La metodike tradicia lernolibro estas verkita por komencantoj, kapablaj rapide trapasi la unuajn malfacilaĵojn de la lingvolernado.
Diverstemaj kaj diversstilaj lecionoj liveras la leksikon pri la ĉiutaga vivo. Post la leciontekstoj kelkaj (ne tro variaj) ekzercoj trairigas la lernantojn tra la gramatikaĵoj (nederlandligve klarigitaj) kaj tra la koncernaj taskoj: tradukigaj (eĉ kelkfoje de E-o al la nederlanda!), respondigaj al demandoj kaj inverse. Detala vortolisto helpas la komprenon kaj paralele kun la tekstoj, kaj fine de la unuopaj lecinoj.
La tuta libro ŝajnas esti kalejdoskopo de nia movado, ankaŭ el la vidpunkto de la redaktado, ja plurloke rekoneblas ĉu ilustraĵoj, ĉu preskaŭ senŝanĝitaj leciontekstoj, viditaj jam en aliaj E-lerniloj.