La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Du neĝeroj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Modestaj mamoj

Laŭ la aŭtora nomo Hans Jasik oni eble kredus trovi sin ie en centra Eŭropo legante la tri erotikajn novelojn de Du neĝeroj. Tamen oni ne trompiĝu. La vera nomo de la aŭtoro estas Hayasi Kenn, kaj ni troviĝas inter amoremaj japaninoj. La protagonisto, la mio de la du ĉefaj el la tri rakontoj, ŝajnas certagrade malpli amorema, ĉu pro honto, pudoro, aŭ simpla manko de emo, ĉar granda parto de la rakontoj konsistas el liaj klopodoj por eviti kuniĝi kun la junaj virinoj, kies "plej rava parto" ŝajne senĉese malsatas.

Do, la temo de la rakontoj estas erotiko. La priskribo de seksaj agoj tamen estas sufiĉe diskreta, kaj kun escepto de ŝatataj "modestaj mamoj" la aŭtoro evitas nomi agojn aŭ seksajn detalojn. Tamen - aŭ eble dank' al tio - li sukcesas krei leĝere erotikan etoson en pluraj partoj de la noveloj. Plej sukcesaj, laŭ mia juĝo, tamen ne estas la erotikaj eroj, sed la tre plaĉa tono en dialogoj kaj interagado inter la mio kaj la virinoj (en ĉiu novelo aperas du inoj). Estas io atentokapta, vigla, samtempe naiva kaj ete ironia, iomete moka aŭ provoka en la interrilatoj. Troviĝas amuza kontrasto inter la sinteno de la mio, iom naive sinĝena kaj singarda, eble inhibicia, kaj la gaje incita, vivema, defia liberemo de la junaj virinoj. Mi ne scias, ĉu tio eble estas tipa trajto de moderna japana literaturo, ĉar mi imagas rekoni tion el noveloj de Haruki Murakami, kvankam en literature pli valora formo.

"Ĉu morgaŭ? Ĉu vi intencas tranokti ankaŭ hodiaŭ?"
"Ne ĝoju tiel, voluptemulo."
"Neniel mi ĝojas. Kiel ĝenate! Via edzo koleregos, se li ekscios..."
"Lasu tiun ulon al diablo! Sciu, ke mi decidis resti ĉi tie kelkajn tagojn."
"..."
Mi gapis al ŝi. Kion fari?
(p. 51)

La rakonta stilo de "Hans Jasik" estas simpla. Aperas dialogoj, tre viglaj kaj naturaj, internaj konsideroj de la mio, krome ni spertas la eksterajn okazaĵojn. Priskriboj pri medioj tute mankas, tiuj pri personoj tre koncize prezentas virinajn korpojn - kun mamoj modestaj kaj pufaj. Psikologio apenaŭ rolas. Motivojn kaj kialojn de la agoj la leganto devas mem elpensi.

La lingvaĵo de la rakontoj estas bona kaj simpla. Jen kaj jen aperas iu ne tute kutima frazaranĝo, tamen nenio kio malhelpas la legadon. Japanismoj praktike forestas - fakte nur du paĝojn antaŭ la fino mi trovis unusolan: "parpebrumis". Resume: tre plaĉa legaĵo, tre modere tikla, sed amuza.

Sten Johansson

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.