|
La Dresdena Sinjorina preĝejo
|
|
Historio de la vivo, morto kaj resurekto | 2014, №1 (231). |
Ekzistas diversaj arkitekturaj monumentoj, kiuj estas tre gravaj por koncernaj urboj kaj landoj. La gravecon al ili donas aŭ historia signifo (ordinara domo povas esti valora pro tio, ke en ĝi naskiĝis aŭ vivis fama homo), aŭ rolo en historiaj eventoj, aŭ aparta arta beleco. La Dresdena Sinjorina preĝejo (Frauenkirche) estas, sendube, tre bela specimeno de la baroka arto, samtempe signife difinanta silueton de la fama baroka urbocentro, kaj ludis rolon en la historio de la Saksia ĉefurbo. Sed plian valoron al ĝi donas la tragika detruo kaj aŭdaca rekonstruo, renasko de tiu kultur-historia objekto.
La preĝejo, konstruita en 1726–1743 de la arkitekto George Bähr sur loko de pli frua mezepoka sanktejo, estis ruinigita la 13–14an de februaro 1945 pro usona-brita aviadilbombado, pereiginta ĉirkaŭ 35 mil homojn kaj detruinta la tutan Dresdenon ĝis neekzisto; tiam ankaŭ pereis la fama baroka centro. Estis bezonataj jardekoj de skrupula sindona laboro de restaŭristoj por relevi el ruinoj la ĉefajn historiajn valoraĵojn. La Sinjorina preĝejo, la plej alta el la detruitaj valoraĵoj, plej longe atendis la rekonstruon, kiu efektiviĝis en 1996–2005, kaj kostis 179,7 milionojn da eŭroj, kiujn kontribuis pli ol unu miliono da donacantoj.
La libro rakontas pri la historio de la konstruado de la preĝejo en la 18a jarcento, pri ĝia vivo poste dum du jarcentoj, sed plejparton de la libro okupas la kroniko kaj donitaĵoj pri la restaŭrado, akompanaj malkovroj, kontribuo de apartaj personoj ktp. Ĝi estas vera himno por tiuj, kiuj revivigis la gravan artan monumenton, per tio montrinte, ke eĉ la plej detruaj militaj agoj malvenkas al la strebo de la homoj savi la Belon.
La libro estas provizita de bonaj nigro-blankaj kaj koloraj ilustraĵoj, kiuj permesas imagi la aspekton de la preĝejo (aŭ rememori ĝin por tiuj, kiuj ĝin jam vidis), kaj de miljara Kroniko de la ĉefaj eventoj en la vivo, rekonstruoj kaj renaskiĝo de la Sinjorina preĝejo ekde la momento, kiam en la 1004a jaro sur ĝia loko aperis la unua ligna kristana sanktejo. La esperantigon de la teksto far Benoît Philippe mi opinias senriproĉa.
Mi rekomendas la libron al ĉiuj, kiuj ŝatas la urbon Dresdeno – ĉu ili jam tie estis aŭ nur revas ĝin viziti, kaj ĝenerale al ĉiuj, kiuj ŝatas kaj admiras la barokan arton.
Krome, la libro gravas por ĉiuj, kiuj volas kredi, ke la kreiva potenco de la homoj povas superi la plej malbonajn sekvojn de milito.