La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dek noveloj de Maupassant

  • Auteur: Guy de Maupassant
  • Vertaler: Noël Lecomte
  • Originele taal: franca
  • Illustrator: Tatjana Ĥomjakova
  • Soort: novelo
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €9.54
  • Jaar van uitgave: 2017
  • Beschrijving: Dek noveloj el la plumo de franca majstro de la novelarto.
  • Pagina's: 82
  • Breedte: 130 mm
  • Hoogte: 200 mm
  • ISBN: 978-5-7161-0294-1
  • Recensie:
    • De Don Harlow: Noveloj
    • De Fortegulo (Rusio): Dek noveloj de Maupassant Guy de Maupassant
    • De Igorj Homjkov (Ceramikisto): Dek noveloj
    • Facile legeblaj: 10 humuraj rakontoj estis facile legeblaj. Ĉi tiuj estis realaj historioj. Estis nekompreneblaj vortoj, sed tio ne estas surprizo, ĉar la noveloj estis verkitaj en 1882- 1888. Mi plej ŝatis la novelon La krimo al la Ulĉjo Bonifaco, ĉar ĝi rakontas pri la laboro kaj aventuroj de la leterportisto. Li paŝis pli ol kvardek kilometrojn ĉiutage! (Juli_M (Germanio) - Internacia Esperanto-Sumoo )
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Noveloj

   Jen bona metodo celi eventualan aperon de antologio pri nacilingva literaturo: oni eldonu, ĉu sporade ĉu periode, unuopajn kajerojn kun la verkoj de unuopaj verkistoj, esperante, ke finfine oni povos kunmeti tiujn broŝurojn en unu difinitan antologion. (1)

   Jam aperis kelkaj tiaj broŝuroj en la serio eldonata kiel parto de la jarkolekto de la revuo Franca Esperantisto. En ĉi tiu aparta kajero oni elonas 13 rakontojn pliparte en traduko de Hervé Gonin, verkitaj de ĉijarcenta franca verkisto de noveloj, romanoj, biografioj, historioj ktp.

   La noveloj de Maurois estas leĝeraj, ĝenerale mallongaj -- 10 el ili certe meritas la nomon "mikronoveloj" -- kaj ĉiu el ili traktas interesan faceton de la homa naturo. 1 el ili situas en Francio aŭ Britio, sed unu, "Junulino en la Neĝo", venas el Usono -- certe, tamen, Usono multe pli naiva ol la nuntempa. La etoso de la noveloj gamas de la amuza -- "Naskiĝo de Majstro" -- tra la duonokulta -- "La kukolhorloĝo" kaj "La domo" -- al la romantika -- "La merkredaj violoj". Pro la simpla, facila stilo de la tradukado, kaj pro la mallongeco de la rakontoj, oni povas facile rekomendi ilin eĉ al relative novaj esperantistoj.

   Troviĝas kelkaj ĝenaj aferoj en la libreto. Pluraj paĝoj estas vakaj. La teksto sur paĝo kvindek ŝajnas esti iel orfa; efektive, ĝi estas represaĵo de tiu sur paĝo 59. Sur paĝo 26, ŝajnas al mi, ke devus esti iom da teksto inter linioj 10 kaj 11. Preseraroj estas maloftaj.

   Libro ne eksterordinara, sed legebla kaj leginda.


(1) Ĝuste tio okazis kelkajn jarojn post kiam mi skribis ĉi tiun recenzon; oni grupigis la ĝistiamajn kajerojn en tri grandaj volumoj kaj aperigis ilin sub la titolo Franca Antologio.

Don Harlow

Dek noveloj de Maupassant Guy de Maupassant


Januaro 2019

Tio estas mia unua recenzo ne nur en Esperanto sed entute. Tial mi petas al legantoj esti toleremaj.
Romanoj kaj noveloj de fama franca verkisto Guy de Maupassant estas popularaj en la tuta mondo. Li verkis multegan kvanton da noveloj. En apartaj jaroj Maupassant publikigis pli ol sesdeko da noveloj. Li estis majstro de kurta rakonto kun neatendita fino. "La verkisto povas fari nur solan: honeste observi veron de vivo kaj talente ilustri ĝin; ĉio alia - senfortaj penegoj de maljunaj bigotuloj" skribis iam Guy de Maupassant. La famaj rusaj verkistoj Ivan Turgenev, Anton Ĉeĥov kaj Lev Tolstoj alte taksis lin kiel verkisto.
Kiam mi estis juna (antau preskaŭ 50 jaroj), mi jam legis verkojn de Maupassant. Sed nun tiuj dek noveloj estis tralegitaj de mi kun nova, freŝa rigardo kaj avida intereso. Mi eĉ ne povas diri, kiu novelo al mi plaĉas pli, ĉar ĉiuj estas majstre skribitaj kaj interesvekaj.
Tradukanto Noël Lecomte faris tre bonan tradukon, ĝi estas vigle legebla kaj simple komprenebla. Samtempe li ekpovis montri tre delikatajn nuancojn de senco de franca teksto. Ilustraĵoj de Tatjana Homakova ankaŭ estas belegaj! Mi tre rekomendas legi tiun libron al ĉiuj legantoj, kaj al novuloj, same al spertaj legantoj. Vi ricevos grandan plezuron.
Tiu novelaro enhavas 10 mallongajn po 3-6 paĝoj novelojn:
1. La pluvombrelo - pri avida kaj entreprenema virino
2. La ĉambro 11 - mensogo ĉiam estos videbla
3. La kazo de s-no Luno - krimo por nova vivo
4. La dudek kvin frankoj de la superulino - kompato kaj rido
5. La krimo al la ulĉjo Bonifaco - amuza miskompreno
6. La timo - sovaĝa timo aŭ neklarigebla miraklo
7. La markizo de Fumerol - sakramento de ateisto kaj diboĉulo
8. Moreno, tiu porkulo! - tragedio pro ne pripensata paĝo
9. La ulĉjo Miaveŝto - unu tago ŝanĝis la tutan vivon
10. Normanda ŝerco - ĉefa pasio estas pli forta
Finfine pri preseraroj, kiun necesas pravigi:
marŝbatono - marŝbastono (p3)
pordosur - pordo sur (p4)
nurdoni - nur doni (p7)
pratika - praktika (p8)
il - li (p10)
pliestas - pli estas (p12)
japovis - ja povis (p12)
liparolis - li parolis (p15)
al la urbomalofte - al la urbo malofte (p15)
lerterportisto - leterportisto (p16)
pour - por (p16)
trouzisper - tro uzis per (p25)
sur la banketoj - sur la benketoj (p31)
alla - al la (p32)
tion ludon - tiun ludon (p34)
ĉasputuro - ĉasputoro (p42)
Malantaŭe arbo - malantaŭe de la arbo (p42)
liabieno - lia bieno (p43)
ŝercadi - serĉadi (p44)
pri serĉo - pri ŝerco (p44)
bona serĉo - bona ŝerco (p44)

Fortegulo (Rusio)

Dek noveloj


Novembro 2016
Dek noveloj de Maupassant estas rakontaro de la plej fama franca verkisto. Noveloj de Maupassant estas popularaj en tuta mondo. Li verkis pri milito, pri amo, pri nekredeblaj aventuroj, li priskribis amuzajn primorajn scenojn de vivo de kutimaj homoj. Iuj liaj noveloj estas malgajaj, iuj noveloj estas gajaj, sed ĉiam ili estas tre interesaj. En libro Dek noveloj de Maupassant oni kolektis la plej gajajn novelojn de tiu aŭtoro. Tiu libro estas granda kuna laboro de sperta franca esperantisto Noël Lecomte kaj rusa artistino Tatjana Homjakova. Noël Lecomte faris tre bonan tradukon, ĝi estas tre legebla kaj tre komprenebla. Samtempe li ekpovis montri tre delikatajn nuancojn de senco de franca teksto. Ilustraĵoj de Tatjana Homjakova estas belegaj! Ili havas multan laboron, humuron kaj altan profesian nivelon. Ili estas bonegaj! Mi tre rekomendas legi tiun libron. Vi ricevos grandan plezuron. Vi povas trovi ĝin en tiu retejo en parto "Elektronikaj libroj".

Igorj Homjkov (Ceramikisto)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.