sveda verkanto en Esperanto. En la antaŭparolo, Stig Jacobson promesas, ke "banalaĵoj ne tedos vin" en ĉi tiu libro, kaj pri tio li pravas, kvankam ne ĉiu novelo estas poreterna literaturaĵo. | These are nine short stories from the pen of a well known Swedish Esperanto author. In the preface, Stig Jacobson promises that "there will be no flat and boring items" in this book, and he is right about this, although not every short story is literature for eternity. | |
Por tre rapide skizi la enhavon: "La ĉokolada biskvito" en du paĝoj montras, ke estas tre danĝere kulpigi sen pruvaĵo. (1) En "Krokizo" juna artisto trovas, ke ankaŭ estas danĝere apartigi la distran kaj laboran partojn de la cerbo. "La garantiulo" estas unu el kvin personoj kaptitaj dum aerkapero, sed li havas planon por eskapi vivanta ... "Denaska kongresano", la titolnovelo, estas ne tute serioza rerigardo al la historio de la Esperanto-movado depost la unua mondmilito. "Nils Lapono" estas sufiĉe bona montro, ke la oficialaj instancoj verkas la historion — por ĉiam. "Kiu kaĉon kuiris ..." rakontas al ni pri fuĝado kaj hormonoj. Per "Spuro en blanko" ni trovas, ke la printempo ne estas la plej bona sezono por ĉiuj homoj en ĉiuj lokoj. "La viro kiu restos" estas vinjeto kiu per unuopa ekfoto montras la senhaltan pluiradon de la progreso, kaj kiel ĝi postlasas la maljunajn; stile, ĝi ŝajnas veni ĝuste el tia lingvo-lernolibro, kian legi plaĉus al mi. La titolo "Renkontiĝo kun boaco" jam donas al la leganto ideon pri la enhavo de ĉi tiu tripaĝa novelo, kiu finas la libron; post lego, eble kelkaj usonanoj ankaŭ pensos pri la filmo Harry and the Hendersons. | To sketch the contents very quickly: "The Chocolate Cookie" takes two pages to show that it is very dangerous to blame somebody without proof. (1) In "Sketch" a young artist finds that it is also dangerous to separate the recreational and working parts of the brain. "The Hostage" is one of five people caught in an aerial hijacking, but he has a plan to escape alive ... "Born to the Conference", the title story, is a not completely serious overview of the history of the Esperanto movement in the years since the First World War. "Nils the Lapp" is a very good demonstration that history is written by official instances — forever. "She Who Cooked the Porridge ..." talks to us of flight and hormones. In "A Trail in White" we discover that spring is not the best season for all people in all places. "The Man Who Will Stay" is a vignette which in a single snapshot shows the relentless advance of progress, and how it leaves the old behind; stylistically, it seems to come right out of the sort of language textbook that I would like to read. The title "Meeting With a Reindeer" in itself gives the reader an idea of the content of this three-page story, which finishes the book; after reading, some Americans may also think of the film Harry and the Hendersons. | |
La libro estas plezure legebla. Malgraŭ dua premio en la Belartaj Konkursoj de UEA, "La garantiulo" ŝajnis al mi la plej malgrava, kaj efike maltrafa, novelo en la grupo. Aliflanke, mi trovis "Nils Lapono" kaj "La viro kiu restos" vere legindaj, la unua pro sia interesa — kaj sufiĉe rapida — tezo pri la fontoj de la historio, kiun ni lernas kaj la dua pro sia aparte interesa stilo. Rilate la titolnovelo, esperantistoj (kaj eble kelkaj aliaj) trovos ĝin amuza kaj iom instrua. | The book can be read with pleasure. Despite a second prize in the Arts Contests of UEA, "The Hostage" seemed to me the least, and in its effects least on the mark, story in the group. On the other hand, I found "Nils the Lapp" and "The Man Who Will Stay" genuinely worth reading, the first for its interesting — and quite rapid — thesis about the sources of the history that we learn and the second for its especially interesting style. With respect to the title story, Esperanto speakers (and perhaps some others) will find it amusing and somewhat instructive. | |
Libro por sin distri dum (mallonga) vespero. | A book for recreation during a (short) evening. | |
(1) Oni trovas similan anekdoton en la libreto Vienaj legendoj. | (1) A similar anecdote is found in the booklet Vienaj legendoj. |
Denaska verkisto kaj aliaj rimarkoj | n-ro 146 / decembro 1993 |
Ĝenerale mi ne ĝojas, se oni donas al mi por tralegi libron, kiu temas pri la vivo de esperantistoj. Siatempe mi tuj rezignis pri iu romankonkurso, kiam evidentiĝis, ke oni devigas la aŭtorojn verki ĝuste pri tiu ĉi temo. La interna vivo de esperantistaj rondoj, kluboj kaj kongresoj ĉiam ŝajnis al mi tro strikta robo, en kiu oni malfacile (aŭ tute ne) scipovas moviĝi... Nuntempe oni demandis min ne unufoje, kial miaj romanoj ne temas pri la esperantistoj? Nu, ĝuste, mi malŝatas la striktajn robojn, kaj taskojn.
Tial mi ne ĝojis ekvidinte la titolon de libro de Sten Johansson Denaska kongresano kaj aliaj noveloj... Tamen post trafoliumo de kelkaj paĝoj, kaj leginte la aserton, ke "ne ĉiu verko temas pri interna vivo de verdsteluloj", kun plia emo mi legis ilin.
Jam la unua novelo, La ĉokolada biskvito, agrable surprizis min. Jen la stilo ŝatata de mi: iom da fripona ironio, bona ritmo de la rakonto, kaj pinta-miriga fino. Tiu lasta estu kiel eble plej mallonga, tamen frapa. Kaj Johansson faris ĝuste tiel. La novelo pri teroristoj jam ne tiel plaĉis, tamen en ĝi oni povas rimarki, ke la aŭtoro daŭre kontaktas la vivon nuntempan kaj ĝenerale scias, kio okazas en la mondo.
En la titoldona novelo aperas eĉ du hungaraj vortoj (kompreneble malĝuste skribitaj, sed tion jam konas ĉiu hungaro, kaj anime iom post iom alkutimiĝis tutaj hungaraj generacioj: eksterlande oni ĉiam malĝuste skribas niajn nomojn kaj cititajn vortojn), sed pli grava estas tiu milda ironio, kiun oni sentas el preskaŭ ĉiu frazo. Mi tre bedaŭras, ke tiu novelo, post bona kaj humurriĉa komenco, subite finiĝas senfine. Kvazaŭ domo sen tegmento. Aŭ nur mi sentis tiel, kaj por la aliaj legantoj-legontoj ĝi aspektos kompleta?
Plaĉas al mi la stilo de la verkisto; malofte mi sentastrovas en la teksto ion superfluan. Kaj jen, denove pruvo, ke oni povas verki ankaŭ sen neologismoj! Ne pro tio fariĝas "valora" kaj "literatura" iu teksto, ĉar oni metas en ĝin senmezure kaj ofte senlogike multege da vortoj apenaŭ kompreneblaj por la ĝenerala, "simpla" leganto... Kelkfoje mi don diris jam al intervjuantoj, sed ne tro efike.
La libro de Johansson eble ne nur por mi estos pruvilo, ke pli efikas la volo de verkisto, se li eldiras la eldirindaĵon per vortoj simplaj, por ĉiu kompreneblaj. Pro tio fortiĝas ankaŭ lia voĉo, klaras la celo. Ne ĉiu bezonas kaŝi sin malantaŭ diversaj vortaĉoj - uzitaj pro falsa argumento de "evoluo de la lingvo" aŭ "kolorigo ĝia" - la pura lingvo, komprenebla eĉ por kursanoj de la unuaj dek lecionoj, povas esti literatura kaj stilhava lingvaĵo.
Se iu en pli-malpli proksima futuro denove volus prepari specimenaron el la esperanta literaturo, kaj precipe el noveloj volos traduki nacilingven li/ŝi ne forgesu tiun de Johansson: La viro kiu restos. Klara kiel diamanto lingve kaj sente, kun rekta linio de la komenca litero ĝis la lasta - jen vera novelo, bela kaj enpensiga. Troviĝas en ĝi ĉio, kio donas la esencon de la vivo; bildoj kaj de la soleco, kaj de la komunumo.
Mi ĝojas, ke mi tralegis tiun etan libron, kaj plie ĝojus, se multaj aliuloj farus same.
Denaska kongresano kaj aliaj noveloj de Sten Johansson | Marto 2020 |
Tiu ĉi libro de la fama sveda verkisto Sten Johansson enhavas naŭ novelojn (La ĉokolada biskvito, Krokizo, La garantiulo, Denaska kongresano, Kiu kaĉon kuiris, La viro kiu restos, Nils Lapono, Renkontiĝo kun boaco, Spuro en blanko), kelkaj el kiuj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Diverstemaj ili estas, sed ĉiam ne enuigaj sed interesaj kaj skribitaj per simpla lingvo, sen neologismoj, klare kaj bonstile. La novelaro estas facile legebla kaj mi rekomendas ĝin kiel al spertaj esperantistoj, tiel ankaŭ al komencantoj.
El tiu ĉi kolekto al mi precipe plaĉas du noveloj - amuza, ironia "La ĉokolada biskvito" kaj kortuŝa, pensiga "La viro kiu restos".
Nur du citaĵoj el tiuj du noveloj:
"Ventkapulino mi estas, kiu ĉiam perdas ĉion. Ĉe mi ĉiam mankas io esenca, perdiĝas jen umo jen aĝo. Ĉi-foje mi perdis laboron, bonan laboron, pro biskvita mordaĵo."
"Li havas sian lokon en la mondo, kaj tiu estas en lia arbaro. Li estas la viro, kiu restos. Li respondas pri la domo, kiun li konstruis propramane. Li respondas pri tiu loko apud vojeto, kiu ne plu estas ŝoseo. Tiu estas lia loko, kaj li estos kontenta resti tie. Lia respondeco estas ne migri."
La libro estas tre utila por evoluo de nia kara lingvo Esperanto.