La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Desislava ridetas

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kantoj de amo kaj morto

La leganton, prenintan unuafoje la libron, povas dubemigi nekompreno: ĉu multe onin interesas la persona vivo de la aŭtoro? Ĉu li ne vidas la vivon ĉirkaŭ si? Ĉu li ne vidas suferojn krom la sian? Sed ĉu la ekzemplo de sincera, seniluzia amo, amo firma en sia febleco, ne estas grundo fekunda por kulturi la humanisman koncepton de la mondo? Kulturi, sed... ne konstrui, mekanike.

La libron motas poemo de Eŭĝenio Montale, itala hermetisto (kiel oni lin nomas, sed kion li fakte ne agnoskis). Kaj videble, ĝi ne nur motas, sed ankaŭ movas kaj motivas. Hermeta. Ĉu izolita en si mem? En la intermilita periodo de la itala literaturo ĝuste la hermetistoj, direktintaj sin al la ĉiutaga naturo, al la homo pure homa (almenaŭ en si mem), sukcesis resti sur la pozicioj de la humanismo, malkiel la futuristoj, glorintaj la teknikan progreson kaj venintaj al la subteno de la faŝismo (faskismo), deklarintaj militon "higieno de la mondo".

La vivon, sekve ankaŭ la poezion ĉiam movas tamen ne dizelo, sed amo. Amo al virino ĉiam estis la ĉefa motoro de liriko. Ĝi estas prismo, tra kiu poeto vidas kaj amas la mondon: la naturon, la aliajn homojn. Sen ĝi, sen strebo doni impulson al nova vivo perdiĝas la senco de ekzistado. Kaj la frustracio de la konkreta realiĝo de tiu impulso ("Nia filo mortis") naskas dramon, manifestiĝintan en la splenaj, tristaj poemoj.

Tamen memobsedo ĉu en "febleco", ĉu "en la gloro de beato", kumuliĝinta en vortoj, faras ioman repuŝan efekton, ja laŭ la sama Montale:

Vi min perfidas, vortoj miaj.
Fuŝe nudigas vi la karnon de la koro.
La veron oni pruvas ne perbuŝe,
ĉar muta estas kantilen' kun ploro.

Krome, ne ĉiuj poemoj de la libro tuj malfermas sin al la leganto. La asocioj kaj aludoj estas tiom subtilaj, personaj, aŭ apogitaj je vasta kultura kampo, ke estas malfacile trovi leganton, kiu komprenus la aŭtoron adekvate, kaj sekve perdiĝus la senco en la publika prezento de la verkoj, Do, malfacile iun apartan poemeton eligi el la libro, kiu prezentas sin kiel kompleksa artefakto, iom simila al Memkritiko de V. Sadler; sed la aŭtoro nur donas al la leganto temperon por kelkiom cerbumi memstare, antaŭ ol perpleksite turni sin al la apendico, aŭ demeti la libron flanken. Tamen kelkloke, kiel ekzemple fine de la "Danka bukedo por Perla", la bildoj, jam ne ligitaj al pure personaj impresoj, subite klariĝas, kaj la leganto jam senpere ĝuas la poezion de vortoj.

Nikolaj Lozgaĉev

Ekbriloj de vivo

La volumeto Desislava ridetas de Giorgio Silfer havas subtitolon "lirika poezio kaj satira prozo". Fakte, ĝia prozo estas pli lirika ol satira, kaj parto de ĝia poezio pli filozofia ol lirika. Post 24 paĝoj poeziaj kaj 13 paĝoj da prozo sekvas kvinpaĝa komentario, ne subskribita, sed evidente de la aŭtoro mem. En ĝi oni ekscias iom da biografiaj faktoj kaj prijuĝoj ligitaj al la estiĝo de la diversaj literaturaj eroj de la libro. Iom ĝenas min la altestima kaj pretendema tono per kiu Silfer traktas sin mem.

Mi trovas la poezion de Silfer plaĉa laŭ formo, sed ĝi ofte impresas al mi poze kaj supraĵe laŭ enhavo. La unuan ok-eran ciklon li dediĉis al sia edzino "okaze de la mila tago de nia geedza vivo, kiu koincidas kun la tridektria datreveno de mia naskiĝtago". Do, li kvazaŭ dediĉis ĝin al si mem. En ĝi kaj en la sekva Pagana himno la ritmo ofte iom monotonas, kio subtenas ian solenan, pompetan tonon de la enhavo, dum la postaj poemoj impresas pli varie kaj nature. Pluraj poemoj traktas sperton pri ido abortita, sed kiel ĉio cetera, ankaŭ tiu temo estas traktata en tono samtempe egocentra kaj strange nepersona. Ĉi poezio ŝajnas timi la trivialan, malpuran realon, kaj sekve ĝi ankaŭ malofte atingas tuŝi min.

La proza parto konsistas el du cikletoj de lirika prozo: La paroj stultaj kaj Kvin papavoj. Ambaŭ estas interesaj, sed ĉefe la dua ŝajnas al mi sukcesa. Temas pri simbolriĉaj tekstetoj teksitaj ĉirkaŭ la figuro de papavo, "floro tre grava en la arto de Silfer", kiel informas nin Silfer en la postkomento, por la okazo, ke ni tion ne rimarkus legante tiujn artaĵojn. En La paroj stultaj, la aŭtoro prezentas al ni dek du parojn kun tre stiligitaj obstakloj al amo. Ĝia stilo iom pensigas pri Italo Calvino.

La sola rakonta ero de ĉi volumeto estas la milde humura noveleto Serĉi loĝejon en grandurbo. Ĝi donas ekbrilojn de ĉiutaga vivo, kie la aŭtoro tamen sukcese levis anekdotecajn situaciojn al pli ĝenerala, pensiga nivelo. La stilo estas simpla kaj tre simpatia.

Povas esti, ke leganto pli fajngusta ol mi povas elgajni el Desislava ridetas pli multe. Kaj eble mi devintus eviti legi la postan komentarion, por ke la poemoj kaj prozaĵoj ne vaporiĝu sub la brula radio de la klarigaj notoj Silferaj. La libreto estas bele ilustrita de Stella Agostini.

Sten Johansson

Desislava ridetas


n-ro 13 1987

Eugène de Zilah

DESISLAVA RIDETAS


n-ro 111 / februaro 1988

La poezio, pro sia absoluta esenco, kapablas transsalti la kosmon kaj mikrokosmon. La universo estas ĉiam vere preta ricevilo je poetaj sentoj, kaj en ĉiu poeta sento svarmas, kiel stela abelaro, universoj neimageblaj. Ne nur la civilizacioj rajtas fieri pri mejlŝtonoj de progresatingoj kiuj devus stari materie kiel plej altaj menhiroj sur la karna grundo de la homaro, aŭ fizike kiel nadlomontrilo de vaste tutmonda horloĝo: ankaŭ la poezio krozanta la eraajn spacojn postulas starigi steleojn - menhirojn kaj gnomonojn - sur la faltplenaj mapoj de efemeraj generacioj kiuj, kompare kun la senĉesa homarhistorio, preskaŭ ne atingas la eblecon transdoni siajn spertadon kaj gajnotrezoron. Tamen la homo riĉiĝas, kvazaŭ nepercepteble, iom post iom. Sed mi ne scias bone ĉu tio okazas nur pro ĉio ĉi prilaborita aŭ hazarde akirita, aŭ, pli bone, per ĉiu okaziĝo de riska aventuro scienca aŭ de genia ellaborado beletra, surbaze de ia firma masonaĵo specifa dank' al la subkonscio. Tiel, la poezio, inter pluraj aliaj kulturaj disciplinoj kaj praktikoj teknikaj aŭ intelektaj, en ĉiu nova epoko, ĝi, estas kiel rekomenciĝo sur, aŭ super, antaŭaj rekomenciĝoj: ĝuste kiam oni tute ne plene konscias ke ja nova epoko burĝonas aŭ rompas sian ovoŝelon.

Mi ĝoje miras pro la konstanta evoluado de la esperantlingva poezio, de tiu poezio kiun mi ' ekperceptis kiam mi komencis avide ĝui legante poemojn - dum tiuj miaj unuaj jaroj de esperantisma neofiteco - sur la paĝoj de

revuoj kiuj pli-malpli regule venis en la urban klubon, aŭ hejmon, de 1955 ĝis 1965.

Kial la esprimiĝo poezia, de tiam ĝis nun, atingis tiujn neimageblajn valorojn kaj bontrovojn, kaj kial la lingvo tiel "facile" kaj plenkapable sin donis al tiu nehaltebla esprimebleco? Ĉu oni povis tiam supozi, kiam la esperantlingva poezio sin montris, ankoraŭ, preskaŭ nur per rimparoj, ke la poetaj sentoj riskos bonaŭgure flugi, ŝvebi aŭ sinki, en medioj kosme senlimaj, kaj subkonscie senfundaj, je la traserĉado de R. M. Rilke?

Senerare ni povas diri ke la lingvo, jam dekomence promesis fariĝi sorĉe kapabla ilo por la veraj poetoj. Ebie, unue Grabowski en sia majstra tradukaĵo Sinjoro Tadeo, kaj pli poste Kalocsay, Baghy, Auld, de Kock...

Giorgio Silfer, ŝajne uzante "nur" la ordinaran riĉan lingvon de la nuno, disfaldas magiajn papiliajn flugilojn kaj nin invitas kunfluge vizii sekretojn de eteraj sentimentoj kaj meteorajn reagojn pri transcendo humana kaj anima, kaj samtempe aŭdi kaj atente aŭskulti, pli ol percepti, vibradojn simbolismajn. Li konstante instigas la kapablopovon de ĉiu leganto.

Desislava ridetas portas al ni dimensiojn ne fizikajn, surbaze de la realo kaj nome de la amo, la sufero, la espero, la revoj, la morto; la spirito kaj la karno; la preĝoj kaj la plendoj, la pejzaĝoj kaj la sonĝoj: vivstadioj laŭ spertiĝado kiu povas sin manifesti ekzakte laŭ abstrakteco, aŭ laŭ plej iriznuancaj prismoj kaj larmoj de realo multsenca kaj senvualigita, sed iom vualigita de tiu mistero lumanta en la plej altaj sferoj - de la vortoj transcendante la propran leksikonan sencon.

La prozaĵoj de la dua parto en tiu libro entenas la sufiĉan spicodozon kaj da poezio kaj da vivrealo plus humoro, por ke ili efiku ankaŭ poeme sur nian frandemon, kaj situigu nin en medion de kohereco inter fantazio kaj realo. La aŭtoro, en tiu libro, sin konfesas introspekte sincere. Kaj li helpas nin, per la lasta, tria, parto, per komentarioj kiuj situigas nin pli bone en la kernon de ĉiu poemo - sed sen perforti ĝian sorĉon - por ke ni povu plenfide trapasi, unue, la halon, kaj tuj sekve firme eniri en la vastan palacon el jado kiun konstruis Giorgio Silfer.

Gabriel Mora i Arana

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.